Artie Shaw
Artie Shaw | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Arthur Jacob Arshawsky |
Aliaj nomoj | Artie Shaw |
Naskiĝo | 23-an de majo 1910 en Nov-Jorko |
Morto | 30-an de decembro 2004 (94-jaraĝa) en Thousand Oaks |
Mortokialo | Diabeto |
Tombo | Valley Oaks Memorial Park (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Hillhouse High School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Evelyn Keyes (mul) (1957–1985) Doris Dowling (1952–) Kathleen Winsor (en) (1946–) Ava Gardner (1945–1946) Betty Kern (en) (1941–) Lana Turner (1940–1940) Margaret Allen (en) (1934–) Jane Cairns (en) (1932–) |
Infano | Jonathan Shaw (en) ( Doris Dowling) |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro saksofonisto aranĝisto verkisto muzikisto ĵazmuzikisto dirigento klarnetisto bandestro komponisto pianisto |
TTT | |
Retejo | http://www.artieshaw.com |
Artie SHAW [ARti ŜO], naskita Arthur Jacob Arshawsky la 23-an de majo 1910 en Novjorko, mortis la 30-an de decembro 2004 en Los-Anĝeleso, estis ĵaza klarnetisto, komponisto kaj bandestro.
Li krome estis literatura verkisto kaj sekvis tiun profesion dum intencaj paŭzoj en sia ĵazista kariero kaj tuttempe post 1954.
Li eklernis ludi saksofonon je la aĝo de 15 jaroj kaj je 16 komencis koncerti. Famon li akiris interalie per la peco "Begin the Beguine", kiun prezentis lia propra bando. Per la peco "Interludo je noto b" (angle interlude en B flat) li fondis novan stilon, poste konatan kiel "Tria Fluo" (angle Third Stream). Dungante la kantiston Billie Holiday li estis la unua blankrasa bandestro, kiu dungis nigrulan virinon kiel plentempe okupatan kantiston.
Shaw partoprenis la Duan Mondmiliton kiel estro de orkestro de la usona mararmeo. Kun sia bando li turneis tra la pacifika regiono por amuzi usonajn soldatojn. foje per kvar koncertoj en unu tago.
Shaw havis ok edzinojn (unu post aliaj), inter kiuj estis Betty KERN, Ava Gardner, Lana Turner kaj Evelyn Keyes.
En 2004 Show estis honorata per la premio Grammy [GREmi] pro sia verkaro.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://web.cfa.arizona.edu/artieshaw Arkivigite je 2010-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.artieshaw.com/bio.html Arkivigite je 2006-02-19 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.hepjazz.com/bios/artieshaw.html
- www.artieshaw.com Arkivigite je 2004-12-31 per la retarkivo Wayback Machine