« Do ni staras antaŭ la fenomeno, ke en la evoluo de la homaro sentemo laŭgrade estas superata de spiriteco kaj ke la homoj pro ĉiu tia paŝo antaŭen sentas fieron kaj leviĝon. Ni tamen ne povas diri kial devas esti tiel. Poste okazos ankaŭ ke la spiriteco mem estos superita de sufiĉe enigma emocia fenomeno de la kredo [...] Eble la homo simple deklaras pli alta tion, kio estas pli malfacila kaj lia fiero estas nenio alia ol narcisismo, akrigita pro konscio de superita malfacilaĵo. »
« Mi vetas, ke ĉiu homo devus, samkiel oni traspertas lernadon, trasperti dum iom da tempo la mizeron, kaj tion solece kaj meze de la indiferento de la mondo ĉirkaŭanta lin. »
« De tempo al tempo aperas sur la tero homoj de malofta kaj kompleta ekscelenco, kiuj briligas nin per sia virto, kaj kies elstaraj kvalitoj elverŝas mirindan lumon. Kiel tiuj eksterordinaraj steloj, pri kies originoj ni ne scias, kaj pri kies sorto, post kiam ili malaperis, ni scias eĉ malpli, tiaj homoj havas nek antaŭulojn nek posteulojn: ili estas la tuta raso. »
« La homo estas la sola besto, kiu ridas kaj ploras, ĉar li estas la sola besto, kiu havas la diferencon inter kiaj estas aferoj kaj kiaj ili povus esti. »
« (angle) Man is the only animal that laughs and weeps, for he is the only animal that is struck with the difference between what things are, and what they might have been. »
«Homoj, kiuj preskaŭ unike havas la kapablon lerni el la sperto de aliaj, estas ankaŭ rimarkindaj pro sia ŝajna malinklino al tio. »
« (angle) Human beings, who are almost unique in having the ability to learn from the experience of others, are also remarkable for their apparent disinclination to do so. »
« Iuj viroj rigardas konstituciojn kun sankta respekto… tro sankta por esti tuŝita. Ili atribuas al la viroj de la antaŭa epokosaĝon pli ol homa kaj supozas ke tio, kion ili faris, estis ekster emendo. »
« (angle) Some men look at constitutions with sanctimonious reverence... too sacred to be touched. They ascribe to the men of the preceding age a wisdom more than human and suppose what they did to be beyond amendment. »
«Homoj fariĝas vere sufiĉe rimarkindaj, kiam ili ekpensas, ke ili povas fari aferojn. Kiam ili kredas je si mem, ili havas la unuan sekreton de sukceso.»
« (angle) People become really quite remarkable when they start thinking that they can do things. When they believe in themselves they have the first secret of success. »
« La amo de sia patrujo estas grandioza afero. Sed kial amo devas halti ĉe la landlimo? Ekzistas frateco inter ĉiuj homoj. Ni devas rekoni tion por ke vivo ne ĉesu. Ni devas lerni ami homojn. »
« The love of one's country is a splendid thing. But why should love stop at the border? There is a brotherhood among all men. This must be recognized if life is to remain. We must learn the love of man. »
— Albert E. Kahn, As quoted in Joys and Sorrows: Reflections by Pablo Casals as told to Albert E. Kahn
«Mi havas revon, ke iun tagon ĉi tiu nacio leviĝos kaj vivos laŭ la vera signifo de sia kredo: "Ni taksas ĉi tiujn veraĵojn memevidentaj: ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj."»
