Mota del Cuervo
Mota del Cuervo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16630 | ||
Retpaĝaro | oficiala retejo de la municipo | ||
Politiko | |||
Urbestro | Miguel Antonio Olivares Cobo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 315 (2013) | ||
Loĝdenso | 35,84 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 30′ N, 2° 52′ U (mapo)39.5002943-2.8681772Koordinatoj: 39° 30′ N, 2° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 772,5 m [+] | ||
Areo | 176,18 km² (17 618 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mota del Cuervo [+] | |||
Mota del Cuervo [mOta del kŭErbo] (M. de la Korvo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas Moteño. La censita populacio en 2013 estis de 6315 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Mota del Cuervo estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 714 m; je 116 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 176.18 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°30′1″N 2°52′5″Ok.
Distanco al provincaj ĉefurboj
[redakti | redakti fonton]- Cuenca : 113 km
- Albacete: 112 km
- Ciudad Real: 137 km
- Toledo: 125 km
- Madrid: 148 km
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo estis en la Mezepoko loĝata de la Ordeno de Santiago; la komenca nomo de la loko estis El Cuervo, tio estas, La Korvo, kio aperas en la blazono. En 1394 jam aperas la nomo de “La Mota” en privilegia dokumento pri posedo de montoj. Post kelkaj jaroj, en 1416, la loko ricevas foruon.
En la 19a jarcento, post la provinca reorganizado fare de Javier de Burgos en 1833, Mota del Cuervo ĉesis aparteni a la provinco Toledo, kaj ekapartenis al la provinco Kvenko. Tiam ĝi estis ankoraŭ ĉefe vilaĝo por agrikulturo, kun tradicia karaktero kiel vilaĝo de potfaristoj. Fine de la 20a jarcento oni restaŭris ventomuelejojn kion profitis la turismo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.