Slovenio: Malsamoj inter versioj
Linio 21: | Linio 21: | ||
*[[Goriŝka]], |
*[[Goriŝka]], |
||
*[[Gorenjska]], Belajn historiajn urbojn, tradiciajn vilaĝojn, alpajn lagojn... troveblas ĉi tie. |
|||
*[[Gorenjska]], |
|||
*[[Koroŝka]], |
*[[Koroŝka]], |
||
*[[Podravska]], |
*[[Podravska]], |
Kiel registrite je 20:43, 30 mar. 2023
| |||
Ĉefurbo | Ljubljano | ||
Areo | 20 271 km² | ||
Loĝantaro | 2 109 000 (2021) | ||
Monunuo | eŭro | ||
Elektro | 250V/50Hz - Eŭropa kaj germana ingo | ||
Tel. antaŭkodo | +386 | ||
Horzono | UTC+1 |
Slovenio aŭ Slovenujo (slovene Slovenija) estas lando en Mezeŭropo.
Regionoj
Administre Slovenio dividiĝas en 12 regionoj:
- Goriŝka,
- Gorenjska, Belajn historiajn urbojn, tradiciajn vilaĝojn, alpajn lagojn... troveblas ĉi tie.
- Koroŝka,
- Podravska,
- Pomurska,
- Savinjska,
- Posavska,
- Zasavska,
- Osrednjeslovenska,
- Jugovzhodna Slovenija,
- Primorskonotranjska,
- Obalnokraŝka.
ili povas esti grupigitaj en ses turismaj areoj:
Turismaj areoj
Marbordo kaj Karsto La sudokcidenta angulo de Slovenio kun rondaj montetoj, timindaj kavernoj kaj la 47 km da marbordo de la lando. |
Juliaj Alpoj La monta nordokcidento, migrado, flosado, belaj lagoj kaj Monot Triglav, la simbola koro de Slovenio. |
Centra Slovenio La urba parto de la lando, kun ĉefurbo Ljubljano kaj la ĉirkaŭa regiono. |
Sudorienta Slovenio La regiono ĉirkaŭ riveroj Krka kaj malalta Sava. |
Pohorje-Savinjska Montoj en la nordo kaj la Savinja Rivervalo. |
Orienta Slovenio La regiono ĉirkaŭ la Drava kaj Mura Riveroj, kun amaso da vitejoj kaj hungara influo en la oriento. |
Urboj
- Ljubljano estas la ĉefurbo.
- Koper. Antikva komerca haveno.
- Celje. Ĝi estas regiona centro de sudokcidenta Malsupra Stirio (slovena parto de la antaŭa provinco Stirio, slovene Štajerska) kaj municipa administra sidejo. Celje situas sub la Alta Celje-a Kastelo (407 m), ĉe la kunfluo de la riveroj Savinja, Ložnica kaj Voglajna (kun ĝia alfluanto Hudinja) en la malsupra parto de la Savinja Valo.
- Kranj. Ĝi estas hejmo de multaj industrioj. Ĝi konservis malgrandan historian kernon mezepokan, kun kelkaj interesaj konstruaĵoj.
- Maribor. Dua plej loĝata urbo en la lando post la ĉefurbo Ljubljano, ĝi ankaŭ estas ĉefurbo kaj plej granda urbo de la regiono de slovena Stirio. Ĝi estas situanta ĉe la Drava Rivero, ĉe la punkto kie la Pohorje Montoj, la Drava Valo, la Drava Ebenaĵo kaj la Kozjansko kaj Slovenske gorice-montaroj kuniĝas. Ĝi estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo por 2012 kune kun Guimarães.
- Piran. Slovena marborda municipo kiu inkludas mezepokan vilaĝon kaj multajn historiajn konstruaĵojn en la renesanca stilo.
- Portorož. Marborda feri-urbo kaj kazin-areo en la municipo de Pirano.
- Ptuj. Unu el la plej malnovaj urboj en Slovenio, kiu inkluzivas mezepokan vilaĝon banitan de la Dravo.
- Novo Mesto. Ĝi estas la plej grava centro de sudorienta Slovenio ĉe la limo kun Kroatio.
Esperantaj urboj
Ljubljano estas la administra sidejo de la Slovenia Esperanto-Ligo.Slovenio]]
Inter la pluraj lokaj grupoj aparte elstaras tiu de Mariboro, la dua plej granda urbo de Slovenio.
