[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Kosmopolitismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Monda Registaro de la Civitanoj de la Mondo

Kosmopolitismo estas la ideologio, laŭ kiu ĉiuj homoj apartenas al unu komunumo bazita sur kundividata moralo. Tio kontrastas kun komunumismaj teorioj kaj precipe kun la ideologioj de patriotismo kaj naciismo. Ano de la ideo de kosmopolitismo en iu ajn el ties formoj nomiĝas kosmopolito. Tia persono estas iu kun pli forta sento de aparteno al la homaro ol al nacia aŭ regiona identeco.

Kosmopolita komunumo povas baziĝi sur inkluziveca moralo, kundividata ekonomia rilato aŭ politika strukturo, kiu enprenas diversajn naciojn. Ekzemple, Kwame Anthony Appiah proponas la eblon de kosmopolita komunumo, en kiu individuoj el diversaj lokoj (fizikaj, ekonomiaj ktp.) eniras interrilatojn de reciproka respekto malgraŭ iliaj malsamaj kredoj (religiaj, politikaj ktp.).[1]

Diversaj urboj kaj lokoj en la nuntempo kaj pasinteco estis identigitaj kiel "kosmopolitaj", kio ne signifas, ke ĉiuj aŭ la plej multaj loĝantoj konscie akceptas tiun filozofion. Okazas, ke oni nomas lokojn "kosmopolitaj" simple pro tio, ke etne, kulture kaj/aŭ religie diversfonaj homoj proksime al si loĝas kaj interagas. Oni nomas "kosmopolita" individuan guston por kulturoj aliaj ol la propra devenkulturo, ekzemple ĉe vojaĝanto aŭ terglobe konscia persono. Oni kelkfoje uzas la terminon ankaŭ kiel sinonimon de "monduma" aŭ "malnaiva".

Origine, kosmopolitismo sugestas la establon de kosmopolomonda ŝtato, kiu inkluzivus la tutan homaron. Kosmopolitismo poste komencis asociiĝi kun paco kaj harmonio inter nacioj. Ekde la 19-a jc., kosmopolitismo estas ankaŭ politika projekto heredita de la klerismo, laŭ kiu nur universalaj principoj kiel homaj rajtoj kaj demokratio povas esti fundamento de politika komunumo.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La vorto devenas de la malnov-greka κοσμοπολίτης, t.e. kosmopolitês derivita el κόσμος, kosmos, t.e. "mondo", "universo" or "kosmo", kaj πολίτης, "politês", t.e. "civitano" aŭ "urbano". En la aktuala uzado ĝi difiniĝas kiel "mondcivitano".[2][3]

Difinoj de kosmopolitismo kutime ekiras de la greka etimologio de "mondcivitano". Tamen, kiel Appiah atentigas, "mondo" en la origina senco signifis "kosmo" aŭ "universo", ne la Tero, kiel la nuntempa uzado premisas.[4] Unu difino, kiu traktas tiun demandon, troviĝas en lastatempe aperinta libro pri la politika tutmondiĝo:

Kosmopolitismo difineblas kiel tergloba politiko, kiu, unue, projektas sociecon de komuna politika engaĝigo inter ĉiuj homoj trans la terglobo, kaj, due, proponas, ke tiu socieco estu aŭ etike aŭ organize privilegiita super aliaj formoj de socieco.[5]

Filozofie

[redakti | redakti fonton]

Vd. ankaŭ: [Tutmonda justeco]

Filozofiaj radikoj

[redakti | redakti fonton]
Diogeno

Kosmopolitismo estas respurebla ĝis la fondinto de la cinikisma movado en la antikva Grekio, Diogeno de Sinopo (ĉ. 412 a.K.). Pri Diogeno oni diris: "Demandite, de kie li devenas, li respondis: "'Mi estas mondcivitano' (greke kosmopolitês)".[6] En la antikva Grekio, la plej larĝa bazo de socia identeco estis tiutempe aŭ la unuopa civito aŭ la grekoj (helenoj) entute. La stoikistoj, kiuj poste prenis la ideon de Diogeno kaj disvolvis ĝin al plenampleksa koncepto, kutime substrekis, ke ĉiu homo loĝas kaj en sia loka kaj en la homara komunumo.[7] Ofta komprenmaniero pri la stoikisma kosmopolitismo funkcias laŭ la cirkla identeco-modelo de Hieroklo, kiu uzas la bildon de samcentraj cirkloj, ĉe kiuj la unua ĉirkaŭas la propran personon, kaj la postaj la tujan familion, la pli larĝan familion, la lokan grupon, la civitanaron, la samlandanaron, la homaron. La tasko de mondcivitanoj tiam fariĝas "iel tiri la cirklojn al la centro, farante ĉiujn homojn similaj al niaj samurbanoj, ktp."[7]

