[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Helen Slocomb Eaton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Helen Slocomb EATON estis fakulino pri artfaritaj lingvoj, ano de IALA kaj apoganto de interlingvao. Ŝi naskiĝis en Dallas, Teksaso, en 1887.

Helen Slocomb Eaton estis diplomita de la Universitato Sorbono en Parizo, Francio, kaj de 1925 ĝis junio 1942 ŝi partoprenis de lingva esplorado ĉe IALA. Komence ŝi studis Esperanton kaj Idon kaj reformproponojn, ŝi eĉ verkis kurson de Esperanto por anglalingvanoj General Language Course(eldonita en Londono 1928-1929) kiu estis uzata en eksperimentaj kursoj en lernejoj, kiuj kunlaboris kun la eduka programo de IALA.

Ŝi prizorgis specialan edukan projekton kun la fundamenta ideo, ke artfarita lingvo el la latina povus esti uzata por simpligita kurso de lingva komparo por komencantoj en fremda lingvo. Helpe al laboro de IALA por elekti bazan vortprovizon por Interlingvao, Eaton komencis en 1934 liston de semantika frekvenco de la angla, franca, germana kaj hispana lingvoj. La "Semantika Frekvenca Listo" publikigita de la Komitato pri Modernaj Lingvoj de la Usona Konsilio pri Edukado en 1940 enhavis 6 474 internaciajn konceptojn.

Ŝi laboris kiel docento pri hispana lingvo ĉe la Instruista Kolegio de Universitato Kolumbio kaj estis vizitanta docento ĉe la Universitato de Nov-Meksiko.

  • "The eductional value of an artificial language", in Modern Language Journal, New York 1927.
  • General Language Course. Eld. IALA, Londono 1928-1929, 190 pĝ.
  • kun Edward L. Thorndike kaj Laura Hall Vere Kennon: Language Learning; summary of a report to the International auxiliary language association in the United States, incorporated, by Division of psychology, Institute of educational research, Teachers college, Columbia university. New York (Teachers College, Institute of educational research, Columbia University). 1933.
  • Experiments in Language Learning
  • "Semantic Frequency List for English, French, German and Spanish. A Correlation of the First Six Thousand Words in Four Single-Language Frequency Lists". 441 pp., 4to. Chicago University Press, SUA, (1940)/Dover Publications, Inc., 1967.

Pri General Language Course

Citaĵo
 Efektive lernolibro de Esperanto laŭ nova metodo: rakonto kun vortaretoj kaj notaro klariga kaj etimologia. Libro tute bona ĉiurilate. La uzo de multo da anstataŭ la pli kutima multe da impresas iom strange, sed tio estas afero de gusto. Amb kaj ankor ne estas radikoj. 
— La Brita Esperantisto - Numero 284, Novembro (1928)

Pri Experiments in Language Learning

Citaĵo
 Resumo de eksperimentaro pruvanta la utilecon de Esperanto por la lernado de aliaj lingvoj. 
— La Brita Esperantisto - Numero 361, Majo (1935)
  • Historia de Interlingua (1951) [1]