Levidoj
ויקרא | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro • literatura verko • libro de la Biblio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Moseo | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | sankta libro | ||||
| |||||
Levidoj (mallonge Lev) estas la tria libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la tria el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (kiu estas parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La titolo estas
- en la hebrea: ויקרא (vajikrá, "kaj Li vokis") laŭ la unuaj vortoj
- en la greka Septuaginto (LXX): ΛΕΥΙΤΙΚΟΝ (levitikòn)
- en la latina Nova Vulgato: Liber Leviticus (libro pri la levidoj).
La libro nomiĝas Levidoj, ĉar ĝi grandparte konsistas el ordonoj por la servo de la Levidoj, tio estas la pastroj el la tribo Levi.
Aŭtoro
[redakti | redakti fonton]Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.
- Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!
Enhavo kaj strukturo
[redakti | redakti fonton]Jen ebla dispozicio:[1]
- Oferleĝoj por la popolo (Lev 1 - 5)
- Oferleĝoj por la pastroj (Lev 6 - 7)
- Ordonoj por la pastroj (Lev 8 - 10)
- Leĝoj pri pureco (Lev 11 - 15)
- Ritaro por la tago de pek-liberigo (Lev 16)
- La "Leĝo de Sankteco" (Lev 17 - 26)
- Tarifo por votoj (Lev 27)
Resumo
[redakti | redakti fonton]La libro de Levidoj ĉefe traktas ritualajn instrukciojn kaj leĝojn koncernantajn la izraelajn sacerdotojn, kiuj devenas de la tribo de Levi. Ĝi preskribas detale la ceremoniciojn kaj oferojn kiujn la sacerdotoj devas plenumi por purigi kaj sanktigi la israelojn antaŭ Dio.
La libro komenciĝas per instrukcioj pri diversaj tipoj de oferoj, kiel bruloferoj, pazkerimferoj, kaj pekofero. Poste ĝi priskribus la inaugura ceremoniaro per kiu Aaron kaj liaj filoj oficiale iĝis la ĉefsacerdotoj.
Sekve, la libro enhavas multajn leĝojn pri sankteco, tabooj, purecaj ritualoj, kaj la sanktaj festoj kaj solenaĵoj. Ĝi emfazas la specialan statuson de la sacerdotoj kaj sanktejo, kaj la necesecon de la izraelaj homoj konservi puran kaj sanktajn vivmanierojn.
Ĉefaj temoj en Levidoj inkluzivas la sanktemon de Dio, la eklezian korporacion, kaj la leĝaro kiu nutras dian rilaton kun Izraelo. Ĝi konstituas la bazajn direktojn por izraela kulta vivo.
Hodiaŭa valoro
[redakti | redakti fonton]Kial ni konservas ĝis hodiaŭ tiajn por ni strangajn leĝojn, ordonojn kaj regulojn, nomante ilin eĉ "Sankta Skribo"?
Ili montras, kiamaniere aspektas socio, en kiu oni ne distingas inter religia kaj ŝtata kompetenteco.
Ili klarigas, kiamaniere la popolo Izrael, per obeo de la por ili sanktaj ordonoj, povis gardi sian identecon ĝis hodiaŭ.
Konsiderinda ĝis hodiaŭ restas la baza strukturo de la "Leĝo de Sankteco": Konsekvenco el la sankteco de Dio estas, ke ankaŭ la homo estu sankta (Lev 19,2). – Tiun ĉi ideon la Nova Testamento transprenas en la "Surmonta Prediko" (Mat 5,48):
- Estu do perfektaj,
- kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.
Teksto en Esperanto
[redakti | redakti fonton]La originala traduko de Zamenhof estas publikita aparte en 1912:
- La Biblio — III-a libro — Levidoj ; el la originalo tradukis D-ro L. L, Zamenhof. — Paris. Librairie Hachette & C°, 1912.
|
Post la Brita kaj Alilanda Biblia Societo prilaboris la tradukon por harmoniigi ĝin al aliaj libroj de la Biblio. La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
- paperforme:
- en la esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6
- en la esperanta Biblio:
- diversloke enrete:
- http://home.att.net/~tanahx/03.htm Arkivigite je 2006-06-23 per la retarkivo Wayback Machine (unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versiklonombroj)
- https://web.archive.org/web/20010501172940/http://www.geocities.com/kalblando/biblio/levidoj.htm (x-forme, kun versiklonombroj)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Skanaĵo de la teksto en Vikimedia Komunejo
- Levidoj - L. L. Zamenhof
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
|