Modernaj kaj nuntempaj kosmopolitaj pensantoj

[redakti | redakti fonton]

La kosmopolitisma filozofio ricevis fortan impulson en la epoko de la renesanca humanismo kaj klerismo. En sia eseo de 1795, Al Eterna Paco, Immanuel Kant starigas ius cosmopoliticum (kosmopolitan juron/rajton) kiel gvidprincipon, per kiu la tutmonda socio atingu daŭran pacon. La kosmopolita juro de Kant fontas el kompreno, ke ĉiuj homoj estas egalaj membroj de universala komunumo. La kosmopolita juro sekve funkcias paralele kun internaciaj politikaj rajtoj kaj la kundividata universala homara juro.

La kosmopolita juro de Kant estas fundament ligita al la kondiĉoj de universala gastigado kaj la rajto je ekloĝo. Universala gastigado estas difinita kiel la rajto esti bonvenigata ĉe la alveno en fremda teritorio, sed estas kondiĉita je tio, ke la gasto alvenu laŭ paca maniero. Kant aldone asertas, ke ĉiuj homoj havas bazan rajton je ekloĝo: la rajton sin prezenti en fremda lando. La rajto je ekloĝo deriviĝas el la kompreno de Kant, ke la supraĵo de la Tero estas esence komunuma, kaj el lia emfazo pri egale kundividataj universalaj rajtoj de ĉiuj homoj.

La filozofiaj konceptoj de Emmanuel Levinas pri etiko kaj de Jacques Derrida pri la gastigado provizas teorian kadron por la rilatoj inter homoj en iliaj ĉiutagaj vivoj kaj aparte de ĉiaj skribitaj leĝoj aŭ leĝkodoj. Por Levinas, la fundamentoj de etiko konsistas en la devo respondi al la Aliulo. Laŭ li, ne estas “universala morala leĝo”, sed nur sento de respondeco (boneco, kompato, karitato), kiun la Aliulo en stato de vundebleco elvokas. Por Derrida, la fundamento de la etiko estas gastigado, la preteco kaj la inklino bonvenigi la Aliulon en sia hejmo. Etiko, li asertas, estas gastigado. Pura, senkondiĉa gastigado estas deziro, kiu substrekas la kondiĉitan gastigadon, kiu necesas en niaj rilatoj kun aliuloj. La teorioj de Levinas kaj Derrida pri etiko kaj gastigado entenas la eblon akcepti la Aliulon kiel malsaman, sed egalrangan.

Plia apero de kosmopolitismo post la Dua mondmilito estis tio, ke reage je la Holokaŭsto kaj aliaj amasmurdoj, la nocio krimoj kontraŭ la homaro iĝis ĝenerale akceptata kategorio en la internacia juro. Tio klare montras la aperon kaj la akcepton de nocio de individua respondeco respektive la tutan homaron.[8]

En la postkolonia rilataro disvolviĝis en la 80-aj jaroj, ĉefe sub la influo de literatursciencistoj, kultursciencistoj kaj sociologoj kiel Bruce Robbins, Timothy Brennan, Kwame Anthony Appiah, Arjun Appadurai, James Clifford und Ulrich Beck, "nova" kosmopolitisma diskurso. Tiu ne plu apogiĝas nur al la ideo pri unuiĝinta homaro, sed provas atingi sintezon el partikularismaj kaj universalaj motivoj.

