[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Associazione Guide e Scouts Cattolici Italiani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Associazione Guide e Scouts Cattolici Italiani
Associazione Guide e Scouts Cattolici Italiani
scouting association (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1974 vd
Lando(j) Italio vd
Moto Estote Parati
Sii Preparato
Fondinto(j) Associazione Guide Italiane • Associazione Scouts Cattolici Italiani vd
Posedatoj Palazzo del Rostiolo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

Itala Katolika Asocio de Geskoltoj (itale Associazione Guide e Scouts Cattolici Italiani, AGESCI) estas katolika asocio de geskoltoj, kiu naskiĝis la 4-an de majo 1974 post la fondiĝo de Itala Asocio de Katolikaj Skoltoj, nur por viroj, kaj la Itala Asocio de Skoltinoj, nur por inoj.

La asocio proponas edukadon al geknaboj inspirita al verkaĵoj kaj al spertoj de Robert Baden-Powell. Jen la ĉefaj pilastroj de la edukado:

  • Edukado al la vivo sub libera ĉielo kaj al esenceco;
  • Edukado al la civitaneco;
  • Edukado al la tutmondeco kaj al la paco;
  • Edukado al amo kaj al kunedukado;
  • Edukado al la kredo (katolika kredo);

La knaboj estas dividitaj en tri ĉefaj grupoj.

Geskoltetoj

[redakti | redakti fonton]
AGESCI-Skoltetinoj al Volo Regionale Lombardo (22-a kaj 23-a de septembro 2007)

Geskoltetoj estas ekde 8 ĝis 12 kaj povas esti subdividitaj en skoltetoj kaj skoltetinoj, kvankam ne estas divido laŭ sekso, ĉar kaj en skolteta kaj en skoltetina svarmoj povas esti kaj knaboj kaj knabinoj. Oni edukas la soltetojn laŭ la rakontoj de La libroj de ĝangaloj kaj la skoltetinojn laŭ aliaj rakontoj. Ĉefe la geknaboj ludas kaj lernas skoltismon per ludoj.

Geskoltoj

[redakti | redakti fonton]

Geskoltoj estas ekde 12 ĝis 16 kaj ili lernas ĉefe teĥnikojn kiel ekzemple konstrui per lignaj fostoj aŭ orienti sin. Geskoltoj estas dividitaj ofte laŭ sekso en patroloj, kiuj havas patrolestron kaj vicpatrolestron.

Geroveroj

[redakti | redakti fonton]

Geroveroj estas ekde 16 ĝis 20-21 kaj ili lernas ĉefe la servon al aliaj, la kredon, la padon kaj la komunumon. Kiam iu estas preta, oni povas peti starton por iĝi estro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]