Bartovice
Bartovice | |
germane Bartelsdorf, pole Bartowice | |
municipa parto | |
Strato Šenovská en Bartovice, en fono fabriko ArcelorMittal Ostrava
| |
Oficiala nomo: Bartovice | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo |
Municipo | Ostrava |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio |
Parto de | Radvanice kaj Bartovice |
Baseno | Ostrava baseno |
Fervojstacio | Ostrava-Bartovice |
- fervojlinio | n-ro 321 |
Tipo de parto | Loka parto |
Rivero | Lučina |
Situo | Bartovice |
- koordinatoj | 49° 47′ 34″ N 18° 21′ 01″ O / 49.79278 °N, 18.35028 °O (mapo) |
Unua skribmencio | 1305 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Bartovice enkadre de Ĉeĥio
| |
Bartovice enkadre de Moraviasilezia regiono
| |
Vikimedia Komunejo: Bartovice | |
Portalo pri Ostrava |
Bartovice estas eksa municipo kaj nuntempa loka parto de ostrava urba parto Radvanice kaj Bartovice en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 2 007 loĝantoj (2021).
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej malnovan skriban mencion pri ĝi ni trovos en kunskribo de dekonaĵo de vroclava episkopujo el la jaro 1305. Ĉi tie ĝi estas indikita en aspekto Bertoltowitz. En la jaro 1411 Jeŝek Kornic vendis Bartovicon (ĉi tie enskribita kiel Bartelsdorf) al Ondro el Tworków. Per tio ĝi fariĝis parto de polaostrava senjorujo, kaj nome ĝis duono de la 17-a jarcento. En la jaro 1738 Jan Maxmilián Bohuslav Skrbenský z Hřiště vendis Bartovicon kaj Radvanicon al František Skrbenský el Hřiště. Per tio ambaŭ municipoj fariĝis partoj de šenova senjorujo ĝis la ajro 1848. Plejparte agrikulturan karakteron de la municipo komence de la 20-a jarcento iom post iom perdiĝis influe de industria produktado en ĉirkaŭaĵo. Ekde la 1-a de januaro 1960 Bartovice estis aligita al Ostrava.
Antaŭ ĉi tiea gastejo Na jaščurce mortis en la jaro 1895 bienista helpanto Bardoň. Tiu ĉi evento inspiris Petr Bezruč-on por verki poemon Maryčka Magdon. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 2-an de majo 1945.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 191 |
1880 | 1 350 |
1890 | 1 541 |
1900 | 1 924 |
1910 | 2 062 |
1921 | 2 040 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 658 |
1950 | 2 978 |
1961 | 1 774 |
1970 | 1 726 |
1980 | 1 595 |
1991 | 1 494 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 556 |
2011 | 1 836 |
2021 | 2 007 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|