Uragano Dolores (1974)
Aspekto
Uragano Dolores | |
---|---|
Dolores la 15-an de junio 1974 | |
Aperis | la 14-an de junio 1974 |
Malaperis | la 17-an de junio 1974 |
Plej rapidaj ventoj | 130 km/h (80 mejloj/h) |
Homaj mortoj | 18 – 28 |
Damaĝoj | ekvivalento de 4 milionoj da usonaj dolaroj |
Trafitaj landoj | Meksiko |
Uragano Dolores estis la kvara nomita ŝtormo kaj dua uragano de la uragana sezono en 1974. Kun pintaj ventoj de 130 km/h, la ŝtormo venis al tero ĉe Acapulco. Surtere, Dolores rapide disiĝis kaj estis lastfoje notita la 17an de junio.