Disentis/Mustér
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Disentis-Mustér (stacidomo). |
Disentis/Mustér | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Cadi/Disentis |
Koordinatoj | 46° 42′ 0″ N 8° 51′ 0″ O / 46.70000 °N, 8.85000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 0″ N 8° 51′ 0″ O / 46.70000 °N, 8.85000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2122 |
Areo | 90,98 km² |
Alteco | 1130 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7180 |
Komunumkodo | 3982 |
Disentis/Mustér estas komunumo en la distrikto Surselva, Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2122 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. Ĝis 1962 la komunumo nomiĝis nur Disentis.
Geografio
La vintrosport- kaj kuracloko situas en la supra parto de Surselvo ĉe la kunfluejo de Medelsa Rejno kun Antaŭa Rejno. La komunumo konsistas el la kernvilaĝo Mustér-Vitg (kio signifas Monaĥejo-Centro) kaj la municipoj Mompé-Tujetsch, Segnes, Acletta, Funs/Clavaniev, Disla, Cavardiras kaj Mompé-Medel. Escepte de la du municipoj Mompé, tiuj municipoj siavice konsistas ĉiu el pluraj setlejoj.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Disentis/Mustér limas en nordo al Silenen (Kantono Urio) kaj Linthal (Kantono Glaruso), en oriento al Sumvitg, en sudo al Medel (Lucmagn), kaj en okcidento al Tujetsch.
Trafiko
Disentis estas la elirpunkto de la pasejvojoj tra Oberalp al Andermatt en Kantono Urio kaj Lukmanier al Biasca en Kantono Tiĉino.
En Disentis renkontiĝas la antaŭarejna linio de la Retia Fervojo kun la Matterhorn-Gotthard-Fervojo. Pasas tra ĝi la fama Glacier Express (en Esperanto Glaĉer-Ekspreso) de Poschiavo tra Koiro, Andermatt kaj Brig al Zermatt.
Historio
La unua dokumenta mencio de Disentis datiĝas el la jaro 765 kiel Desertina. La historio de Disentis estas forte ligita kun la historio de la samnoma monaĥejo.
Romanĉa lingvo
Disentis estas la centro de la romanĉa lingvo. En Disentis ĉefe estas parolata la surselva dialekto de la romanĉa. La gimnazio de la Monaĥejo Disentis estas ankoraŭ hodiaŭ la plej grava edukejo de la regiono kaj unu el la kulturaj bastionoj de la romanĉa malplimulto en Svislando.
Planlingva movado
En la 1950-aj jaroj ekde Disentis la konata benediktana pastro Flurin Maissen propagandis la planlingvon Occidental.
Fontoj
- Historia Leksikono de Svislando
- Andreas E. Künzli: Enciklopedio Univiersalaj Lingvoj en Svislando (p. 137)
Vidu ankaŭ
- Disentis-Mustér (stacidomo)
- Acla da Fontauna (stacidomo)
- Mumpé Tujetsch (stacidomo)
- Segnas (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Disentis/Mustér
- Disentis/Mustér en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Disentis/Mustér – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|