« (angle) I have a dream that one day this nation will rise up and live out the true meaning of its creed: "We hold these truths to be self-evident: that all men are created equal. »
« [pri Usono] Homoj ne plu interesiĝas unu pri alia, sed por tio ekzistas diversaj kluboj kaj societoj. Ili ne plu tuŝas unu la alian, sed ekzistas kontaktoterapio. Ili ne plu piediras, sed okupiĝas pri saniga kurado ktp. Ĉie oni restarigas perditajn kapablojn aŭ degradiĝintajn korpojn, aŭ perditan komunikkapablon, aŭ perditan manĝoguston. »
« Nenio montros eĉ plej etan aprobon, eĉ plej etan estimon al la reala homo. Fideleco estas direktita al lia similulo, ĉar li mem dekomence jam estas morta. »
« Homoj plenas je deziro ĉion forpreni, ĉion malplenigi, ĉion konsumi, ĉion palpi permane. Observado, malĉifrado, ekkono — tio ne kontentigas ilin. La sola amasa pasio estas pasio palpi permane. »
« Tio aspektas strange, sed milito sen viktimoj ĉesas aspekti la vera milito, ĝi pli similas al prototipo de la eksperimenta elpurigita milito, eĉ pli kontraŭhoma, ĉar sen homaj perdoj. »
« La homa iĝas la sola deira punkto kaj la homaro, imanenta al si mem, okupas vakan lokon de la mortinta Dio — ekde nun la homa regas nedivideble, sed ĝi ne plu havas finan sencon. »
« Por fini disvastiĝon de tia nenormala besto kiel la homo taŭgas ĉiuj rimedoj kaj la homoj ĉiam pli eksentas neceson kaj bezonon anstataŭigi la naturajn katastrofojn per eĉ pli efikaj artefaritaj. La ideo de la Mondofino ŝvebas en aero. »
« Ĉia peno lacigas kaj ne eblas diri ke la homo povas longe elteni ĝin. Opinii ke li sukcesos ŝanĝi sian sorton je tiu de la superhomo signifas forgesi kiom malfacilas esti eĉ simple homo, forgesi ke tio sukcesas nur danke al maksimuma streĉiĝo de la volo kaj la fortoj. »
« Neniu antaŭ Freŭdo tiom atentis observadon kaj esploradon de senraciaj, subkonsciaj fortoj, grandparte difinantaj la homan konduton. Li kaj liaj sekvantoj en la moderna psikologio ne nur malkovris subkonscian tavolon en la homa psiko — kies ekzistado mem estis neata de raciistoj — sed ankaŭ montris, ke tiuj ĉi senraciaj fenomenoj subiĝas al certaj leĝoj kaj pro tio oni povas ilin sufiĉe racie klarigi. Li instruis al ni kompreni lingvon de la sonĝoj kaj somataj simptomoj, lingvon de malkongruaĵoj en la homa konduto. Li malkovris ke tiuj ĉi malkongruaĵoj — same kiel la tuta strukturo de la karaktero — reprezentas reagojn al influo de la ekstera mondo, speciale al tiuj, kiuj okazis en frua infanaĝo. »
« Alivorte la socio realigas ne nur funkcion de subpremado, kvankam ankaŭ ĝin, sed ankaŭ funkcion de kreado de la personeco. Homa naturo — pasioj de la homo kaj liaj anksioj — estas produkto de kulturo; fakte la homo mem estas la plej grava atingo de tiuj senĉesaj homaj klopodoj, kies registron ni nomas la historio. »
« …la homo superkreskas sian originan unuecon kun naturo kaj kun aliaj homoj, la homo iĝas “individuo” — kaj ju pli for iras tiu ĉi procezo, des pli kategoria estas alternativo, alfrontata de la homo. Li devas sukcesi reunuiĝi kun la mondo en spontaneeco de la amo kaj krea laboro aŭ trovi por si iun apogilon helpe de tiaj ligoj kun tiu ĉi mondo, kiuj detruas liajn liberecojn kaj individuecon. »
« Ĉe la bestoj haveblas seninterrompaj ĉenoj de refleksaj reagoj, kiuj komenciĝas de stimulo, ekzemple de malsato, kaj kaŭzas pli aŭ malpli strikte difinitan konduton, ebligantan seniĝi je tiu streĉiĝo, kaŭzita de la stimulo. Ĉe la homo tiuj ĉenoj estas rompitaj. Stimuloj ĉeestas, sed vojoj de ilia kontentigado estas “malfermaj”, do la homo devas elekti inter diversaj agoj; li komencas pensi. »
