Silkraŭpo
La silkraŭpo estas larvo de papilio, origina el la norda parto de Ĉinio. Plej konata specio estas Bombyx mori (aŭ komunlingve bombikso).
Kiam bombikso estas raŭpo, ĝi produktas altvaloran fibron. Nutrante sin per folioj de blanka moruso, ĝi elkorpigas unikan fadenon el kruda silko kaj per ĉi-lasta konstruas sian kokonon. Tiu fadeno estas inter 300 kaj 1500 metrojn longa.
Vivciklo
redakti- Ovo: 10-14 tagoj
- Larvo: 27 tagoj
- 1-a larva stadio
- 2-a larva stadio
- 3-a larva stadio
- 4-a larva stadio
- 5-a larva stadio
- Pupo: 14 tagoj
- Imagino: 7 tagoj
Silkokulturo
redaktiSilkokulturo, serikulturo kiel neologismo internacia, aŭ silkofarmado, estas la bredado de silkraŭpoj por la produktado de silko. Kvankam estas kelkaj komercaj specioj de bombiksedoj, Bombyx mori, kies la raŭpo estas aldomigita, estas la plej amplekse uzata kaj intense studita.
Muskardino estas malsano de insektoj; multaj muskardinoj suferigas silkoraŭpojn. Pebrino, aŭ "pipromalsano," estas malsano de silkoraŭpoj, kiu estas kaĵzita de protozoaj mikrosporidiaj parazitoj, ĉefe Nosema bombycis kaj je malpli granda etendo, specioj de genroj Vairimorpha, Pleistophora kaj Thelohania. La parazitoj infektas ovojn kaj estas transpasigataj al la venonta generacio.