Andreo Báthori
Andreo Báthori | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1563 en Șimleu Silvaniei | ||||
Morto | 31-an de oktobro 1599 en Sândominic | ||||
Tombo | Katedralo de Sankta Mikaelo vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Respubliko de Ambaŭ Nacioj Princlando Transilvanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Báthory vd | ||||
Patro | Andrew Báthory (en) vd | ||||
Patrino | Margit Majláth (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
Princepiskopo de Varmio | |||||
Dum | 1589-1599 | ||||
Antaŭulo | Martin Kromer | ||||
Sekvanto | Petro Tylicki | ||||
Princo de Transilvanio | |||||
Dum | marto-novembro 1599 | ||||
Antaŭulo | Sigmundo Báthori | ||||
Sekvanto | Mikaelo de Valaĥio | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Andreo BÁTHORY, hungare Báthory András somlyói, (naskiĝis 1563 en Szilágysomlyó / Șimleu Silvaniei; mortis la 31-an de oktobro 1599 en Csíkszentdomokos / Sândominic, en Transilvanio) estis kardinalo, regnestro de Transilvanio kaj la filo de Margit Majláth kaj András Báthory (kapitano de Sathmar).
Kariero
[redakti | redakti fonton]Andreo Bathori plenkreskiĝis flanke de Stefano Báthori en reĝa kortego de Pollando. Jam junaĝe li fariĝis princo-episkopo en Varmio. En 1583 kaj 1586 li estis en Romo. En 1583 apostola protonotario kaj en 1584 li fariĝis kardinalo. La 30-an de marto 1599 li okupis la tronon de Transilvanio, ĉar lia nevo, Sigmundo Báthori abdikis favore al li. Mikaelo de Valaĥio, vojvodo de Valaĥujo, eluzis la internajn malamikecojn akrajn de regno kaj atakis ĝin. Kun helpo de sikuloj aliĝintaj al li apud Sibio ĉe Sellenberk la 18-an de oktobro 1599, Mikaelo venkis super Andreo. Andreo fuĝis al Moldavio, sed la sikuloj atingis kaj mortigis lin sur teritorio de Csíkszentdomokos.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Balló István: B. A. fejedelem halála (Csíkszereda, 1898).
- Áprily Lajos: A bíboros (dramo).