« Rompo de malpermeso, la origina peko, en pozitiva homa senco estas la unua ago de elekto, ago de libereco, do la unua homa ago ĝenerale. Laŭ mito formale la peko konsistis en tio, ke la homo enkmanĝis de la arbo de la sciado. Do la ago de malsubiĝo, ago de libereco estas rekte ligata al komenco de la homa pensado. »
« Por Kalvino ekzistis du kategorioj de homoj: tiuj kiuj estos savitaj kaj tiuj kiuj estos eterne damnitaj. Ĉar tiu ĉi sorto estas destinita jam antaŭ naskiĝo, neniu kapablas ĝin ŝanĝi eĉ ion ajn li faru dum sia vivo. Do la homa egaleco estas principe neata: la homoj estas kreitaj malegalaj. »
« [pri kalvinismo] Per neniuj penoj la homo povas ŝanĝi siansorton, sed la fakto mem de liaj penoj estas signo de lia aparteno al la savitaj. Virtoj, kiujn devas havi la homo, estas modesteco kaj modereco (sobrietas), justeco (iustitia) en tiu senco ke ĉiu devas ricevi destinitan por li parton, kaj pieco (pietas), kuniganta la homon kun dio. »
« Ĉe kapitalismoekonomia agado, sukceso kaj materiala profito iĝis celo en si mem. Sorto de la homo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi kapitalon — kaj ne por celoj de propra feliĉo, sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia maŝino. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian personecon al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la Reformacio. »
« “Persono”, kies interesojn celas nuntempa homo, estas socia “mio”; tiu ĉi “persono” konsistas ĉefe el rolo, prenita de individuo por si, kaj efektive estas nura subjektiva kamuflaĵo de lia objektiva socia funkcio. Nuntempa egoismo estas avideco, devenanta el frustriĝo de vera persono kaj direktita je fortiĝo de la persono socia. Por la nuntempa homo ŝajnas karaktera la plej alta grado de fortiĝo de la persono mem; efektive lia tuteca persono estas malfortiĝinta, reduktita al nur unu segmento de la tuto — al intelekto kaj voloforto dum ĉiuj aliaj komponantoj de lia persono estas tute fortranĉitaj. »
« Racieco de produktada sistemo en teknologia sfero apudas malraciecon de la sama sistemo en socia sfero. La homojn regas ekonomiaj krizoj, senlaboreco, militoj. La homo konstruis sian mondon; li konstruis domojn kaj fabrikojn, li produktas aŭtojn kaj vestojn, kultivas grenon kaj fruktojn. Sed li estas fremdiĝinta de produktoj de sia laboro, li ne plu estas mastro de la konstruita de li mondo, inverse, tiu ĉi mondo, kreita de la homo, transformiĝis je la mastro, antaŭ kiu la homo kliniĝas, provante ĝin iel favorigi aŭ laŭeble superruzi. Per siaj manoj la homo kreis por si dion. »
« [pri la nuntempa homo] Al li mankas iu ajn certeco pri propra valoro, sendependa de lia populareco kaj merkata sukceso. Se pri li haveblas postulo, do li konsideras sin “io”; se li ja estas nepopulara, do ankaŭ en siaj propraj okuloj li estas nenio. Tiu dependeco de memestimo de sukceso de proponata “persono” klarigas, kial por la nuntempa homo populareco iĝis tiom grava. De ĝi dependas ne nur sukceso en praktikaj aferoj, sed ankaŭ kapablo de la homo konservi memestimon; sen ĝi la homo falas je abismon de neplenvaloreco. »