Filozofiaj kosmopolitistoj estas moralaj universalistoj: ili kredas, ke koncerne ĉiujn homojn, kaj ne nur koncerne samlandanojn aŭ samcivitanojn, validas la samaj moralaj normoj. La limoj inter nacioj, ŝtatoj, kulturoj aŭ socioj estas sekve morale sen rilateco. Vaste citata ekzempla nuntempa kosmopolito estas Kwame Anthony Appiah.[9]

La kosmopolita aŭtoro Demetrius Klitou argumentas en The Friends and Foes of Human Rights, ke kosmopolitismo estas granda amiko kaj necesa elemento de la homrajta movado. Klitou argumentas ankaŭ, ke kosmopolita "homara identeco" tiom necesas por la triumfo de homaj rajtoj, kiom eŭropa identeco por la politika Eŭropa Unio.

Kelkaj filozofoj kaj kleruloj argumentas, ke la objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj, kiuj estiĝas en la nuntempa unika historia momento de estiĝanta tutplaneda civilizacia fazo, kreas latentan eblon, ke estiĝos kosmopolita identeco de tutteraj civitanoj kaj ke formiĝos tuttera civitana movado.[10] Tiuj objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj, kiuj estiĝas dum la tutplaneda fazo, inkluzivas pli bonan komunikado-teknikon, kosmonaŭtikon, la tutmondan varmiĝon kaj aliajn ekologiajn minacojn, novajn tutterajn instituciojn, la graviĝon de transnaciaj konzernoj kaj la integriĝon de merkatoj, kiun oni ofte nomas ekonomia tutmondiĝo, la estiĝon de terglobaj NRO-oj kaj transnaciaj sociaj movadoj kiel la Monda Socia Forumo, ktp. La tutmondiĝo, kiu estas pli ofta termino, kutime referencas pli mallarĝe al la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj ne entenas nocie la pli vastajn kulturajn, sociajn, politikajn, naturmediajn, demografiajn, valorsistemajn kaj sciorilatajn transformiĝojn, kiuj okazas.

Iuj nuntempaj teoriistoj proponas manierojn, per kiuj homo povas iĝi aŭ esti kosmopolita individuo.

Granda parto de la politika pensado de la pasintaj du jarcentoj simple premisis naciismon kaj la kadron de la nacio-ŝtato. Nun, ĉe jam progresinta tutmondiĝo kaj faciligitaj vojaĝado kaj komunikado, kelkaj pensantoj opinias la politikan sistemon bazitan sur la nacio-ŝtato eksa, kaj la tempon matura por projekti alternativon.

Politike kaj sociologie

[redakti | redakti fonton]

Ulrich Beck (nask. 1944-05-15) estas sociologo, kiu elmetis la novan koncepton de kosmopolita kritika teorio en rekta opozicio kontraŭ la tradicia politiko de la nacia ŝtato. La teorio de la nacia ŝtato vidas potencrilatojn nur inter malsamaj ŝtataj agantoj, kaj ekskludas tergloban ekonomion aŭ subordigas ĝin al la modelo de la nacia ŝtato. La kosmopolitismo vidas la tergloban kapitalon kiel eblan minacon al la nacia ŝtato kaj situigas ĝin interne de meta-potenca ludo, en kiu tuttera kapitalo, ŝtatoj kaj la civila socio estas la ludantoj. Gravas distingi inter la kosmopolitismo de Beck kaj la ideo de monda ŝtato. Por Beck, la trudo de unika monda ordo devas esti konsiderata hegemonia en la plej bona kazo kaj etnocentrisma en la plej malbona.

Aliaj aŭtoroj imagas kosmopolitan mondan ordon, kiu preteriras la hodiaŭan koncepton de naciaj ŝtatoj. Tiuj akademiuloj argumentas, ke vere kosmopolita identeco de la tergloba civitano enradikiĝos kaj malgravigos la naciajn identecojn. La formiĝo de tergloba civitana movado kondukus al la establo de demokratiaj tutteraj institucioj, kreante spacon por tutteraj politikaj diskurso kaj decidoj, kio siavice refortigus la ideon de civitaneco sur la tuttera nivelo.