Aliaj cellokoj
La urbeto Postojna (9600 loĝ.) estas tre grava turisma celo en Slovenio pro siaj longaj, kunligitaj kavernoj, kune celataj per la nomo de Kavo de Postojna.
Aliaj interesaj lokoj:
- Kobarid. Kun la muzeo pri la unua mondmilito.
- Cerkno. En la apuda arbaro kaŝiĝis Bolnica Franja unu el la malmultaj partizanaj malsanulejoj kiu konserviĝis post la dua mondmilito. (bedaŭrinde ĝi estis detruita de la malbona vetero kiu trafis Slovenio en septembro 2007).
- Idrija. Urbo konata pro la manfarado de puntoj.
- Lipica. Konata pro blankaj ĉevaloj (Lipizanoj), golfejo kaj kazino.
- Murska Sobota. Ĝi situas proksime de la rivero Mura (tial la nomo) en la regiono Prekmurje, kies ĉefurbo ĝi estas kaj estas unu el la dek unu urboj de Slovenio (en la slovena mestna občina). La urbo estas kelkaj kilometroj de la limoj kun Aŭstrio, Hungario kaj Kroatio. Ĝi havas bone konservita historia centro.
- Nova Gorica. Konata pro siaj kazinoj.
- Slovenj Gradec. Modesta urba centro kun la montaro Pohorje malantaŭ ĝi kie eblas fari belajn ekskursojn.
- Velenje. Centra slovena urbo kun modesta historia centro kie elstaras la konata kastelo.
Montoj kaj lagoj
- Bled. Urba centro situanta en la Supra Karniola regiono, kun la juliaj Alpoj malantaŭ ĝi. Ĝi estas konata pro la fama kastelo kaj la sub-estanta lago.
- Bohinj. Natura areo situanta en Supra Karniola, kie eblas fari naturalismajn ekskursojn ĉirkaŭ la samnoma lago.
- Cerknica. En Cerknica la samnoma lago (Cerkniško jezero) kiu malaperas kaj reaperas.
- Kranjska Gora. Skiejo en la Juliaj Alpoj, je kelkaj paŝoj de la itala landlimo.
- Trikorna Nacia Parko. La plej granda natura areo en Slovenio, situanta en la Supra Karniola regiono. En ĝia teritorio inkludas Bled, Bohinj, Kranjska Gora.
- Trikorna Nacia Parko. La plej granda natura areo en Slovenio, situanta en la Supra Karniola statistika regiono. En ĝia teritorio inkludas Bled, Bohinj, Kranjska Gora.
- Bovec. Modesta urba centro situanta en la areo de la Nacia Parko Triglav, kie eblas marŝi al altaj altitudoj.
Termofontaj urboj
- Čatež.
- Laško. Urbo konata pro la homonima biero.
- Radenci. Fonto de la Radenska minerala akvo.
- Strunjan.
Komprenu
Slovenio estas eta ŝtato, (20.273 km²), kun ĉirkaŭ 2 milionoj da loĝantoj.
Turistoj direktantaj al Slovenio precipe ŝatas ĝiajn naturajn pejzaĝojn, arbarojn, banurbojn kaj skiejojn, kaj hazardludon en ĝiaj sennombraj kazinoj.
Inter la plej allogaj turismaj lokoj estas la kavoj de Postojna, la lago de Bled kaj la ĉefurbo Ljubljano.
La ideala tempo por viziti urbojn aŭ ekskursi en la montoj estas de aprilo ĝis oktobro, dum por vintraj sportaj cellokoj de decembro ĝis marto. Por banurboj, aliflanke, ajna periodo estas bona.
Tereno
La 'Monto Triglav kun siaj 2.864 m estas la plej alta pinto. Ĉirkaŭ ĝi etendiĝas la Nacia Parko de Trikornoj, la sola en Slovenio.
La kvar ĉefaj riveroj kiuj transiras la slovenan teritorion estas: Soča, Drava, Mura kaj Sava. La du plej grandaj lagoj estas la Cerkniško kiu tamen ne ĉiam estas videbla kaj la Bohinjsko jezero.
La plej loĝata urbo estas Ljubljano sekvata de Maribor, Kranj, Celje kaj Koper.
Historio
Slovenio estis parto de Jugoslavio ĝis la 25-a de junio 1991, kiam ĝi proklamis sian sendependecon. La 1-an de majo 2004 ĝi iĝis membro de la Eŭropa Unio kaj en decembro 2007 ĝi subskribis la traktaton de Schengen.
