3-kvadrato
Aspekto
En matematiko, 3-kvadrato estas plurkvadrato de ordo 3, kio estas plurlatero en la ebeno el tri egale ampleksaj kvadratoj koneksaj je latero al latero. Se turnadoj kaj reflektoj estas ne konsideritaj kiel generantaj malsamaj formojn, estas nur du malsamaj liberaj 3-kvadratoj: "I" kaj "L" (la "L" formo estas ankaŭ nomata kiel "V").
Pro tio ke ambaŭ liberaj 3-kvadratoj havas reflektan simetrion, ili estas ankaŭ la nuraj eblaj 2 unuflankaj 3-kvadratoj (3-kvadratoj kun reflektoj konsiderataj kiel malsamaj). Se ankaŭ turnoj estas konsiderataj kiel malsamaj, estas 6 fiksitaj 3-kvadratoj: du I kaj kvar L formoj. Ili povas esti ricevitaj per turno de I-formo je 90° kaj per turno de L-formo je 90°, 180° kaj 270°.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Interaga 3-kvadrata enigmo Arkivigite je 2015-07-21 per la retarkivo Wayback Machine je Kolegio Amherst
- 3-kvadrata enigmo je tranĉi-la-nodon
- Indukta pruvo de 3-kvadrata teoremo de Golomb je tranĉi-la-nodon
- Redelmeier, D. Hugh (1981). Counting polyominoes: yet another attack - Kalkulo de plurkvadratoj: ankoraŭ alia atako. Discrete Mathematics - Diskreta Matematiko 36 191–203. COI:10.1016/0012-365X(81)90237-5.
- Eric W. Weisstein, 3-kvadrato en MathWorld.