« Granda nombro de problemoj, je la unua rigardo nesolveblaj, tuj malaperas post kiam ni kuraĝas rezigni je imago, ke la homoj ĉiam konscias motivojn de siaj agoj, pensoj kaj sentoj; efektive iliaj veraj motivoj ne nepre estas tiaj kiaj al ili ŝajnas. »
« La vivo havas propran dinamikon: homo devas kreski, li devas montri sin, devas travivi sian vivon. Evidente se tiu tendenco estas subpremata, energio, direktita al la vivo, disfalas kaj transformiĝas je energio, direktita al detruado. Alivorte la strebo al la vivo kaj la inklino al detruado estas ne reciproke sendependaj faktoroj, sed estas ligitaj je inversa dependeco. Ju pli manifestiĝas strebo al la vivo, ju pli plene la vivo realiĝas, des malpli fortaj estas detruaj tendencoj; ju pli strebo al la vivo estas subpremata, des pli forta estas inklino al detruado. Detruemo estas rezulto de netravivita vivo. »
« Plejparto de la homoj estas konvinkitaj, ke se ilin ne devigas malkaŝe iu ekstera forto, do iliaj decidoj estas iliaj propraj, kaj se ili ion deziras, tio estas iliaj propraj deziroj. Tia imago pri si mem estas unu el niaj plej grandaj iluzioj. »
« En multaj kazoj homoj, havantaj nenion komunan kun naziismo, defendas naziismon de kritiko de la eksterlandanoj, ĉar ili konsideras ĝin atakoj kontraŭ Germanio. »
« …psikiatrio, riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj psikiatroj, inkluzive psikanalizistojn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”. »
« Ekzistas aĉa superstiĉo, ke homo atingas konon de realo, lernante laŭeble pli da faktoj. En la kapojn de la lernantoj estas enigataj centoj da disaj, ne interligitaj faktoj; ilia tuta tempo kaj tuta energio estas malŝparataj por parkerado de tiu ĉi amaso da faktoj dum por pensado jam haveblas nek tempo, nek fortoj. »
« Nia tuta energio estas malŝparata por atingi tion, kion ni deziras, kaj plejparto de la homoj neniam ekpensis pri origino de tiu ĉi agado: ĉu ili scias kion ili efektive deziras, ĉu ili mem deziras atingi la celojn, al kiuj ili strebas. »
« La nuntempa homo ŝajnigas kontenton kaj optimismon, sed profunde de la animo li estas malfeliĉa, preskaŭ rande de despero. Li spasme kroĉiĝas al ĉio individua, li deziras esti “ne kiel ĉiuj”, ja mankas pli bona rekomendo por io ajn ol la vortoj “tio estas io specifa”. »
« La nuntempa homo soifas la vivon, sed ĉar li estas roboto, la vivo ne povas signifi por li spontanean agadon, do li kontentiĝas je iuj ajn surogatoj de ekscitiĝo: drinkado, sporto aŭ travivado de aliulaj kaj elpensitaj pasioj sur ekrano. »
« Malgraŭ ŝajno de optimismo kaj iniciatemo la nuntempa homo estas premita je profunda sento de senhelpeco, do li pasive kvazaŭ paralizita renkontas proksimiĝantajn katastrofojn. »
« Se rilate “normalan” homon nin interesos nur lia ekonomia bonfarto, se ni malatentos subkonsciansuferon de averaĝa aŭtomatizita homo, ni ne povos kompreni tiun danĝeron, devenantan el la homa karaktero, kiu minacas nian kulturon: pretecon akcepti iun ajn ideologion kaj iun ajn gvidanton kontraŭ promeso de ekscita vivo, kontraŭ propono de politika strukturo kaj simboloj, donantaj al la vivo de la individuo iun ŝajnon de la senco kaj ordo. Despero de la homoj-robotoj estas nutra medio por la politikaj celoj de faŝismo. »
« Homo ĉasas fantomon, iluzianfeliĉon nomatan Sukceso, kiu ĉiufoje lasas lin elreviĝinta, tuj post kiam ŝajnis al li ke li atingis finfine kion li deziris. »
