Arniko
Arniko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Monta Arniko (Arnica Montano), ilustraĵo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Arnica L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Arniko (Arnica) estas plantgenro el la familio de la Asteracoj (Asteraceae). La genro konsistas el ĉirkaŭ 30 specioj, kiuj plejparte kreskas en pli malvarmaj regionoj de Nordameriko.
Priskribo kaj Ekologio
[redakti | redakti fonton]Vegetativaj karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj Arniko-specio estas multjaraj herbaj plantoj kiuj atingas altokreskon inter 5 kaj 100 cm. Ili formas longajn kaj maldikajn rizomojn kaj ekzistas engrundaj tigopartoj, kiuj ligniĝas kaj estas relative dikaj kaj mallongaj.
La bazaj folioj staras en folirozedoj, kaj la supraj staras en unu ĝis dek paroj unu kontraŭ la alia ĉe la tigo. Ĉe kelkaj specioj la folioj havas tigetojn, ĉe aliaj ne la foliformo ene de la genro estas tre varia, ili ofte havas harojn.
Generativaj karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]La kapituloj staras unuope aŭ kune kun pluraj en floraro. La kapitulaj floraroj estas t. n. pseŭdantioj; florekologie rigardata ĝi estas floroj sed fakte konsistas el multaj unuopaj floroj. La involukro, havas la formon de sonorilo, turbo aŭ duonglobo. Ĝi havas diametron de 6 ĝis 20 mm. La involukro konsistas el 5 ĝis 23 daŭrantaj involukraj folioj, kiuj staras ofte en du vicoj. La receptaklo estas konveksa, povas esti ankaŭ harkovrata aŭ glata, sed ne havas palefoliojn. En la kapituloj troviĝas kaj langetfloroj kaj tubetfloroj. La 5 ĝis 22 flavaj ĝis oranĝkoloraj langetfloroj estas fekundaj, ili havas tre ofte pistilon. Meze en la kapitulo troviĝas inter 10 kaj 120 tubetfloroj, kiuj estas duseksaj kaj fekundaj. La tubetoj estas flavaj, malofte kremkoloraj kaj plej ofte pli mallongaj ol la funebroformaj koloj. La anteroj estas flavaj, ĉe Arnica lessingii kaj Arnica unalaschcensis purpuraj.
La grizaj, brunaj aŭ nigraj aĥenoj havas glandojn aŭ estas glataj. La papuso konsistas el 10 ĝis 50 pajlosimilaj, blankaj aŭ flave brunaj rigidharoj. Ĉe Arnica dealbata ili mankas.
La kromosomnombro estas x = 19.
Sistematiko kaj disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La genro Arnica estis nomita 1753 fare de Carl von Linné.[1]
La genro Arnica apartenas al la tribo Madieae en la subfamilio Asteroideae ene de la familio Asteracoj.[2]
La genro Arnica kreskas en la nordaj arbaroj en Nordameriko kaj Eŭrazio. La specioj kreskas plej bone en montaj habitato. La genro Arnica havas sian plej altan diversecon en okcidenta Nordameriko. En Eŭropo nur hejmiĝas du specioj (Arnica Montano, Arnica angustifolia subsp. alpina kaj Arnica alpina subsp. iljinii).[1] Kelkaj specioj oftegas aliaj estas endemiaj kaj nur troviĝas en malgrandaj areoj.
La ĉirkaŭ 30 specioj de la genro Arniko (Arnica) estas:
- Montara arniko (Arnica montana L.): Ĝi hejmiĝas en Eŭropo (Portugalio, Hispanujo, Francujo, Belgio, Nederlando, Danujo, Norvegujo, Svedujo, Italujo, Svislando, Germanujo, Aŭstrio, Polujo, Ĉeĥio, Litovio, Belorusio, Ukrainio, Hungarujo, Slovenujo, Kroatujo, Bosnio-Hercegovino, Montenegro, Bulgarujo kaj Rumanujo .[2]
- Arnica acaulis (WALTER) BRITTON, STERNS & POGGENB.: Ĝi hejmiĝas en orienta Usono.[2]
- Arnica angustifolia VAHL, kun la subspecioj:
- Arnica angustifolia subsp. alpina (L.) I.K.FERGUSON (Sin.: Arnica alpina (L.) OLIN & LADAU (non SALISB. 1796)): Ili hejmiĝas en Norvegujo, Svedujo, Suomujo, la eŭropa parto de Rusujo, ĉe Spicbergo kaj Janmajeno .[2]
- Arnica angustifolia subsp. angustifolia: Ĝia hejmregiono estas Kanado, Alasko kaj Groenlando vor.[2]
- Arnica angustifolia subsp. iljinii (MAGUIRE) I.K.FERGUSON: Ĝi hejmiĝas en la eŭropa parto de Rusujo kaj en Siberio.[2]
- Arnica angustifolia subsp. tomentosa (J.M.MACOUN) G.W.DOUGLAS & RUYLE-DOUGL. (Syn.: Arnica tomentosa MACOUN): Ĝi hejmiĝas en Kanado kaj en Montano.[2]
- Arnica cernua HOWELL: Ĝi hejmiĝas en Kalifornio kaj Oregono en altoj inter 500 kaj 1500 m.
