Karmo
ago, aktiveco; koncepto de hindaj religioj kaj filozofioj (inkluzive de hinduismo, budhismo, kaj ĝainismo)
Karmo kaj vipako (sanskrite karma-vipâka, palie kamma-vipâka): ĉiuj agoj kaj faktoj (karmo) kaj ties sekvoj (vipako) laŭ iuj religioj : Hinduismo, Ĝajnismo, Budhismo, Spiritismo. Foje la vorto "karmo" estas erare uzita por inkluzivi kaj agojn kaj sekvojn, sed tio estas evitinda.
Karmo | |
---|---|
Tradukoj de कर्म (karma) | |
Palie | kamma |
Sanskrite | कर्म (karma) |
Japane | 業 (gō) |
Terminaro de Budhismo | |
Laŭ la budhismo, karmo estas fakte ne la ago mem, sed la intenco malantaŭ la ago; senintenca ago do ne estas karma. La ĝajnismo havas alian interpreton, kaj inkluzivas ankaŭ senintencajn agojn en la karmokoncepto.
Spiritismo nomas la karmon Leĝo de Kaŭzo kaj Efiko.