« Ja pro tio ke milionoj da homoj subiĝas al la samaj malvirtoj, tiuj malvirtoj ne transformiĝas je la virtoj; pro tio ke multe da homoj kundividas la samajn erarojn tiuj eraroj ne transformiĝas je la veroj, kaj pro tio ke milionoj da homoj suferas pro la samaj formoj de psika patologio tiuj homoj ne resaniĝas. »
« En niaj tagoj ni alfrontas la homon, kiu agas kaj sentas kiel aŭtomato, li neniam sentas travivaĵojn kiuj efektive estus liaj propraj; li sentas sin ĝuste tia kie, laŭ lia opinio, lin konsideras la aliaj; lia artefarita rideto anstataŭis sinceran ridon kaj sensignifa babilado anstataŭis konversacion; li havas mornan senton de senespero anstataŭ vera doloro. »
« Efektive malsame ol la bestoj, la homo montras preskaŭ senfinan adaptiĝon; li povas manĝi preskaŭ ĉion, li povas vivi en preskaŭ ĉiuj klimataj kondiĉoj kaj adaptiĝi al ili, kaj apenaŭ troveblus tia psika stato, kiun li ne povus elteni kaj en kiu li ne povus vivi. »
« Sed kiu ajn estus responda reago, aserto ke la homo povas vivi en preskaŭ ĉiuj kondiĉoj veras nur parte; al ĝi necesas aldono: se la homo vivas en kondiĉoj, kontraŭaj al lia naturo, al ĉefaj postuloj de lia evoluo kaj psikasano, li ne povas ne reagi al ili; li devas aŭ degradi kaj perei, aŭ krei kondiĉojn pli konvenajn al lia bezonoj. »
« Ĉe naskiĝo, la homo (ĉu aparta individuo aŭ la tuta homa gento) eliĝas el la stato de difiniteco, kie ĉio estis tia anticipe difinita kiel instinktoj, kaj eniĝas je la stato de nedifiniteco, nescio kaj sendefendeco. Estas konata nur pasinteco, en estonteco senduba estas nur unu — morto, kiu efektive prezentas en si revenon al pasinteco — al neorganika stato de la materio. »
« Do naskiĝo — en ĝenerale akceptita senco de tiu ĉi vorto — estas nura komenco de la naskiĝo en pli vasta senco. La tuta vivo de individuo estas nenio alia kiel procezo de naskado de sin mem. Fakte ni devus komplete naskiĝi ĝis momento de la morto, sed la sorto de plejparto de la homoj estas tragika: ili mortas sen sukcesi naskiĝi. »
«Naskiĝo de la homo komenciĝis ekde de apero de la unuaj reprezentantoj de la speco homo sapiens, kaj la historio de la homaro estas nenio alia kiel la tuta procezo de tiu ĉi naskiĝo. »
« La homo povas provi akiri unuecon kun la mondo, subiĝante al aparta persono, grupo, organizaĵo. Tiel li superas izolitecon de sia individua ekzistado, iĝante parto de iu aŭ io pli granda ol li mem, kaj ricevas senton de identeco danke al unuiĝo kun la forto, al kiu li subigis sin. »
« …homo povas provi atingi unuecon kun la mondo helpe de regado super ĝi, transformante la aliajn je parto de si, elirante ekster la limojn de sia individuaekzistado pere de dominado. Komuna por subiĝo kaj dominado estas tio, ke kunaparteno en ambaŭ kazoj montriĝas kiel simbiozo. Ambaŭ partoprenantoj de tiaj rilatoj perdas siajn tutecon kaj liberecon: ili dependas unu de la alia kaj vivas unu danke al alia, kontentigante sian strebon al proksimaj rilatoj, sed suferante pro malsufiĉo de interna forto kaj certeco en si, por akirado de kiuj necesas libereco kaj sendependeco; krome al ili ĉiam minacas konsciata aŭ nekonsciatamalamikeco, kiu nepre estiĝas ĉe rilatoj de simbiozo. Realigo de la strebo al subiĝado (masoĥisma tendenco) aŭ de strebo al dominado (sadisma tendenco) neniam alportas kontentiĝon… Finfine tiaj streboj kondukas al fiasko. »
« En la krea ago la homo eliras la limojn, destinitajn por li kiel estaĵo, leviĝas super la pasiveco kaj hazardeco de sia ekzistado, eniras reĝlandon de celkonscio kaj libereco. »
