Meksik-usona milito
Meksik-usona milito | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
milito | |||||||||
| |||||||||
Flankoj | |||||||||
Meksiko: Meksiko Sankta Patrick-a Bataliono |
Usono: Usono | ||||||||
Komandantoj | |||||||||
Santa Anna Mariano Arista Pedro de Ampudia Jose Maria Flores |
Zachary Taylor Winfield Scott Stephen Kearney John Sloat | ||||||||
Forto | |||||||||
25 000–40 000 soldatoj | 78 700 soldatoj | ||||||||
Perdoj | |||||||||
16 000 soldatoj | 13 283 soldatoj | ||||||||
La Meksika-usona milito aŭ la Usona interveno en Meksiko estis konflikto, kiu plejparte iniciatiĝis de la ekspansiismo de Usono kaj okazis en 1846-1848. La kreo de la Respubliko de Teksaso antaŭis la militon, ĉar Meksiko konsideris ĝin ribela regiono. Usona postuloj por kompenso disde la Meksika registaro por malbonfaroj al usona kolonianoj en Teksaso kaj usonaj interesoj en akiranta la teritorioj de Alta Kalifornio kaj Nov-Meksiko (plejparte ĉar la malkovro de oro en Kalifornio) ankaŭ instigis la usona invado de Meksiko. Usonaj militfortoj konkeris Nov-Meksikon, Kalifornion, nordan Meksikon, kaj Meksikurbo, kaj venkis definitive, perforta Meksiko rezigni siajn nordajn teritoriojn al Usono en la Traktato de Guadalupe Hidalgo.
Antaŭokazoj
[redakti | redakti fonton]De 1834, miloj da usonaj kolonianoj ekloĝis en Teksaso, tiutempe parto de Meksiko, kun meksika registara permeso. Usonano Moses Austin estis la avangardo de la provo alporti anglalingvanojn en Teksason, kiel metodo por loĝigi la malabunde loĝitan regionon. La meksikanoj indignis, ke la usonanoj ricevis liberan landon en Teksaso, sed la usonaj kolonianoj indignis, ke ili devis laŭ meksika registaro fariĝi katolikoj, kaj la mallaŭleĝigo de sklaveco en Meksiko. Poste, kiam Santa Anna fariĝis diktatoro de Meksiko, li provis frape senarmigi la kolonianojn kaj forigi iliajn rajtojn.
En 1836, teksasaj ribeluloj deklaris sin sendependa de Meksiko kaj post komence pezaj perdoj (vidu la Batalo de la Alamo), venkis meksikaj militfortoj ĉe la Batalo de San Jacinto. Kvankam meksikaj soldatoj retiriĝis, Meksiko rifuzis agnoski teksasan sendependecon, kaj ankoraŭ konsideris ĝin provinco en ribelo.
En 1845, usona prezidanto John Tyler donis la eks-Respubliko de Teksaso ŝtatiĝo, la 28a ŝtato. Meksiko rompis diplomatiajn rilatojn kun Usono rezulte. Apuda usona prezidanto James Polk, kun ekspansiismaj ambicioj, movis soldatojn sub Generalo Thornton apud la suda landlimo de Teksaso tenti la meksikanojn al atako unue. Je la 25a de aprilo 1846 meksikaj soldatoj atakis la batalionon minace proksima al ilia landlimo, kaj Polk demandis la Usonan Kongreson proklami militon, kion ĝi faris la 13an de majo.
Ĥronologio
[redakti | redakti fonton]1846 | ||
1a januaro | Usona prezidanto Polk ordigas generalo Taylor marŝi disde la Rio Nueces de la Rio Grande | |
25a aprilo | Meksikaj soldatoj atako Usonaj soldatoj sub Ĝenerala Thornton, kun 16 usonaj perdoj; La Thornton Afero, tiel nomita, kaŭzas prezidanton Polk peti de la Kongreso por deklaro de milito | |
3a-9a majo | Sieĝo de Fortikaĵo Teksaso | |
8a majo | Batalo de Palo Alto | |
9a majo | Batalo de Resaca de la Palma | |
13a majo | Usono proklamas militon kontraŭ Meksiko | |
4a julio | Usonaj kolonianoj en Kalifornio, provokita de Ĝeneralo Fremont, proklamas sendependecon de Meksiko dum la "Urso-Flago Ribelo" | |
7a-8a julio | Komandanto John D. Sloat prenas Monterey (Kalifornio) kaj Yerba Buena (aktuala Sanfrancisko) | |
20a-24a septembro | Batalo de Monterrey | |
7a octobro | Batalo de Dominguez Rancho | |
16a novembro | Batalo de Natividad | |
6a decembro | Batalo de San Pasqual | |
25a decembro | Batalo de El Brazito | |
1847 | ||
2a januaro | Batalo de Santa Clara | |
8a januaro | Batalo de Rio San Gabriel | |
9a januaro | Batalo de La Mesa | |
24a januaro | Batalo de Cañada kaj Batalo de Mora | |
29a januaro | Batalo de Embudo Pass | |
3a-4a februaro | Sieĝo de Pueblo de Taos | |
23a februaro | Batalo de Buena Vista | |
28a februaro | Batalo de Sacramento | |
9a-29a marto | Sieĝo de Veracruz | |
18a aprilo | Batalo de Cerro Gordo | |
15a majo | Usonaj fortoj prenas Puebla (Meksiko) | |
6a junio | Ĝeneralo Stephen Kearney prenas Nov-Meksiko | |
12a julio | Bataleto de Rio Calaboso | |
19a-20a julio | Batalo de Contreras kaj Batalo de Churubusco | |
8a septembro | Batalo de Molino del Rey | |
13a septembro | Batalo de Chapultepec | |
13a-15a septembro | Kapto de Meksikurbo | |
14a-12a septembro | Sieĝo de Puebla | |
17a septembro | Kapitulaco de Ĝeneralo Santa Anna | |
9a octobro | Batalo de Huamantla | |
19a octobro | Bataleto de Atlixco | |
11a novembro | Kapto de Mazatlán | |
1848 | ||
2a februario | Traktato de Guadalupe Hidalgo (oficiala fino de la milito) | |
16a marto | Bataleto de Santa Cruz de Rosales (la oficiala fino de la milito estis nesciata) | |
30a marto | Bataleto de Todos Santos (la oficiala fino de la milito estis nesciata) |
1849 - Komenco de la Kalifornia deliro pri oro