Tawhid
Aspekto
(Alidirektita el Tawhīd)
Tawhid (arabe, توحيد) estas centra koncepto en islama teologio pri unudiismo. Ĝi estas verbo kiu signifas proklamado de la Ununura, t.e, aserti ke Dio estas nur unu. La tradicia signifo estas: "la kredo je ununura Dio, Kreinto de la tuta Universo, Reganto de ĉio sola, sen kunulo en sia vasta regno.
Kvankam la vorto tawhid ne aperas en Korano, ĝi estas principo bazita sur pluraj versoj kiuj diras ke Dio estas nur unu (wahid).