Antidesma bunius
Antidesma bunius aŭ bunio estas specio de fruktarbo el Filantacoj, (antaŭe Eŭforbiacoj). Ĝi estas indiĝena en sudorienta Azio kaj norda Aŭstralio. Ĝia popolaj nomoj estas bignay,[1] bugnay aŭ bignai, ĉina laŭro,[1] ĉerizo de la rivero Herbert ,[1] kvinslanda ĉerizo,[1] salamandr-arbo,[1] sovaĝa ĉerizo,[1] kaj currant tree.[1] Ĝi estas multaspekta planto kun trunko mallonga kaj malrekta aŭ alta kaj rekta ĝis 30 m alta. Ĝi havas larĝ-ovalajn kaj ledrajn foliojn, kiuj longas 20 cm kaj larĝas 7 cm.
bunio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Antidesma bunius (L.) Spreng. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La specio estas dioika, kun masklaj kaj inaj floroj sur apartaj arboj. La floroj odoras forte kaj malagrable. La masklaj floroj staras en malgrandaj tufoj kaj la inaj floroj staras en longaj grapoloj, kiuj fariĝas longaj fruktaroj. La fruktoj kreskas al longaj kaj pezaj faskoj. Dum la maturiĝo la frukto ŝanĝas la koloron de ruĝa al nigra.
La faksoj maturiĝas ne samtempe, tial la frukto en fasko havas diversajn kolorojn. La ŝelo de la frukto enhavas ruĝan sukon, sed la fruktkarno estas blanka kaj havas senkoloran sukon. La frukto havas hel-koloran semon. La frukto gustas acide, simile al grubero se ili estas nematuraj. Maturaj ili estas dolĉaj. La arbo estas kultivata trans siaj originaj regionoj. La frukto ofte estas uzata por fari marmeladon.
Ekzistas rilato inter ebleco gusti feniiltiokarbamidon kaj amareco en la frukto de A. bunius.[2]
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 USDA GRIN Taxonomy.
- ↑ (10 February 1977) “Divergent taste responsiveness to fruit of the tree Antidesma bunius”, Nature 265 (5594), p. 536–537. doi:10.1038/265536a0. Alirita 12 May 2012..