[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Usona Kongreso

El Vikicitaro
(Alidirektita el Usona kongreso)
Usona Kongreso
Usona Kongreso
Usona Kongreso
Aliaj projektoj
Usona Kongreso en Vikipedio
Usona Kongreso en Komunejo
Usona Kongreso en Komuneja kategorio

La Usona Kongreso estas la federacia leĝdona povo de Usono, ĝia leĝodona instanco.

Citaĵoj

[redakti]

Zbigniew Brzeziński

[redakti]
Citaĵo
« Tendenco en la Usona Kongreso doni al la Ŝtata Departemento rajton taksi konduton de la aliaj ŝtatoj, estas tre simptoma por la nuna pozicio de Usono, kiu ĉiam pli neglekte traktas suverenecon de la aliaj, dum plu skrupule protektas la sian. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Etnaj frakcioj en la kongreso iĝis kutima afero. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« La kongreso ne nur leĝe fiksas la eksteran politikon, sed ankaŭ strebas trudi normojn de konduto al la aliaj landoj per starigo de multaj tipoj de sankcioj. Dekoj da landoj nun estas sub efiko de tiaj sankcioj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« En 1974 la kongreso unuafoje aplikis leĝajn sankciojn por promociado de la juda elmigrado el Sovetunio, farinte tion oficiala kaj malkaŝa parto de la usona ekstera politiko... Ekde tiam enmiksiĝo je tio, kio estis konsiderata interna politiko, iĝis ĉiam pli disvastiĝinta. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Iam niaj prezidantoj invitadis vespere gvidantojn de la kongreso simple drinki kaj babili. Reprezentantojn de opozicio ili invitadis al kabineto por diskuti. Tiaj aferoj estas kritike gravaj por kreado de kunlabora etoso. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ

[redakti]