- Arnica chamissonis LESS. (inkl. Arnica chamissonis subsp. foliosa (NUTT.) MAGUIRE): Ĝi nature kreskas en Kanado, en Alasko, en okcidenta Usono kaj Nov-Meksikio. [2]
- Arnica cordifolia HOOK.: Ĝi hejmiĝas en Kanado kaj Usono.[2]
- Arnica dealbata (A.GRAY) D.G.BALDWIN (Sin.: Whitneya dealbata A.GRAY):Ĝi hejmiĝas en Kalifornio en altoj inter 1200 kaj 2400 m.
- Arnica discoidea BENTH.: Ĝi hejmiĝas en Kalifornio, Oregono, Vaŝingtono kaj Nevado.
- Arnica fulgens PURSH: Ĝi hejmiĝas en Kanado kaj Usono.[2]
- Arnica ×gracilis RYDB.: Ĝi estas natura hibrido el Arnica latifolia kaj Arnica cordifolia.
- Arnica griscomii FERNALD, kun la subspecioj:
- Arnica lanceolata NUTT., kun la subspecioj:
- Arnica lanceolata subsp. lanceolata: Ĝi hejmiĝas en la kanadaj provincoj Nov-Brunsviko kaj Kebekio kaj en Majno kaj Nov-Hampŝiro vor.[2]
- Arnica lanceolata subsp. prima (MAGUIRE) STROTHER & S.J.WOLF (Sin.: Arnica lanceolata subsp. amplexicaulis (NUTT.) GRUEZO; Arnica amplexicaulis NUTT., Arnica amplexifolia RYDBERG subsp. prima MAGUIRE): Ĝi hejmiĝas en Alasko, Kanado kaj okcidenta Usono.[2]
- Arnica latifolia BONG.: Ĝi kreskas nature en Kanado, en Alasko kaj okcidenta Usono.[2]
- Arnica lessingii (TORR. & A.GRAY) GREENE (inkl. Arnica lessingii subsp. norbergii HULTÉN & MAGUIRE): Ĝi hejmiĝas en Kamĉatko, Alasko kaj Kanado.
- Arnica lonchophylla GREENE (inkl. Arnica lonchophylla subsp. arnoglossa (GREENE) MAGUIRE): Ĝi hejmiĝas en Alasko, Kanado, Vajomingo kaj Suda Dakoto.[2]
- Arnica longifolia D.C.EATON: Ĝi hejmiĝas en okcidenta Kanado kaj en okcidenta Usono.[2]
- Arnica louisiana FARR: Ĝi hejmiĝas en la kanadaj provincoj Alberto kaj Brita Kolumbio en altoj inter 1800 kaj 2100 m.
- Arnica mallotopus MAKINO (Sin.: Mallotopus japonicus FRANCH. & SAV.).
- Arnica mollis HOOK..[2]
- Arnica nevadensis A. GRAY.
- Arnica ovata GREENE.
- Arnica parryi A. GRAY.[2]
- Arnica rydbergii GREENE.
- Arnica sachalinensis (REGEL) A.GRAY.[2]
- Arnica sororia GREENE.[2]
- Arnica spathulata GREENE.
- Arnica unalaschcensis LESS.[2]
- Arnica venosa H.M.HALL.
- Arnica viscosa A.GRAY.[2]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Steven J. Wolf: Arnica, S. 366 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico. Volume 21: Magnoliophyta: Asteridae, part 8: Asteraceae, part 3 (Heliantheae, Eupatorieae), Oxford University Press, New York und Oxford, 2006, ISBN 0-19-530565-5.
- Catarina Ekenäs, Bruce G. Baldwin, & Katarina Andreasen: A Molecular Phylogenetic Study of Arnica (Asteraceae): Low Chloroplast DNA Variation and Problematic Subgeneric Classification. In: Systematic Botany 32 (4), 917-928, 2007 [1] (Arnica dealbata, Arnica mallotopus)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Werner Greuter: Compositae (pro parte majore): Arnica. In: Werner Greuter, Eckhard von Raab-Straube (Hrsg.): Compositae. In: Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity. Berlin 2006–2009.
- ↑ 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 2,20 2,21 2,22 Arniko en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.