To Catch a Thief
Kaptu ŝteliston | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | To Catch a Thief |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 23 dec. 1955, 1955, 5 aŭg. 1955, 3 sep. 1955 |
Ĝenro | krimfilmo, mistera filmo, romantika komedio |
Kameraado | Robert Burks |
Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
Produktisto(j) | Alfred Hitchcock |
Scenaro | John Michael Hayes |
Loko de rakonto | Francio |
Muziko de | Lyn Murray |
Rolantoj | Cary Grant • Grace Kelly • Jessie Royce Landis • John Williams • Charles Vanel • Brigitte Auber • Alberto Morin • Barry Norton • Dominique Davray • Eugene Borden • Georgette Anys • Gérard Buhr • Jean Martinelli • René Blancard • Alfred Hitchcock • Jean Hébey • Bess Flowers • István Gyergyai • Philip Van Zandt • Fred Kelsey • John Alderson • Louis Mercier • Roland Lesaffre |
Produktinta firmao | Paramount Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Kolora |
IMDb | |
To Catch a Thief (Kaptu ŝteliston) estas usona krima mistera filmo de 1955 reĝisorita de Alfred Hitchcock, laŭ scenaro de John Michael Hayes bazita sur la samtitola romano de 1952 "To Catch a Thief" de David Dodge.[1] En la filmo stelulas Cary Grant[1] kiel retiriĝinta domŝtelisto[1] kiu devas savi sian reformitan reputacion kaptante trompiston kiu predas al riĉaj turistoj de la Lazura Marbordo. Grace Kelly[1] stelulas kontraŭ li en amafero en sia fina filmo kun Hitchcock.
En majo 2018, estis anoncita ke Viacom estis adaptanta la filmon forme de hispanlingva televidserio.[2] Ĝi estis lanĉita en oktobro 2019 kiel Atrapa a un ladrón (es).
La agado okazas en la Franca Riviera, kaj en la filmo Grant ludas la rolon de retiriĝinta ŝtelisto John Robie, kiu iĝas la ĉefa suspektito pro lavango de ŝtelado en Riviera. Intrigema usona heredantino ludita de Kelly supozas lian veran identecon kaj klopodas allogi lin. "Spite la evidentan aĝ-diferencon inter Grant kaj Kelly kaj malpezan intrigon, la ingenia scenaro (kun duobla kompreno) kaj la bon-natura aktorado atingis ekonomian sukceson."[3] Ĝi estis la lasta filmo de Hitchcock kun Kelly. Ŝi poste edziniĝis al la Princo Rainiero de Monako en 1956, kaj tiel finis sian kinokarieron.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Cary Grant kiel John Robie ("The Cat", la kato)
- Grace Kelly kiel Frances Stevens
- Jessie Royce Landis kiel Jessie Stevens
- John Williams kiel H. H. Hughson
- Charles Vanel kiel Monsieur Bertani
- Brigitte Auber kiel Danielle Foussard
- Jean Martinelli kiel Foussard, patro de Danielle
- Georgette Anys kiel Germaine, dommastrino
- René Blancard kiel Komisaro Lepic (eksterliste)
- Paul Newlan kiel Vegetalulo en kuirejo (eksterliste)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Crowther, Bosley. To Catch a Thief (1955) Screen: Cat Man Out 'To Catch a Thief'; Grant is Ex-Burglar in Hitchcock Thriller. The New York Times (5a de aŭgusto 1955).
- ↑ Hitchcock’s ‘To Catch a Thief’ Set for Spanish-Language TV Series Remake (23a de majo, 2018). Alirita 27a de majo, 2018 .
- ↑ Leitch 2002, p. 366
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Leitch, Thomas: The Encyclopedia of Alfred Hitchcock (ISBN 978-0-8160-4387-3). Checkmark Books, 2002.