[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

František Omelka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 02:07, 1 sep. 2024 farita de Roberto (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
František Omelka
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1904 (1904-08-19)
en Staré Město
Morto 23-an de julio 1960 (1960-07-23) (55-jaraĝa)
en Otrokovice
Mortokialo Kancero Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj ĉeĥaEsperanto
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Františka Omelková Redakti la valoron en Wikidata
Infano Věra Kramářová Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1932–)
verkisto de porinfana literaturo
verkisto
tradukisto
prozisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

František OMELKA (nask. la 19-an de aŭgusto 1904 en Staré Město - mortis la 23-an de junio 1960 en Otrokovice) estis ĉeĥa instruisto, kiu verkis pedagogiajn studojn kaj librojn por infanoj, ĉefe en la ĉeĥa, sed kelkajn verkojn samtempe en Esperanto. El Esperanto li tradukadis en la ĉeĥan. Kiel instruisto li laboris en la municipoj Blatnice, Stříbrnice, Hluk, Otrokovice, Napajedla, Zlín kaj Prago.

Ankaŭ lia edzino Františka Omelková estis esperantistino, instruistino kaj verkistino.

František Omelka naskiĝis en familio de poŝtisto. En Uherské Hradiště li studis klasikan gimnazion, kie jam pruviĝis liaj talentoj literatura kaj studi lingvojn. Post abiturientiĝo li fariĝis poŝtisto, kvankam li sopiris vojaĝi tra la mondo. Tiutempe li konatiĝis kun Františka Omelková, sia estonta edzino (ŝi havis la saman familian nomon, kvankam ili ne estis parencoj). Ŝi ĵus finis pedagogian instituton en Přerov kaj tio inspiris lin aliĝi al la sama lernejo.
La junaj homoj enamiĝis, geedziĝis kaj instruis en vilaĝaj lernejoj de sia regiono. En 1932 ili ambaŭ lernis Esperanton. Samtempe ili komencis verki rakontojn por infanoj. En 1934 naskiĝis al ili propra infano, filino Věra (edziniĝinta Kramářová). František Omelka kelkajn siajn verkojn tradukis en Esperanto, kelkajn esperantaĵojn li male tradukis en la ĉeĥan. Lia "Alaska stafeto" estis tradukita ankaŭ en la germanan, islandan kaj nederlandan. Plie li verkis multajn verkojn pri pedagogio.
Post la milito liaj verkoj komence aperadis kaj estis tre sukcesaj, sed poste - dum socialismo - ili estis eliminitaj el la publikaj bibliotekoj kaj ne plu eldonataj. Pri la kialoj oni povas nur hipotezi. En 1960 lin mortigis kancero. Post lia morto en 1976 merite de lia edzino aperis ĉeĥlingve lia romano por geknaboj Velký admirál (La Granda Admiralo) pri la unua ekspedicio ĉirkaŭ la Tero, do pri Fernão de Magalhães. En la jaro 2000 la urbestro de Otrokovice atribuis al František Omelka la honoran civitanecon de la urbo "in memoriam" (memore, postmorte).

Verkoj en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Eldonitaj libroj

[redakti | redakti fonton]
La Alaska Stafeto & Kaptitoj de la Glacirokoj, 1952.

Pri Aventuroj de Antonio

Citaĵo
 Afriko vokas —eĉ al 15-jara Antonio en kampara Uherské Hradisté! Ĉu la juna heroo malesperas, kiam, alveninte en Triesto, li trovas, ke la onklo, kiu invitis lin partopreni Afrikan vojagon, devis jam forveturi? Ne —li elspezas siajn lastajn lirojn por lin sekvi. De Tunizio trans la Saharo, nur en Timbuktu li fine atingas la onklon, sed dumtempe okazas multaj spirkaptaj aventuroj —perfidemaj araboj, sabloventego, fatamorgano— kiujn la kapabla aŭtoro, fakinstruisto en Hluk (ĈSR), bome scias rakonti. La manuskripton “zorgeme korektis” s-ro S. S. Jong (Frisa Esperanto-Instituto), kaj laŭ stila vidpunkto —ege grava en verko destinita al junaj lernantoj— ĝi estas senriproĉa. La tekston ilustris tre taŭge E. Burian. Domaĝe, ke la broŝuroj de ĉi tiu serio ĉiam disfalas post intertranĉado de la paĝoj. 
— M.M.D. La Brita Esperantisto - Numero 397, Majo (1938)


Gazet-artikoloj

[redakti | redakti fonton]
  • La murdinto (Heroldo 6. 10. 1935)
  • "Orient-expres" (Heroldo, aprilo 1936)
  • 5 000 Kĉ (Heroldo 7.6.1936)

