Aurora (Ilinojso)
Aurora | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Usono | ||||
Ŝtato | Ilinojso | ||||
Kantono | vidu tekste | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 180 542 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 523 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 46′ N, 88° 18′ U (mapo)41.76-88.298611111111Koordinatoj: 41° 46′ N, 88° 18′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 220 m [+] | ||||
Areo | 118,551888 km² (1 185 5.1 888 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Aurora, Illinois [+] | |||||
Aurora estas grandurbo en Usono, en subŝtato Ilinojso, en kantonoj Kane, DuPage, Kendall kaj Will. La urbo konsideriĝas parto de la metropola areo Ĉikago. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 180 542 loĝantoj sur areo de 118,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 523 loĝantoj/km².
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara alteco: 220 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodoj: 60502-60506, 60599
- Telefonkodoj: 630, 331
Geografio
[redakti | redakti fonton]Aurora situas sur montetaro laŭ rivero Fox en meza parto de Usono, en nordorienta parto de Ilinojo. Naperville troviĝas 12 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko ekzistis indiana vilaĝo antaŭ ol eŭropanoj alvenis. Aurora fondiĝis en 1834, tiam gefratoj malfermis muelejon. Poŝtejo estis establita en 1837. En 1857 la apuda vilaĝo kontraŭ la rivero estis integrita. La du flankoj ne povis konsenti pri kiu flanko de la rivero devus konstrui la publikajn konstruaĵojn, tial tio okazis, ke la plej multaj publikaj konstruaĵoj estis konstruitaj sur aŭ ĉirkaŭ insulo Stolp Island. En 1856 alvenis la unua trajno el Ĉikago, kiu ebligis fondon de peza industrio. Aurora iĝis ĉefa ekonomia centro de la regiono. En 1908 Aurora oficiale adoptis la moknomon "Grandurbo de Lumo", ĉar ĝi estis unu el la unuaj urboj en Usono jam en 1881, kie elektraj strataj lampoj ekfunkciis. En 1996 granda inundo okazis.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Aurora la temperaturo averaĝe varias inter 2-15 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 29, rekorde 44 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -12, rekorde −32 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 975 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, kiu kulminas julie kaj ĝi malkulminas en februaro.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Aurora kuras aŭtoŝoseoj kaj trajnoj al Ĉikago kaj Iovao. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Aurora havas municipan flughavenon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- bestoĝardeno
- historia, scienca kaj fajrobrigada muzeoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Al tiu ĉi artikolo la informoj venis helpe de Wiki-Trans el anglalingva Vikipedio