Árpád Sándor
Aspekto
SÁNDOR Árpád (ŝa:ndor) estas rumanuja hungara operkantisto, baritono naskiĝinta la 16-an de majo en 1978, en Odorheiu Secuiesc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Post siaj bazlernejaj studoj en Zetea Árpád Sándor kvalifikiĝis en la Muzik- kaj Artmezlernejo Imre Palló de Odorheiu Secuiesc inter 1992 kaj 1996, poste en la Muzikakademio Gheorghe Dima, fakultato de kanto en Cluj-Napoca inter 1998 kaj 2002. Li estas ano de la Kolozsvári Állami Magyar Opera.
Premioj
[redakti | redakti fonton]- Premio Ágnes Kriza en 2005
- Premio de la Fondaĵo Hariclea Darclée okaze de la Internacia kantokonkurso en Brăila 2005.
Aperoj
[redakti | redakti fonton]- Operfestivalo de Miskolc (Hungario) 2005.
- Eger (Hungario) 2005.
- Gyula (Hungario) 2004.
- Svedio 2005.
- En Sonorilegoj de Sergej Rachmaninoff en Radio România la 10-an de marto 2006.
- En Simfonio 14-a de D. Ŝostakoviĉ disaŭdigita direkte de Radio România la 17-an de majo 2006
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Liaj roloj Arkivigite je 2006-11-27 per la retarkivo Wayback Machine[1]
- Pritakso hungare
- Opera