[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

MattyB

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 06:52, 13 apr. 2024 farita de Sj1mor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Tiu ĉi artikolo temas pri infanaĝa usona repkantisto. Ankaŭ ekzistas aŭstralia repkantisto, nomata preskaŭ samforme, nome Matty B kun interspaco antaŭ la lasta litero.
MattyB
Persona informo
Naskonomo Matthew David Morris
Aliaj nomoj MattyB • MattyBRaps
Naskiĝo 6-an de januaro 2003 (2003-01-06) (21-jaraĝa)
en Duluth
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo repisto
jutubisto
infana kantisto
televida produktoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.mattybraps.com/
vdr

MattyB (Matthew Morris, naskiĝis la 6-an de januaro 2003[1]) estas usona infanaĝa repkantisto kaj aktoro.

Jam en aĝo de 7 jaroj li publikigis unuajn filmetojn pri kantaĵoj de li en la retejo YouTube - kutime temas pri reinterpretoj de kantoj unue prezentitaj per aliaj kantistoj, aparte ofte kantoj de la naŭ jarojn pli aĝa Justin Bieber, sed ankaŭ de Willow Smith, Rihanna kaj aliaj. Intertempe liaj kantaj filmetoj jam unuatage post la alŝuto estas vidataj de pli ol 100 000 personoj, sume en la retejo YouTube liaj filmoj ekde la jaro 2011 laŭ la retejo Atlanta Magazine ĝis julio 2012 atingis pli ol 70 milionojn da vidoj.[2] Unua propra, ekonomie sukcesa kanto estis la unuopaĵo „That’s the way“. Regule publikiĝas novaj filmetoj pri kantointerpretaĵoj de li. Interalie li en 2012 vidiĝis kun la repmuzikisto Vanilla Ice.[3]

La knabo kun sia familio vivas en la urbo Atlanta, ĉefurbo de la ŝtato Georgio de Usono. La kantaĵojn kaj filmetojn produktas lia patro Blake.

Propraj popkantaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • 06.2010: I'm MattyB
  • 04.2011: The Royal Wedding Song
  • 03.2012: That's the Way
  • 06.2012: Be Right There
  • 08.2012: Sugar Sugar
  • 09.2012: That Girl Is Mine
  • 01.2013: Turn it up
  • 02.2013: You Make My Heart Skip

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]