MATE
MATE | |
---|---|
Ubuntu MATE 14.10 | |
Programisto | MATE-Teamo |
Lasta stabila versio | 1.14[1] (8-a de aprilo 2016) |
Operaciumo | Linukso kaj aliaj Uniksoj |
Programlingvo | C, C++, Python |
Lingvo(j) | dekoj da lingvoj, en tiu nombro Esperanto |
Evoluigstato | aktiva |
Programtipo | grafika labormedio |
Permesilo | GNU GPL, GNU LGPL |
Retejo | mate-desktop |
MATE | ||
---|---|---|
fenestrilo • libera programaro vd | ||
Dum | 19-a de aŭgusto 2011 - nekonata/nuntempe | |
TTT | Oficiala retejo | |
MATE estas grafika labormedio, derivaĵo de la kodaro de la ne plu subtenata labormedio GNOME 2.
La titolo MATE devenas de la hispana nomo de paragvaja ilekso (hispane mate, akcento al la unua silabo), el kies folioj oni faras samnoman trinkaĵon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Publikigo de GNOME 2, kie klasika labortablo estas anstataŭita per nova interfaco bazita sur GNOME Shell, igis aperon de multaj kritikoj. Multaj uzantoj rezignis uzi la novan GNOME, alvokante iun daŭrigi ellaboradon de GNOME 2[2]. La projekto MATE estis lanĉita fare de uzanto de Arch Linukso[3], por plenumi tiun mision[4].
Unuafoje ekiĝo de ellaborado de MATE estis anoncita la 18-an de junio 2011 en la diskutejo de Arch Linukso[5] fare de uzanto Perberos, kiu iĝis lanĉinto de la projekto. Poste aliĝis Stefano Karapetsas, Steve Zesch kaj Clement Lefebvre. Nun pri la projekto okupiĝas ĉirkaŭ dek aktivaj ellaborantoj[6] kaj multaj helpantoj volontulaj.
Aplikaj programoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj aplikaĵoj el GNOME estis derivitaj kaj alinomitaj.
Derivaĵoj en MATE | Originalaj programoj | Priskribo |
---|---|---|
Atril | Evince | vidado de PDF, DjVu, TIFF |
Caja | Nautilus | dosieradministrilo |
Engrampa | File Roller | grafika uzantinterfaco por arĥiviloj |
Eye of Mate (EOM) | Eye of GNOME (EOG) | bildvidilo |
Marco | Metacity | fenestradministrilo |
MATE Terminal | GNOME Terminal | terminalemulilo |
Mate-calc | GCalctool | kalkulilo |
MateDialog | Zenity | elvokado de grafikaj dialogujoj el komanda linio aŭ ŝelaj skriptoj |
Mozo | Alacarte | redaktilo por menuoj de aplikaĵoj |
Pluma | gedit | tekstoredaktilo |
Rezulte de alinomado eblas instali aplikaĵojn de MATE paralele kun aplikaĵoj de GNOME. Ekzemple, oni povas instali programojn Atril kaj Evince aŭ Pluma kaj Gedit, ne kaŭzante konfliktojn inter programoj.
Pluraj programoj en MATE havas nomojn en la hispana lingvo:
- Atril — «pupitro»
- Caja — «kesto», «fenestreto»
- Marco — «kadroj», «karkaso»
- Mozo — «kelnero»
- Pluma — «plumo»
Plua ellaborado
[redakti | redakti fonton]MATE estas aktive ellaborata[7][8]. La ellaborantoj enigas novajn teĥnologiojn, konservante tradician aspekton de la labortablo. Krome unu el la celoj de ellaborado estas konservi laborkapablon de MATE sur malnova aparataro, ne orientiĝante nur je modernaj komputiloj[9].
En la versio 1.6 estis aldonita parta subteno de GTK+ por dizajnaj temoj. Plena subteno de GTK+ 3 estis planata por la versio 1.8, sed poste la ellaborantoj transigis enigon de subteno de GTK+ 3 al la versio 1.10[8]. Laŭ la ellaborantoj, al tiu momento la versio 1.8 jam estis sufiĉe stabila kaj enhavis multajn plibonigojn kaj korektojn, sed enigo de plena subteno de GTK+ 3 povus ege prokrasti publikigon de tiu versio; la ellaborantoj decidis disponigi novan version al uzantoj laŭeble plej baldaŭ[10].
MATE en diversaj operaciumoj
[redakti | redakti fonton]La ellaborantoj de Linukso Mint deklaris jene:
|
MATE estas unu el defaŭltaj labormedioj en la distribuaĵoj Linukso Mint, Sabayon Linux, Fedora DVD/Netinstall, ALT Linux P7 kaj Porteus. Krome, disponeblas pakaĵoj por openSUSE, Arch Linukso, Debiano, Ubuntu, FreeBSD, Calculate Linux, Gentoo kaj Cygwin[12].
En Debian ekde la versio 8, Ubuntu ekde la versio 14.04 kaj Arch ekde marto 2014 pakaĵoj kun MATE disponeblas en oficialaj repozitorioj, kio ebligas instali koncernan distribuaĵon kun defaŭlta MATE[13][14][15]. Ĉe Debian kaj Ubuntu disponeblas oficialaj ISO-bildoj kun MATE[16][17].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ MATE 1.14 released (angle)
- ↑ Ricky (2011-08-04). Linus Torvalds Ditches GNOME For Xfce (angle). Digitizor.
- ↑ A GNOME 2 Fork: The MATE Desktop Environment (angle). ingeek. Arkivita el la originalo je 2012-01-18. Alirita 2016-07-20 .
- ↑ Larabel, Michael. A Fork Of GNOME 2: The Mate Desktop (angle).
- ↑ Mate Desktop Environment - GNOME2 fork (Page 1) / Community Contributions / Arch Linux Forums (angle).
- ↑ Stefano Karapetsas presents MATE at openSUSE conference (angle). MATE.
- ↑ MATE Desktop Official Site (angle). MATE.
- ↑ 8,0 8,1 MATE Desktop Roadmap (angle). MATE. Arkivita el la originalo je 2019-07-29. Alirita 2016-07-21 .
- ↑ MATE Desktop Manifesto (angle). MATE. Arkivita el la originalo je 2013-12-16. Alirita 2016-07-21 .
- ↑ MATE Desktop Roadmap Reshuffle (angle). MATE.
- ↑ Lefebvre, Clem (2011-12-01). Important fix for MATE – Feedback needed (angle). The Linux Mint Blog.
- ↑ Install (angle). MATE. Arkivita el la originalo je 2014-10-09. Alirita 2016-07-21 .
- ↑ Ubuntu – Package Search Results - Mate
- ↑ Debian - Details of package mate-desktop in jessie
- ↑ Index of /archlinŭ/pool/community/[rompita ligilo]
- ↑ http://cdimage.ubuntu.com/ubuntu-mate
- ↑ Index of /debian-cd/current-live/amd64/bt-hybrid
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (angle)
- MATE (angle) ĉe GitHub
- Instalo de MATE en diversaj operaciumoj Arkivigite je 2014-10-09 per la retarkivo Wayback Machine (angle)