« …la vivo estas unika siaspece neklarigebla miraklo. En la ago de detruado la homo starigas sin super la vivo, li superas limigitecon, propran al li kiel estaĵo. »
« Soifo de detruado… radikas en la naturo de la homo same kiel strebo al kreado. Aserto, ke la homo kabaplas evoluigi origine ekzistantan en ĝi kapablon de la amo kaj saĝo, ne signifas naivankredon je lia bonkoreco. »
« En niaj tagoj ordinara homo akiras senton de identeco pli danke al aparteno al nacio ol sekve de konsciado de si la “homa filo”. Tia fiksiĝo distordas etoson de la objektiveco, do ankaŭ la racion. »
« En niaj tagoj en la homaj rilatoj ne videblas specialaj amo aŭ malamo. En ili precipe ĉeestas ekstera amikeco kaj pli ol ŝajniga afableco, tamen malantaŭ tiu eksteraĵo kaŝiĝas malvarmeco kaj indiferenteco. Haveblas ankaŭ granda parto de apenaŭ sentebla malkonfido. »
« Se homo ne sukcesis profite “investi” sin, li havas tian senton, kvazaŭ li mem estas kompleta malsukceso, se li sukcesis tion fari, do li mem estas la sukceso. »
« Anstataŭ ke maŝino anstataŭu la homan energion, la homo iĝis anstataŭo de la maŝino. Lian laboron oni povas difini kiel plenumon de la agoj, kiujn maŝinoj ankoraŭ ne povas plenumi. »
« Kiel povas la homoj esprimi “sian” volon, se ili havas nek propran volon, nek opiniojn, se ili estas fremdiĝintajaŭtomatoj, kies gustojn, opiniojn, elektojn manipulas povaj “mekanismoj”, alĝustigantaj ĉion ĉi al certa normo? »
« Decida momento en la vidpunktoj de Lenin estis lia malkredo je spontaneaj agoj de laboristoj kaj kamparanoj, kaj ne kredis li je ili ĉar li ne kredis je la homo. »
«Markso pretervidis malraciajn fortojn en la homo, kiuj igas lin timi la liberecon kaj estigas en li soifon de la potenco kaj strebon al la detruado. Kontraŭe en la fundamento de la Marksa kompreno de la homo kuŝas supozo, ke laŭ sia naturo la homo estas bona kaj ke tiu boneco ekregos tuj post kiam falos kripligantaj lin ekonomiaj katenoj. La fama frazo fine de la Manifesto de la Komunista Partio pri tio, ke laboristoj povas “perdi nenion, krom siaj katenoj” enhavas profundan psikologianeraron. Kune kun la katenoj laborista klaso perdas ankaŭ ĉiujn malraciajn bezonojn kaj ilian kontentiĝon, aperintajn en tiu periodo dum ĝi portis sur si la katenojn. Tiurilate Markso kaj Engelso ne sukcesis super naivanoptimismon de la 18-a jarcento. »
« Ne dubeblas ankaŭ ke ni pli bezonas renaskiĝon de la homo ol aviadilojn kaj televidon. Se almenaŭ eron da racio kaj praktika senco, uzatajn en naturajsciencoj, oni aplikos por solvado de la homaj problemoj, tio ebligos daŭrigi plenumadon de la tasko, kiu konsistigis fieraĵon de niaj antaŭuloj en la 18-a jarcento [do demokratio]. »
« En la 19-a jarcento la problemo konsistis en tio, ke dio estas morta; en la 20-a jarcento problemo estas en tio ke la homo estas morta. En la 19-a jarcento senhomeco signifis kruelecon, en la 20-a jarcento ĝi signifas skizofrenianfremdiĝon. En pasintecodanĝero konsistis en tio, ke la homoj iĝis sklavoj. Danĝero de estonteco estas en tio, ke la homoj povos iĝi robotoj. Cetere la robotoj ne ribelas. Tamen se doni al ili la homan karakteron, do ili ne povos vivi kaj resti sanaj, ili iĝas “Golemoj”, ili detruas sian mondon kaj sin mem, ĉar ili ne plu povas elteni sensencan enuon. Nia danĝero estas milito kaj robotismo. »