Kosmopolitismo en la politika retoriko

[redakti | redakti fonton]

En Sovetunio, la uzo de la termino kosmopolitismo (kontraste al internaciismo) estis uzata kiel esprimo de ideologia devio en la stalinisma reĝimo (karakterizata de konverĝo de "socialismo en unu ŝtato"), precipe en la lastaj jaroj de la reĝimo de Stalin (1948-1953). La lukto kontraŭ kosmopolitismo estis la ĉefa alivestiĝo por antisemitismo kaj la persekutado de la judoj en la lastaj jaroj de Stalin.

La nocio kosmopolitismo fariĝis retorika armilo, kiun naciistoj uzadas kontraŭ “fremdaj” ne-ortodoksaj ideoj. Ofte oni akuzis eŭropajn judojn esti “senradikaj kosmopolitoj”.[11] Stalin en parolado farita en Moskvo en 1946 atakis verkojn, en kiuj “la pozitiva sovetia heroo estas primokata kaj malplivalora respektive ĉion fremdan, kaj la kosmopolitismo, kontraŭ kiu ni ĉiuj batalis ekde la tempo de Lenin, estas multfoje aplaŭdata.”[12] Kosmopolitismon oni rigardis en siadifine socialismaj ŝtatoj kiel ideologion de la burĝaro, kiu en sia aktuala formo estas reakcia, kontraŭnacia kaj imperiisma. Oni klare diferencigis inter ĝi kaj la pozitive konotaciita socialisma internaciismo. En la 21-a jarcento tiu epiteto fariĝis batalnocio uzata de Vladimir Putin en Rusio kaj de naciistoj en Hungario kaj Pollando.[13] Tre aktuale, Stephen Miller, altranga politika konsilanto en la registaro de Donald Trump, publike kritikis la raportiston Jim Acosta de CNN kiel homon, kiu montris “kosmopolitan kliniĝon” dum diskuto pri la nova plano pri enmigrado de la registaro.[14]

Kosmopolitismo, multkulturismo kaj universalismo

[redakti | redakti fonton]

Necesas diferencigi inter la nocioj. La kosmopolitismo premisas, ke ĉiu estas libera fari kulturajn elektojn laŭ sia bontrovo, kontraste kun la multkulturismo, kiu valorigas la konservon de la persona devenkulturo. La multkulturismo supozas, ke la diversaj etnaj kulturoj kapablas pace apudesti unu la alian je longa daŭro. Okaze de migrado al nova loko, la devenkulturo de la individuo kunmigras kun li aŭ ŝi. La universalismo temigas principan egalecon inter homoj, senkonsidere pri iliaj etnaj, religiaj aŭ aliaj deventrajtoj. Ĝi esprimiĝas interalie en la koncepto de universalaj homaj rajtoj.

Kosmopolitismo kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Gazetara artikolo pri la financisto kaj filantropo George Soros raportis ke lia tutmondiĝanta kaj kosmopolita[15] mondvizio devenas de lia familio, ĉar lia patro Tivadar Schwartz estis unu el la gvidaj personecoj en la disvastigo de la lingvo Esperanto[16]. Mark Fettes en prelego pri "La etiko de Esperanto: normoj de konduto en kosmopolita parolkomunumo" rilatigis diversajn trajtojn de la Esperanto-komunumo al la sociologia koncepto "kosmopolitismo"[17].

