Izeh
Izeh · ايذه | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano urbego vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Provinco Ĥuzestano | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 119 399 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 50′ N, 49° 52′ O (mapo)31.83138888888949.869444444444Koordinatoj: 31° 50′ N, 49° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 843 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Izeh [+] | |||
Izeh (perse ايذه) estas urbego, kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Ĥuzestano, en sudokcidenta Irano.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Geografio
[redakti | redakti fonton]Izeh situas sur altebenaĵo de Zagros-montaro 108 kilometrojn de provinca ĉefurbo Ŝahrekordo, 123 kilometrojn de la propra provinca ĉefurbo Ahvazo, 223 kilometrojn de la havenurbo Abadano (kaj proksimume de la Persa Golfo), 263 kilometrojn de Esfahano, 453 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Izeh unue aperis en formoj "Ajapir aŭ Ajatem". En la pli postaj tempoj la loknomo estis Izaj, same Malamir. Tiu nomo estis uzita ĝis 1935, poste kun la aprobo de registaro Izeh. La loko estis deklarita urbo en 1958.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Izeh estas signifa regiona agrikultura centro pro produktoj de rizoj en la najbareco. Ĉirkaŭaĵo de Izeh ankaŭ havas minojn pri mineraloj. La distrikto estas riĉa je arkeologiaj restaĵoj, kiuj tiras turistojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Izeh havas trairan ĉefvojon inter Ŝahrekordo kaj Ahvazo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Izeh estas vintre la plej malvarma urbo de la provinco. La meza jara pluvokvanto estas 383 mm. Inter junio-oktobro ne pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 13-29 °C.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- interalie WikiTrans