[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Retiendas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Retiendas
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19225
Demografio
Loĝantaro 54  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 3° 17′ U (mapo)40.970555555556-3.2752777777778Koordinatoj: 40° 58′ N, 3° 17′ U (mapo) [+]
Alto 896 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Retiendas (Kastilio-Manĉo)
Retiendas (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Retiendas
Retiendas (Hispanio)
Retiendas (Hispanio)
DEC
Situo de Retiendas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Retiendas [+]
vdr

Retiendas estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 54 loĝantoj sur areo de 21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,6 loĝantoj/km². Ĝi estis unu el la vilaĝoj apartenantaj al la nigra arkitekturo, nome uzado de malhela ardezo por muroj kaj tegmentoj, sed aktuale apenaŭ uzata.

Ĝi troviĝas ene de la Natura Parko de la Norda Montaro de Gvadalaĥaro, same kiel en la komarko de la Sierra de Ayllón.

Retiendas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 898 m super marnivelo; je 49 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°58′14″N 3°16′31″Ok. Najbaras la municipoj Valdesotos, Tamajón, La Mierla kaj Puebla de Valles. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:

Nordokcidente: Valdesotos Norde: Tamajón Nordoriente: Tamajón
Okcidente: Valdesotos Oriente: Tamajón
Sudokcidente: Valdesotos Sude: Puebla de Valles Sudoriente: La Mierla
Vido de la ruinoj de la Monaĥejo de Bonaval.

La vilaĝo de mezepoka origino akiris sendependecon el la vilaĝo Tamajón en 1818. Ĝia historio estis ligita al la Monaĥejo de Bonaval, fondita en la 12-a jarcento ĉe la valo de la Rivero Jarama, ĉe la eksteraĵoj de la vilaĝo, kaj funkcianta ĝis la monaĥoj translokiĝis al Toledo. Poste ĝi privatiĝis kaj ruiniĝis.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ĉirkaŭ ĉe 400 loĝantoj, kaj poste ankoraŭ plialtiĝis sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 483 loĝantoj en 1950 al 42 en 1981, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Retiendas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Retiendas kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 54 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]