Kritiko je kosmopolitismo

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kritikantoj de la kosmopolitismo opinias, ke nacia aparteno gravas por la identeco de homo, kaj ke kosmopolitismo senigas homojn je grava elemento de socia vivplenumiĝo kaj apartenado, ekzemple komunumistoj kaj naciistoj, kiuj promesas ne nur prijuĝi homojn sur ilia 'utileco', sed estas maltoleremaj al diverseco, solidaraj kun etnaj, religiaj aŭ aliaj sociaj grupoj, malinteresitaj en fremdaj kulturoj kaj la lernadon de fremdaj lingvoj, kaj malfidas kosmopolitajn kaj meritokratiajn elitojn kaj prefere ne venas al Bruselo[18]. La eldiro de la pola ministro de eksterlandaj aferoj, Witold Waszczykowski, vortumus kion multaj pensas kiam li konfesas lian malŝaton de la liberalismo en EU, karakterizata de 'nova miksaĵo de kulturoj kaj rasoj, mondo kiu konsistas el biciklantoj kaj vegetaranoj kiuj nur uzas renovigeblan energion kaj kontraŭbatalas ĉiun formon de religio'[18]. Komparante la sintenojn en okcidenta kaj orienta Eŭropo, dum la germana kosmopolitiemo estintus maniero por eskapi al la ksenofoba heredaĵo de la naziismo, multaj homoj en okcidenta Eŭropo konsideras la kosmopolitajn valorojn la kernon de eŭropa identeco, dum la kontraŭ-kosmopolitisma sinteno en Mezeŭropo kvazaŭ sekvas el la malinklino al la internaciismo de la laboristaro altrudata de la komunistoj[18] kaj povas esti konsiderata kiel popola insurekcio kontraŭ la tutmondiĝo[19]. En okcidenta Eŭropo majo 1968 simbolas la konfirmon de kosmopolitaj valoroj, dum la jaro 1968 en orienta Eŭropo reprezentas la renaskiĝon de naciismaj sentimentoj[18].

Kritikantoj de la morala kosmopolitismo argumentas, ke lojaleco al la propra lando estas virto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Anthony Appiah, Kwame (1997). “Cosmopolitan Patriots”, Critical Inquiry 23 (3), p. 617–39. doi:10.1086/448846. 
  2. κοσμοπολίτης. A Greek–English Lexicon ĉe The Perseus Project..
  3. cosmopolitan. cosmopolite. Online Etymology Dictionary.
  4. Kwame Anthony Appiah, Cosmopolitanism: Ethics in a World of Strangers, W.W. Norton, New York, 2006, p. xiv.
  5. James, Paul. (2014) Globalization and Politics, Vol. 4: Political Philosophies of the Global (angle). London: Sage Publications, p. x.
  6. Diogenes Laertius, The Lives of Eminent Philosophers, Book VI, passage 63; enrete en la greka kaj en la angla en la Perseus Project.
  7. 7,0 7,1 Nussbaum, Martha C. (1997). Kant and Stoic Cosmopolitanism, en la Journal of Political Philosophy vol. 5, n-ro 1, p. 1–25
  8. Beck, Ulrich (2006). The Cosmopolitan Vision, Cambridge: Polity Press, p. 45
  9. Appiah, Kwame Anthony (2006), Cosmopolitanism. Ethics in a World of Strangers, London: Penguin Books
  10. GTI Paper Series, [1], Dawn of the Cosmopolitan: The Hope of a Global Citizens Movement, paper #15, and Global Politics and Institutions, paper #3
  11. Michael L. Miller kaj Scott Ury, "Cosmopolitanism: the end of Jewishness?" European Review of History—Revue européenne d'histoire 17.3 (2010): 337-359 abstract.
  12. Jeff Greenfield, "The Ugly History of Stephen Miller’s ‘Cosmopolitan’ Epithet: Surprise, surprise—the insult has its roots in Soviet anti-Semitism." Politico 2017-08-03
  13. Jeff Greenfield, "The Ugly History of Stephen Miller’s ‘Cosmopolitan’ Epithet"
  14. "What 'Cosmopolitan Bias' Really Means" [2]
  15. (nederlanda) Arnon Grunberg, De mailbox van Arnon Grunberg: 'George Soros, bent u mijn vriend?', Humo, la 30-an de julio 2018, alirite la 27-an de decembro 2018.
  16. (nederlanda) George Soros, boeman van het jaar (George Soros, la timigulo de la jaro), De Tijd, la 22-an de decembro 2018.
  17. Mark Fettes pri la etiko de Esperanto, Edukado.net, la 19-an de oktobro 2010.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 (nl) Ivan Hrastev, Na Europa (originalo : After Europe, University of Pensylvania Press), p. 66, Boom, 2017.
  19. Hrastev, p. 58

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Fians, Guilherme (2018), La Kosmopolito kaj la Aliulo: Historiaj konsideroj pri diferenco kaj diverseco laŭ la vidpunkto de esperantistoj. En: Gotoo, Kimura and Vergara (Eds). En la mondon venis nova lingvo: Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins. New York: Mondial. (konciza resumo en la angla kaj esperanto, ĉi tie).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]