Ali ibn Abi Talib
Ali ibn Abi Talib (arabe أبو الحسن علي بن أبي طالب, Abū l-Ḥasan ʿAlī ibn Abī Ṭālib; naskiĝis en 600 en Mekao, mortis en 661 en Kufa) estis araba kalifo. Li estis kuzo kaj bofilo de Mohamedo, kaj konsideriĝas unu el la ĉefpersonoj de la frua historio de Islamo. Ali (esperantigata foje kiel Alijo) edziĝis kun Fatima, filino de la profeto Mohamedo en 622. Inter 656 kaj 661 li estis la 4-a kalifo de Islamo, post Abu Bakr (632–634), Umar ibn al-Ĥattab (634–644) kaj Uthman ibn Affan (644–656).
Laŭ multaj islamanoj, konataj kiel ŝijaistoj, Ali devus esti la posteulo de Mohamedo kaj unua kalifo. Ke Abu Bakr antaŭis lin, iĝis la kaŭzo de la disputo inter ŝijaismo kaj sunaismo. Ŝijaistoj konsideras lin la unua imamo.
Post la morto de Mohamedo
[redakti | redakti fonton]La patro de Ali, Abu Talib, estis grava ano de la tribo Banu Kurajŝ kaj onklo (frato de la patro) de Mohamedo. Tiu ĉi kiel orfo estis akceptita en la domo de Abu Talib kaj vivis en ties familio. Ali estis por li kvazaŭ frato.
Post la morto de la profeto Mohamedo en 632 estis la devo de Ali okupiĝi pri la sepultaj ritoj. Pro tio li ne ĉeestis en la kunveno de islamanoj, kiuj diskutis pri la sukcedo de la profeto kaj decidis, ke Abu Bakr estu ties posteulo kaj unua kalifo. Ali ne agnoskis tiun ĉi decidon; nur ses monatojn poste li repaciĝis kun Abu Bakr.
Post la murdo de kalifo Utman li estis elektita kiel kvara kalifo. Tamen la vidvino de Mohamedo ne akceptis tion. Tiu kontraŭstaro rezultis en la Kamel-batalo en kiu venkis Ali.
Parto de serio |
Kredo kaj praktikoj |
Unueco de Dio |
Ĉefaj personecoj |
Mohamedo |
Tekstoj kaj leĝoj |
Branĉoj de islamo |
Sunaismo |
Sociopolitikaj aspektoj |
Arto • Arkitekturo |
Vidu ankaŭ |
Vortareto de islamaj nocioj |
En 661 Ali estis mortigita ĉe Kufa, kiam li eniris la moskeon por gvidi la matenan preĝon. Oni tenis la lokon de lia tombo sekreta por eviti, ke liaj kontraŭuloj profanu ĝin. Nur ĉirkaŭ la jaro 800 oni trovis ĝin en Naĝafo, kiu iĝis la plej sankta urbo de ŝijaismo.
Ŝijaistoj diras, ke Ali antaŭ sia morto destinis sian plej aĝan filon Hasan ibn Ali kiel posteulon; sunaistoj ne akceptas tion.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Artikolojn pri la kredaj grupoj de Alevoj kaj Alavitoj, kiuj ambaŭ konsideras sin "adeptoj de Alijo", sed el teologia vidpunkto ne miksindas.
- Apero de Islamo.