Radio-elsendoj

[redakti | redakti fonton]
  • Trans la okeanon (Praha, 20.6.1946)
  • La plej juna urbo (Ostrava 21.1.1947)
  • La eterne vivanta pedagogo (Ostrava 25.3.1947)

Verkoj en la ĉeĥa

[redakti | redakti fonton]

Eldonitaj libroj

[redakti | redakti fonton]
  • Hore dědinů (Supren tra la vilaĝo, 1935)
  • Komňanský hrdina (La heroo el Komňa, 1938)
  • Vlci proti mustangům (Lupoj kontraŭ mustangoj, 1940, 1947)
  • Nebezpečí láká (La danĝero allogas, 1943)
  • Štafeta (Stafeto, 1946)
  • Pasáček Ali (Paŝtisteto Ali, 1946)
  • Blesky nad Beskydami (Fulmoj super Beskydy-montaro, 1947)
  • Pomoc přijde z hor (La helpo venos de sur la montaro = Kaptitoj de Glacirokoj, 1948)
  • Začalo to v III. A (Ĝi komenciĝis en la 3-a klaso, 1953)
  • Velký admirál (La granda admiralo, 1946 )

Tradukoj el Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • L.Zamenhof: Helenka (Helenjo, 1932)
  • L. Zamenhof: Pavouk (Araneo, 1933)
  • J. R. Scherer: Angkor-Vat, nejslavnější chrám světa (Angkor-Vat, la plej fama templo de la mondo, 1934)
  • J. R. Scherer: Vánoce na Javě u ohnivé řeky (Kristnasko en Javo ĉe la fajra rivero, 1934)
  • J. Williamson: O králi zvířat (Pri reĝo de bestoj, 1934)
  • B.K.: Nebezpečná hračka (Danĝera ludilo, 1935)
  • J. R. Scherer: Příchod do Indie (Alveno en Hindion, 1935)
  • Štěpán Zodel: Stařenka (Maljunulineto, 1935)
  • Dreher: Orientální matematika (Orienta matematiko, 1935)
  • H. Weinhengst: Povozník (Veturigisto, 1936)
  • Fr. Vasta: Japonsko, ráj menželů (Japanio, paradizo de geedzoj, 1936)
  • H. Weinhengst: Uloupené dětství (Forrabira infanaĝo, 1936)
  • Selma Lagerlöf: Betlémské děti (La infanoj de Betlehem, 1939)
  • Dr. V. Jovanovič: Z partizánských bojů v Jugoslavii (El partizanaj bataloj en Jugoslavio, 1946)
  • Vahtang Ananiah: Zrádce (Perfidulo, 1948)
  • E. Matwiejczuk: Vyzvědač (Spiono, 1948)
  • M. Ch. Chrima: Poslední boj (La lasta batalo, 1949)

Artikoloj pri Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • Esperanto - brána do světa (Esperanto - pordego en la mondon, 1949)
  • Kroužek esperantistů (Rondeto de esperantistoj, 1951)
  • Esperanto slouží míru (Esperanto servas al la paco, 1951)
  • Kursy esperanta (Kursoj de Esperanto, 1951)
  • Kroužek esperantistů hlásí (Rondeto de esperantistoj raportas, 1951)
  • Po sjezdu esperantistů (Post kongreso de esperantistoj, 1951)

En ĉeĥaj gazetoj F. Omelka publikigis ĉ. 110 rakontojn, ekz. En malnova kastelo, Tra aera oceano, Trifolio de Lukov, Rememoroj pri Beogrado, Letero al la patrino, Al la suno, El aŭtunaj vesperoj, Heroo, Oni serĉis ĝentlemanon, La sorto, Persistemo, Sango, Murdisto, Kriplulo, Piedo k.a.

Liaj pedagogiaj artikoloj havis ekz. jenajn temojn: Eduko de moralaj sentoj, Pedagogia takto, Mi batalis kontraŭ trompa kopiado, Pri la pureco de la gepatra lingvo, Familio kaj lernejo, La lernejo paŝas tra la vivo, Sindevontigo de lernejanoj, Kiel ni ekkonas niajn lernantojn, Instruistino, Laboro de klas-instruisto, Al la gepatroj por enpensiĝo, Bonulo kaj turmentulo, Pri edukado de infanoj al patriotismo, Tri specoj de punoj, Kiel instrui gramatikon kaj ortografion, La beleco de parolo estas en simpleco, Kiel instrui stilon, Kolekto de diagramoj por instrui geografion k.s.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.