Etnoj
La oficiala lingvo estas la slovena. En la landlimaj regionoj oni parolas ankaŭ la italan, la germanan, la kroatan aŭ la hungaran. La municipoj de Koper, Isola, Pirano estas dulingvaj itala/slovena. Plej multaj homoj (precipe junuloj) parolas la anglan.
Klimato
Eniri
Ekde la 21-a de decembro 2007 (en flughavenaj landlimaj trairejoj ekde la 30-a de marto 2008) en la ŝtato validas la Traktato de Schengen. Tiel forfalas la limkontroloj ene de la Eŭropa Unio kaj civitanoj de la unio por vojaĝo al Slovenio bezonas nur personan legitimilon, nek pasporton nek vizon.
> Tamen, por pli precizaj informoj pri la limkontroloj en Eŭropo alklaku ĉi tie.
Eniri aŭte
Slovenio estas malgranda lando kaj la plej bona maniero ekkoni ĝin estas aŭtomobile. Memoru, ke ekde la 1-a de julio 2008 validas la vinjeto por la uzo de la aŭtovojo kaj la rapidvojoj. En 2015 la prezo por la 7-taga vinjeto estas 15 €, dum por la monata la prezo estas 30 €.
Eniri avie
En Slovenio ekzistas nur unu internacia flughaveno kiu estas Brnik-Ljubljano.
De la flughaveno estas busoj ĉiuhore (en labortagoj) al Ljubljano, Kranj kaj Bled. La vojaĝo daŭras proksimume 45 minutojn. Por horaroj kaj prezoj, konsultu la retejon de la busstacidomo de Ljubljano aŭ la privata firmao Markun.
Aŭtoluado kaj taksioservoj ankaŭ estas haveblaj en la flughaveno. Proksimumaj kostoj estas: 40 € al Ljubljano, 50 € al Bled, 80 € al Kranjska Gora, 140 € al Koper, 170 € al Portoroz kaj 150 € al Maribor.
Eniri trajne
Eniri buse
Eniri piede
Transportiĝi
Transportiĝi perpiede
Publika transporto
Transportiĝi trajne
La trajno en Slovenio montriĝas bonega transportilo, pro la ofteco de kuroj, la ĉiea reto kaj la malalta kosto. La plej oftaj fundamentaj rilatoj estas:
- Ljubljano - Maribor (ĉirkaŭ 2 horoj);
- Ljubljano - Jesenice (1h 30min);
- Ljubljano - Novo Mesto Kandija (1h 30min);
- Nova Gorica - Bled (1h 40min);
- Maribor - Ptuj (40 min);
- Ljubljano - Postojna (45 min);
- Maribor - Ljubljano - Koper (ĉirkaŭ 4 horoj);
Transportiĝi buse
La kompanioj AVRIGO (Nova Gorica), IZLETNIK (Celje), ARRIVA (Maribor) havas multajn ligojn inter ĉefaj kaj negravaj centroj, kun bonaj frekvencoj.
Transportiĝi aŭte
Vidi
- Ljubljano — la ĉefurbo. Malgraŭ la ek-apero de grandaj konstruaĵoj, precipe ĉirkaŭ la urbo, Ljubljano konservas netuŝita sian historian centron, kie miksiĝas la arkitekturaj stiloj Baroka kaj Secesio. La stilo de la ĉefurbo estas peze influita per tiu de la aŭstraj urboj Graz kaj Salzburg.
- Postojna kavernoj kaj Predjama Kastelo — La 20 km longa Postojna kaverna sistemo (Postojnska jama) estas konata ekde antikvaj tempoj. La grandbieno de Predjama, konsiderata nepenetrebla ĉar ĝi situas en la ŝirmejo de karsta kaverno sur 123 metrojn alta rokmuro, estis la rifuĝejo de la Kavaliro Erasmo; interne (malfermita al publiko), oni povas vidi la loĝlokon, la kapelon, la malliberejojn, rekonstruojn de tiamaj gravuloj, meblojn kaj artaĵojn.
- La lago kaj la insulo Bled — Ĝi estas konata pro sia lago (ĉirkaŭ 2 km en diametro), kun insuleto en la centro sur kiu estis konstruita preĝejo dediĉita al Sankta Marteno, kaj pro ĝiaj termofontoj, kiuj komencis esti ekspluatataj en la dua duono de la 19-a jarcento.
