Guijuelo
Guijuelo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37770 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 484 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 87 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 33′ N, 5° 40′ U (mapo)40.5575-5.6713888888889Koordinatoj: 40° 33′ N, 5° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 003 m [+] | ||
Areo | 63,23 km² (6 323 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guijuelo [+] | |||
Guijuelo [giĤŬElo] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar kaj al la municiparo Guijuelo. Guijuelo signifas rokaron.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cabezuela, Campillo, Guijuelo y Palacios, okupas totalan areon de 63,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 5 627 loĝantojn. Male al la plej parto de la najbaraj loĝlokoj, ĝi ricevis loĝantaron, fakte de tiuj kiuj perdis ĝin, kaj kvarobligis sian loĝantaron dum la 20-a jarcento, pere de aktiva industrio pri viando ĉefe el porkoj (ĉefe por ŝinkoj -kun Protektita nomigo de origino (EU)- kaj duarange kolbasoj. La 65% de la laboristaro, nome totalo de 2525 laboristoj estas dungitaj de la industrio ĉefe de nutraĵa industrio. La porkoj estas alportitaj el Andaluzio kaj Ekstremaduro sed la ĉitiea industrio profitas el la seka malvarmo de la altaj teroj de la regiono utila por ŝinkigi la viandon de la porkoj.
Ĝi estas trapasata de la iama ŝoseo N-630 kaj nun estas ĉe la aŭtovojo Ruta de la Plata, kiel ĉefa urbo inter Salamanko kaj Béjar.
La urbestro estas de dekstra partio PP.