« Hodiaŭ la homo staras antaŭ sia plej grava elekto: tio estas elekto ne inter kapitalismo kaj komunismo, sed inter robotismo (same en ĝia kapitalisma kaj komunisma formoj) kaj humanismasocialismo. »
« Kiel eblas al la homo ekkoni sin mem? En kontemplado — neniam, nur en la agado. Klopodu plenumi sian devon kaj vi ekscios kio ĝi estas. Kaj kio estas via devo? Postulo de la nuna horo. »
« La homo konas sin mem nur je tiu grado je kiu li konas la mondon; li konas la mondon nur per si mem kaj konscias sin mem nur estante profundiĝinta je la mondo. Ĉiu nova objekto, efektive konsciita de ni, malkovras ekzistadon de nova organo en ni mem. »
« …ne eblas inventi tian komunan eksteran formon de la vivo, kiu malgraŭ ŝajna justeco kaj ĝusteco, ne estus maljusteco por tiu aŭ alia tipo de la homoj. »
« …ĝis ekstremo miopiaj estas tiuj, kiuj kun maldigno traktas la fantaziojn pro ilia stranga kaj neakceptebla karaktero. Ne decas forgesi, ke nome en la imago de la homo povas troviĝi la plej valora parto de li. »
« …nur fantazio de nekorektebla idealisto kaj optimisto kapablas bildigi la homan naturon sufiĉe “bela” en ĝia tuto. Kontraŭe, tuto de la homa naturo, se diri juste, estas ne nur fakta esto, havanta same helajn kaj malhelajn flankojn. Sed sumo de ĉiuj koloroj aspektas griza — hela sur la fono malhela kaj malhela sur la hela fono. »
« Provu liberigi pasiojn de la civilizita homo!... Forto de la pasioj, amasiĝintaj en la civilizita homo, estas terure detrua kaj oble pli danĝera ol la pasioj de la prahistoria homo, kiu konstante poiomete elvivas siajn negativajn pasiojn. Do neniu milito de la historia pasinteco povas kompariĝi laŭ kolosa malnobleco kun la militoj de la civilizitaj nacioj. »
« La homo ne traktas sin kiel sendependan, se li ne estas mastro de si mem, kaj la mastro de si mem li estas kiam lia ekzistado apartenas al li. La homo kiu vivas laŭ favoro de alia, traktas sin kiel dependulon. »
« [...] la tuta tiel nomata tutmonda historio estas nenio alia ol kreado de la homo per la homa laboro, estiĝado de naturo por la homo, do li havas klaran, nerefuteblan pruvon de sia kreado fare de si mem, de procezo de sia estiĝo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« …en la skriba kaj homogenigita socio homo ĉesas esti sentema rilate diversan kaj interrompan vivon de la formoj. Kiel parton de sia narcisisma fiksiĝo li akiras iluzion de tria dimensio kaj “privatan vidpunkton”, kaj tiel komplete fortranĉiĝas de la propra al [William] Blake kaj la Psalmisto [reĝo Davido] konsciiĝo: ni estas tio, al kio alkroĉiĝis nia rigardo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Skribo kreas oble pli simplajn tipojn de homoj kompare al tiuj, kiuj evoluas en komplika araneaĵo de kutimaj tribaj kaj parolajsocioj. Ĉar fragmentita homo kreas homogenan okcidentan mondon, dum parolaj socioj konsistas el homoj diferenciĝintaj, sed diferenciĝintaj ne danke al specialistaj scipovoj aŭ videblaj signoj, sed danke al unikaj emociaj miksiĝoj. Interna mondo de parola homo estas interplektiĝo de komplikaj emocioj kaj sentoj, kiujn praktikema homo de la Okcidento delonge ene de si detruis aŭ subpremis por pliaj efikeco kaj praktikeco. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Parolavorto drame kaptas ĉiujn homajn sensojn dum alte edukitaj skribaj homoj emas paroli laŭeble plej laŭorde kaj ordinare. