[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Wilhelm Wien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Wien
Nobel-premiito
Persona informo
Wilhelm Wien
Naskonomo Wilhelm Carl Werner Otto Fritz Franz Wien
Naskiĝo 13-an de januaro 1864 (1864-01-13)
en Parusnoje, Reĝlando Prusio,  Germana Federacio
Morto 30-an de aŭgusto 1928 (1928-08-30) (64-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno, 178-W-13 48° 06′ 18″ Nordo 11° 29′ 33″ Oriento / 48.104986 °N, 11.492588 °O / 48.104986; 11.492588 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Göttingen
Munkena universitato
Humboldt-Universitato en Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Luise Mehler (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Karl Wien (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Max Wien (mul) Traduki (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
universitata instruisto
teoria fizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Fiziko, radiado kaj varmo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en AachenMunkenoPrusio vd
Doktoreca konsilisto Hermann von Helmholtz vd
Verkado
Verkoj nigra korpo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

(Karl Werner Otto Fritz Franz) Wilhelm WIEN (13-an de januaro 1864, Gaffken, Orienta Prusio, hodiaŭ Ruslando30-an de aŭgusto de 1928, Munkeno) estis germana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1911 pro la forŝova leĝo priskribante la ellasitan termoradiadon de la perfekta nigra korpo. Ĉar la Wien-leĝo ne estas preciza je pli grandaj ondolongoj, la diferenco instigis lin je pluaj ekzamenoj, tiel li alvenis al la kvantuma teorio de la radiado.

La memortabuloj de du famaj filoj de Kętrzyn: Wojciech Kętrzyński kaj de la Nobelpremiito pri fiziko Wilhelm Wien

La radiado de la nigra korpo okazas en larĝa ondolonga spektro, sed ekzistas interna ondolongo, ĉe kiu la intenseco de la radiado atingas maksimumon. Wien en 1893 difinis teorion, laŭ kiu la ondolongo apartenanta al la maksimumo, estas reciproke proporcia al la absoluta temperaturo de la korpo. Oni nomumis Wien en 1899 al fizika profesoro de Giessen-a Universitato, en 1920 al tiu de la Munkena Universitato. Li sukcese analizis la katodradiojn (elektronfaskojn), rentgenradiojn, kanalradiojn (pozitive ŝargitaj atomfaskoj).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Dum la jaroj 1875-79 li estis lernanto de la Gimnazio de Princo Albreĥto (Prusio) en Rastenburg nun: Kętrzyn kaj ĉe la muro de tiu lernejo estas la memortabuloj de famuloj kiuj iam estis abiturientoj en tiu lernejo, i.a. lia (vidu la apudan foton).

En la jaro 1879 li finis la Malnovurban Liceon en Kenigsbergo. En la jaro 1890 lia patro vendis la bienon en la apuda de Kętrzyn vilaĝo Smokowo kaj translokiĝis kun la familio al Berlino. Tio ebligis al Wilhelm Wien la studadon pri fiziko.

Wilhelm Wien mortis en Munkeno en la jaro 1928 estinte la rektoro Munkena Universitato. Entombigita en la Arbara Tombejo en Munkeno.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Membiografio

[redakti | redakti fonton]
  • Aus dem Leben und Wirken eines Physikers (1930)