[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Bauru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bauru
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Bauru
Mikroregiono Bauru
Fondita 1826
Telefonkodo 014
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 366 992  (2015) [+]
Loĝdenso 550 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 19′ S, 49° 4′ U (mapo)-22.314722222222-49.060555555556Koordinatoj: 22° 19′ S, 49° 4′ U (mapo) [+]
Alto 537 m
Areo 667,68 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Bauru (Brazilo)
Bauru (Brazilo)
DEC
Situo de Bauru

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bauru [+]
vdr

Bauru (oficiale portugale Município de Bauru, prononco: /bawˈɾu/, en Esperanto: Baŭruo) estas municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, estas la administra centro de la mezoregiono Bauru kaj ankaŭ de la samnoma mikroregiono Bauru. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 366 992 loĝantoj sur areo de 667,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 550 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 273 264. La teritorio havas komunan limon kun Arealva, Avaí, Piratininga, Agudos, Duartina, Pederneiras kaj Reginópolis.

Esperanto en Bauru

[redakti | redakti fonton]

Tuj post la fondo de Esperanta Klubo Zamenhof en São Miguel Paulista la 25-an de januaro 1949, ekestis korespondado inter ĉi tiu klubo kaj la aktivaj esperantistoj Leônidas Silva, Luiz Augusto Bartholomeu kaj Helena Moré, de la urbo Bauru.

Du esperantaj asocioj aperis en municipo, Grupo Esperantista de Bauru kaj Brazila Junul-Organizo, tiuj por pli bone disvastigi la lingvon decidis unuiĝi. Post la kunfandiĝo la nova societo alprenis la antaŭan nomon Grupo Esperantista de Bauru. Estis elektita la jena estraro:

Prezidanto Luís Augusto Bartholomeu; vicprezidanto Ivone C. Barbosa; ĝenerala sekretario Delorgenes Pauli; 1-a sekretario Leônidas Silva; 2-a sekretario Helena Moré; 1-a kasisto Geraldo Ramos; 2-a kasisto A. J. F. Padilha; bibliotekisto Maria Teresa Silva; ekstera informado Nadir N. Serra. Kontrolaj konsilantaj Anélio Mostério, João R. Pascale kaj Nilson F. Costa.

En 1977 okazis en Bauru la unua San-Paŭlia Esperanto-Renkontiĝo.

Elstaraj esperantistoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]