Akrida buteo
Akrida buteo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Akrida buteo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Butastur rufipennis (Sundevall, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Akrida buteo (Butastur rufipennis) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kiu loĝas en Afriko.
Pli precize ĝi troviĝas en Benino, Burkino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Kenjo, Liberio, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Nigerio, Ruando, Senegalo, Sieraleono, Somalio, Sudano, Tanzanio, Togolando, kaj Ugando.
Tiu specio havas tre malhelan kapon malhelbrunan al nigrecan kun tre kontrasta helbruneca gorĝo. La resto de supraj partoj estas malhelbrunaj dum la subaj partoj estas ruĝecbrunaj (kio estas tialo de la latina scienca nomo rufipennis, tio estas ruĝecaj plumoj) striecaj kaj pli ruĝecaj al ventro. La bekopinto estas malhelgriza kun flavaj bekobazo kaj vaksaĵo, dum la irisoj estas oranĝecaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Butastur rufipennis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minactaj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|