William P. Gottlieb
William P. Gottlieb | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | William Paul Gottlieb |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1917 en Canarsie |
Morto | 23-an de aprilo 2006 (89-jaraĝa) en Great Neck |
Mortokialo | Apopleksio |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Lehigh Universitato de Marilando |
Familio | |
Edz(in)o | Delia Potofsky Gottlieb (en) |
Okupo | |
Okupo | fotisto ĵurnalisto instruisto |
William Paul GOTTLIEB (28-an de januaro 1917 en Brooklyn, Novjorko, Novjorkio; 23-an de aprilo 2006 samloke) estis usona fotisto. Li famiĝis pro siaj fotoj pri ĵazmuzikistoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Gottlieb stampis en sia nur mallonga kreoperiodo ekde 1939 ĝis 1948, en la florepoko de svingo kaj la ekesto de bibopo, per siaj fotoj la vidan estetikon de la ĵazo. Li laboris komence ekde 1938 por gazeto Washington Post (en kiu li tenis ĉiusemajnan ĵazkolonon), kaj en la 1940-aj jaroj por la revuo Down Beat, por kiu li ne nur kontribuis fotojn, sed ankaŭ verkis. Krom por Down Beat li verkis por Record Changer, Saturday Review kaj Collier´s Magazine. Al liaj plej famaj fotoj apartenas interalie portretoj de Ella Fitzgerald, Billie Holiday kaj Charlie Parker. Post 1948 Gottlieb laboris kiel filmverkistoj kaj produktoro por lernejaj filmoj. Krome li publikigis multajn librojn, interalie infanlibroj.
La 16-an de februaro 2010 la Biblioteko de Kongreso faris publike alireblaj centon de liaj fotoj pri ĵazmuzikistoj.
Fotaro
[redakti | redakti fonton]-
Django Reinhardt dum prezentado en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. novembron de 1946.
-
Count Basie dum prezentado en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. 1947.
-
Nat King Cole, 1947.
-
Fats Navarro, proks. 1947.
-
Billie Holiday, 1947.
-
Sarah Vaughan, 1946.
-
Mary Lou Williams, 1946.
-
Ella Fitzgerald, 1946.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- William Gottlieb: The golden age of Jazz. Texts and photographs. New York, Simon and Schuster 1979; San Francisco, Pomegranate Artbooks 1995, ISBN 978-0-87654-355-9.
- William P. Gottlieb & Jean-Pierre Leloir: Jazz: Dedicated to Cool Cats. Tokyo, G. I. P., 1991
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- William Gottlieb en la Biblioteko de Kongreso
- 'Golden Age of Jazz' Photographer Bill Gottlieb, Washington Post, 25-an de aprilo 2006
- William Gottlieb, 89, Jazz Photographer, New York Times, 25-an de aprilo
- Fotisto Gottlieb, retgazeto einestages, 5-an de novembro 2010