Salmarĉa oncifeliso
Aspekto
Salmarĉa oncifeliso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Oncifelis geoffroyi (d'Orbigny k Gervais, 1844) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La salmarĉa oncifeliso (Oncifelis geoffroyi) estas sudamerika specio de katoj. Ĝi havas proksimume la grandon de ordinaraj domaj katoj (60 cm ekskluzive de vosto), sed vivas sovaĝe. Iam ĝi estis atribuata al la familio leopardus, sed nun al familio oncifelis.
La koloro de la felo estas griza aŭ bruneta kaj havas nigrajn makuletojn. Okazas nigraj ekzempleroj. Vivejo estas la plejparto de Sud-Ameriko oriente de Andoj.
Tiu neotropisa besto iam estis multe ĉasata pro la felo; ĝi nun estas protektata, ĉar minacata de ekstermo.
Subspecioj kaj iliaj vivejoj
[redakti | redakti fonton]- Oncifelis geoffroyi geoffroyi - Centra Argentino
- Oncifelis geoffroyi eŭantha - Norda Argentino, Anda Bolivio
- Oncifelis geoffroyi leucobapta - Patagonio
- Oncifelis geoffroyi paraguae - Paragvajo, sud-orienta Brazilo, Urugvajo, norda Argentino
- Oncifelis geoffroyi salinarum - nord-okcidenta kaj centra Argentino
La specio estas nomita laŭ la franca biologo Etienne Geoffroy St. Hilaire (1772–1844), laŭ kiu estas nomitaj pluraj besto-specioj.