Leĝo de Moseo
La Leĝo de Moseo aŭ Torao estas la unuaj kvin libroj de la Biblio, kies tradicia aŭtoro estas Moseo laŭ juda kredo:
Leĝo de Moseo | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro • literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Moseo | ||||
Lingvoj | |||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | Biblia literaturo | ||||
| |||||
Priskribo
redaktiLa greka nomo por la Leĝo estas la Pentateŭĥos (la "kvin libringoj"). La moderna juda nomo estas la Torao (la "instruo"), kvankam inter la ortodoksaj judoj oni uzas tiun nomon ankaŭ por postbiblia sistemo da leĝoj (parola Torao), kiu, laŭ la tradicio, ankaŭ estis rivelitaj al Moseo, sed, laŭ modernaj historiistoj, estis fakte redaktitaj ege pli malfrue. La tiel nomitaj 613 moralordonoj estas parte deduktitaj de la Torao, sed estas ankaŭ grandparte postbibliaj.
La libroj de la Leĝo ne nur enhavas la moralordonojn de Dio, sed ankaŭ historion de la mondo ĝis la tempo de Moseo: Adamo kaj Eva, la Edena ĝardeno, Noa kaj la Diluvo, Babelo, Abraham, Jakobo, Jozefo, ktp.
La Toraujo aŭ Toraa-sanktejo (inter la sefardaj judoj hebree הֵיכָל, latinliterigo hēḵāl, Heĥal, signifo "palaco, templo"; inter la aŝkenazaj judoj hebree אָרוֹן הָקׄדֶש, latinliterigo Aron ha-Kodeŝ, signifo "la sankta kesto, la sankta sanktejo) estas sanktejo en kiu la volvlibroj de la Torao en la sinagogo estu konservita. Jam estis toraa sanktejo en la sinagogoj de la antikva epoko .