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Legopova homo kaj skribasocio evoluigas en si teruran kapablon konduti en ĉiuj aferoj mirinde distanciĝante de tiuj sentoj kaj de tiu emocia engaĝiĝo, kiujn nepre sentus nelegopova homo kaj neskriba socio. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Nome larĝigo de homo al parolo ebligas al intelekto distanciĝi de nekompareble pli granda realo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Lingvo larĝigas kaj komplikigas homon, sed samtempe ĝi apartigas liajn kapablojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Ĉiam pli gravan konfuzon elvokas transformado de la aŭtoj en vera loĝantaro de niaj urboj, sekve de kio okazis perdo de la homa skalo en la energioj kaj distancoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« La aŭto iĝis kiraso, protekta kaj agresema konko de la urba kaj apudurba homo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« …hodiaŭ en la elektraepoko homoj kaj psike kaj socie revenis al la nomada stato. Nun tamen tio nomiĝas kolektado kaj pritraktado de la informoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Dum io iĝas pli komplika, ĝi iĝas ankaŭ malpli specialiĝinta. La homo estas pli komplika kaj malpli specialiĝinta ol la dinosaŭro. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« La elektraepoko de servomekanismoj subite liberigas la homojn de la mekanika kaj specialistasklaveco de la antaŭa maŝina epoko. Kiel la maŝino kaj aŭto liberigis la ĉevalon kaj transigis ĝin al la sfero de amuzado, tiel la aŭtomatigo faros la samon al la homoj. Super ni subite ekpendis minaco de liberiĝo, ekzamenanta niajn internajn kapablojn pri memstara eltrovado de okupo por si kaj de krea partopreno en la socio. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« La homoj subite transformiĝis je nomadaj kolektantoj de scioj, nomadaj kiel neniam antaŭe, liberaj de fragmenta specialismo kiel neniam antaŭe — kaj samtempe kiel neniam antaŭe engaĝitaj je la totala socia procezo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« …la mondo subite kreskis kaj kun ĝi kreskis la vivo. Unuavice ĝi iĝis planeda; mi volas diri, ke vivo de ordinara homo enspacigas hodiaŭ la tutan planedon… »
« Nome pro tio, ke vivotempo estas limigita, nome pro tio ke la homoj estas mortontaj, ili hastas superi, akiri ĉion, kio riceveblas tro longe kaj tro malfrue. La Sinjoro, eterne vivanta, ne bezonas aŭton. »
« …antaŭe ordinara homo eĉ ne supozis pri tia vivosenlimeco. Inverse, la vivo estis por li peza sorto. Li ekde naskiĝo perceptis ĝin kvazaŭ amason da obstakloj, al kiuj li devas obei kaj enpremiĝi je destinitan por li fendon. »
«Antaŭe la homoj simple dividiĝis je sciuloj kaj nesciuloj… Sed fakulo apartenas nek al tiuj, nek al la aliaj… Oni devas agnoski lin scianta nesciulo kaj tio estas plorinda afero kaj signifas ĝi ke tiu sinjoro ĉiun aferon, kiun li ne komprenas, traktos ne kiel nesciulo, sed kun aroga memfido de la homo, kiu konas sian prezon. »
« La homo bone spegulas sian internan biologian kontraŭdiron: 1. En ideologio: peka animalo — majesta homo. 2. En realo: bonkora, libera animalo — brutsimila roboto. »
« Ambiciaj politikistaĉoj konstante gurdas ke la homo ne estas besto, sed “zoon politikon”, tio estas gardanto de valoroj, “morala estaĵo”. Kiom da damaĝo kaŭzis Platonafilozofio de la ŝtato! Estas klare kial la homo scias pli bone ol la politikistaĉoj, ol sciencistoj. Li ne deziras ke oni memorigu al li ke en sia bazo li estas seksa besto. Li ne deziras esti besto. »