Balassagyarmat
Balassagyarmat [balaŝadjarmat] estas duobla urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád (iam centro de Nógrád (historia departemento), en Distrikto Balassagyarmat, kies centro estas. Balassa estas historia nomo (la plej fama estis poeto Bálint Balassa), gyarmat estas hungara gentonomo kaj samtempe kolonio.
Balassagyarmat | |||||
slovake: Balážske Ďarmoty, ĉeĥe: Balašské Ďarmoty, germane: Jahrmarkt | |||||
urbo | |||||
Historia urbocentro - la departementa domo kaj malliberejo en Balassagyarmat
| |||||
|
|||||
Hungaria urbo • limurbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Oficiala nomo: Balassagyarmat | |||||
Lando | Hungario | ||||
Regiono | Norda Hungario | ||||
Departemento | Nógrád | ||||
Historia regiono | Hungara reĝlando | ||||
Najbaras kun | Slovenské Ďarmoty Slovakio | ||||
Rivero | Ipeľ | ||||
Situo | Balassagyarmat | ||||
- koordinatoj | 48° 04′ 43″ N 19° 17′ 39″ O / 48.07861 °N, 19.29417 °O (mapo) | ||||
Areo | 609,85 km² (60 985 ha) | ||||
Loĝantaro | 16 520 (01.01.2010) | ||||
Denseco | 27,09 loĝ./km² | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 2660 | ||||
Telefona antaŭkodo | 35 | ||||
KSH | 13657 | ||||
Vikimedia Komunejo: Balassagyarmat | |||||
Retpaĝo: balassagyarmat | |||||
Situo
redaktiLa urbo situas en valo de Ipeľ, iam en ambaŭ flankoj de la rivero (nun en la maldekstra flanko, la dekstra flanko apartenas al Slovakio ekde 1919 laŭ nomo Slovenské Ďarmoty), laŭ la fervojoj Aszód-Balassagyarmat-Ipolytarnóc kaj Vác-Balassagyarmat-Ipolytarnóc, laŭ ĉefvojo Rétság-Salgótarján. Ambaŭ urbopartoj estis limpasejoj inter 1919-2008, poste ili estas interna parto de Eŭropa Unio.
Historio
redaktiPost invado de la tataroj fortikaĵo konstruiĝis. La komunumo ricevis rangon kampurbo en 1437. La turkoj okupas la urbeton en 1552. Inter 1790-1950 la komunumo estas departementejo de Nógrád. En la departementa domo laboris verkistoj Imre Madách kaj Kálmán Mikszáth. En 1845 malliberejo konstruiĝis. En 1919 la ĉeĥa armeo komencis okupi la urbon, sed la loĝantaro repuŝis ilin ĝis Ipeľ. Inter 1938-1944 la urbo reunuiĝis.
Vidindaĵoj
redakti- la plej granda Departementa domo (Balassagyarmat) de Hungara reĝlando el 1835
- romkatolika Kirko Sankta Triunuo (Balassagyarmat) de 1759 kun turo 35 m alta
- romkatolika moderna Preĝejo Maria, fianĉino de Sankta Spirito (Balassagyarmat)
- baroka Luterana preĝejo (Balassagyarmat) el 1785
- novgotika kalvinana preĝejo (Balassagyarmat)
- Urbodomo de Balassagyarmat
- plej granda juda tombejo de Hungario
- serba kirko
Famuloj
redakti- en Balassagyarmat naskiĝis kaj mortis: kemiisto Ferenc Baintner
- en Balassagyarmat naskiĝis:
- aktoroj Béla Heves, Tibor Patassy, Sári Megyery kaj Gizella Szerémy
- arkitekto Dezső Magos
- baletisto kaj koreografo Iván Markó
- bestokuracistoj Dezső Hámori, Vilmos Horváth kaj László Papócsi
- ekonomikisto Károly Balás
- farmaciisto László Gyarmati
- Iván Nagy (historiisto)
- kantisto Zsuzsa Kalocsai
- lingvisto Lajos Ligeti
- János Erdélyi (mineralogo)
- ministro Sándor Sztranyavszky
- muzikisto Márk Rózsavölgyi
- pastro József Trikál
- pentristoj Sándor Basilides kaj Vladimir Szabó
- poeto Károly Jobbágy
- sismologo Zsigmond Szirtes
- skulptisto Péter Párkányi Raab
- verkisto Gyula Vértesy
- en Balassagyarmat mortis:
- arkivisto Dezső Baloghy
- instruisto Antal Both
- luterana episkopo Frigyes Baltik
- Károly Balogh (oficisto)
- operetkantisto Gizella Ledofszky
Ĝemelurboj
redaktiKomunumoj pri gyarmat (=hungara gentonomo) en Hungara reĝlando
redaktiBalassagyarmat | Csigérgyarmat | Fehérgyarmat | Feketegyarmat | Füzesgyarmat |
Gyarmat | Gyarmat | Hontfüzesgyarmat | Jánosgyarmat | Kaposgyarmat |
Kisgyarmat | Kőhídgyarmat | Rábagyarmat | Temesgyarmat | Zsitvagyarmat |
Eksteraj ligiloj
redakti