- Logarska Dolina — Valo situanta norde de la Karavanke montarmasivo.
- La akvofaloj de la rivero Savica kaj la lago de Bohinj — La lago situas ene de la Trikorna Nacia Parko ( Triglav en la slovena). De la fino de la pavimita vojo komenciĝas kruta tervojo, kiu kondukas al la rifuĝejoj en alta altitudo. Tiuj estas unu el la deirpunktoj por migradoj en la valo de la sep lagoj ene de la nacia parko.
- La Triglav Nacia Parko kun la plej alta pinto en Slovenio.
- Skocjan Kavernoj (en la slovena Škocjanske jame) — Unesko heredaĵo ekde 1986.
- La puntoj kaj la minoj de hidrargo en Idrio.
- La Teknika Muzeo de Slovenio en Borovnica (Vrhnika).
- Laŝko — la ĉefurbo de biero.
- Lipizanoj — famaj blankaj ĉevaloj de Lipico.
Kasteloj de Slovenio
En Slovenio estas multnombraj kasteloj kaj fortikaĵoj, jen mallonga listo:
-
Ljubljanski grad la korto de la Kastelo de Ljubljano.
-
Kastelo de Bled super la samnoma lago.
-
Il Kastelo de Rakičan en la samnoma vilaĝo en la municipo de Murska Sobota.
-
Il Kastelo de Slovenska Bistrica en Slovenska Bistrica
-
Kastelo Brdo pri Kranju en provinco de Kranj.
-
Kastelo Vrbovec en Nazarje.
-
La Kastelo de Žužemberk troviĝas en la samnoma vilaĝo.
-
La kastelo de Radgona troviĝas en Gornja Radgona.
Fari
Slovenio ofertas diversajn eblecojn por amantoj de montaraj ekskursoj. Por malkovri la vojetojn kaj alpajn rifuĝojn, konsultu la retejon de la Slovena Alpa Asocio. Dum la vintra sezono kelkaj skicentroj estas malfermitaj kie, krom skiado kaj neĝtabulado, eblas ankaŭ praktiki neĝan flosadon kaj glacigrimpadon. La aliaj eblaj agadoj estas: paraglitado, kanuado, flosado, kanjonado, speleologio kaj libera grimpado.
Ankaŭ eblas ĝui kulturajn vizitojn en la historiaj centroj de Ljubljano, Bled, Maribor, Novo Mesto, Lasko, Slovenj Gradec, Celje, Velenje, Murska Sobota, Kamnik, Postumia.
Komuniki
Aĉeti
La karakterizaj produktoj de Slovenio estas vinoj, likvoroj kaj brandoj, mielo, pupoj kun folkloraj vestaĵoj kiuj varias laŭ la regiono, Idria punto, kristaloj el Rogaška Slatina.
Vendejaroj
Manĝi
Tradiciaj manĝaĵoj
Inter la tipaj slovenaj pladoj ni menciu la Žlikrofi, (plenigitaj pastaĵoj) kun terpomplenigaĵo. Ili estas akompanataj de Bakalca, ŝafa viando kaj legoma saŭco el Idrio.
Vegetarismo kaj veganismo
Trinki
Alkoholaĵoj
Multaj regionoj produktas bonegajn vinojn, grapojn kaj digestivojn. La tipaj vinoj (el diversaj regionoj) estas Teran, Cviček, Refosco kaj Malvazija, dum inter la spiritoj la plej konataj estas la medica surbaze de mielo kaj la pelinkotec digestivo bazita sur absinto. La du ĉefaj naciaj bieroj (en la slovena pivo) estas Laŝko kaj Union. Plurloke vi trovos ankaŭ hejmfaritajn bierojn, kiel en Domžale (10 km de Ljubljano).
Loĝi
En Slovenio estas ĉirkaŭ 200 hoteloj, el kiuj la plimulto estis renovigitaj en la lastaj jaroj, deko da gastejoj, pluraj familiaj pensioj/apartamentoj, kampadejoj kaj preskaŭ 300 agriturismoj, kie eblas malstreĉiĝi danke al proksima kontakto kun la naturo, bestoj kaj bonega memfarita manĝaĵo.
Esperanta loĝado
Kampadejoj
Hosteloj
Hoteloj
Sekureco
Sano
Respekto
Esperanto
Lokaj esperantistoj
Esperantaj renkontiĝoj
Konsulejoj
Viziti plu
Rimarkoj