Alfréd Hajós
Alfréd Hajós | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Guttmann Arnold |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1878 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de novembro 1955 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Pulma malsano |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, B.121 (sírbolt) |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | futbalisto atleto naĝisto futbal-arbitraciisto arkitekto ĵurnalisto futbala trejnisto |
Verkoj | Alfréd Hajós National Swimming Stadium Ferenc Szusza Stadium Q123703073 |
HAJÓS Alfréd [hajo’ŝ alfred (naskiĝis kiel GUTTMANN Arnold) (Budapest, 1-a de februaro 1878 - Budapeŝto, 12-a de novembro 1955) hungara arkitekto, la unua hungara olimpika ĉampiono. Lia pli juna frato estis Henrik Hajós.
Li devenis el juda familio de Budapeŝto. Post kiam li ricevis diplomon en la Teknikuniversitato, eklaboris en oficejo de Ignác Alpár, poste ĉe Ödön Lechner. En 1907 li malfermis sian oficejon. Li sukcese partoprenis en konkursoj, kiuj donis laboron al li ĉefe en la hungara provinco. En 1924, li akiris en la intelekta konkurso de la pariza olimpiko arĝentan medalon per stadiona plano (komune kun Lauber Dezső). Liaj rememoraĵoj aperis en 1956 en Budapeŝto kun titolo Igy lettem olimpiai bajnok (Tiel mi iĝis olimpika ĉampiono).
Sporto
[redakti | redakti fonton]Li venkis en 1896, en Ateno, dum la unua novepoka olimpiko en la 100 m-a, poste en la 1200 m-a naĝado, tiel li akiris la unuan kaj duan olimpikan ormedalon de la hungara sporto.
Ekde 1899, kiam li sukcese diplomiĝis kiel arkitekto, li ĉesigis la aktivan sportadon, sed kiel sporta ĵurnalisto kaj ano de la Hungara Olimpika Komitato plu apogis la sportan movadon.
Ĉefaj arkitektaĵoj de Hajós
[redakti | redakti fonton]Li verkis komence laŭ secesio, poste eklektiko, konstruktiva, moderna, plej ofte en itala stilo.
- Aranybika szálló (Debrecen)
- Lőcsey Gimnázium (Debrecen)
- Református Egyház Zsinati Központja (Budapest)
- UTE Stadion (Újpest, Megyeri út)
- Nemzeti Sportuszoda (Budapest, Insulo Margareta)
- Leányiskola (Pozsony)
- Népkerti Vigadó (Miskolc)
- Szegedi Úszóegyesület Uszodája (SZÚE, hodiaŭ Ligetfürdő), 1930
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.hajosalfred.hu
- http://jewsinsports.org/Olympics.asp?sport=olympics&ID=35 Arkivigite je 2018-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Hungara Biografia Leksikono
- Sportmuzeo Arkivigite je 2005-02-10 per la retarkivo Wayback Machine