Ipro
Ipro | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo | |||||
municipo en Belgio urbo de Belgio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Belgio | ||||
Provinco | Okcidenta Flandrio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 8900 | ||||
Kodo laŭ NIS | 33011 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Emmily Talpe | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 34 959 (januaro 2016) | ||||
Loĝdenso | 277 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 51′ N, 2° 53′ O (mapo)50.8508333333332.885Koordinatoj: 50° 51′ N, 2° 53′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 130,61 km² (13 061 ha) | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ypres [+] | |||||
| |||||
Ipro (nederlande Ieper [ipr], france Ypres) estas urbo en la sud-okcidento de Belgio en la Flandra regioneto nomata Westhoek (okcidenta angulo). Ipro estas unu el la 133 municipoj de Belgio, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1174. Komence de januaro 2016 ĝi havis 34 959 loĝantojn. La municipo estas la administra centro de samnoma distrikto Ipro.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis tute detruita dum la Unua mondmilito en kvar grandaj bataloj, interalie la fama belega drapobazarejo (kun la urboturo) datumanta de mezepoko, kiam la urbo estis inter la plej gravaj centroj de drapo-farado en Eŭropo. La tuta urbo estis precize rekonstruita en la tradicia flandra stilo (interalie kun la ŝtuparformaj domofruntoj), kaj la drapobazarejo kaj urboturo nur estis finrekonstruitaj fine de la 1960-aj jaroj.
Dum tiu milito germanoj en la dua batalo unuafoje uzis kloron kiel kemian armilon. La urbo ankaŭ donis sian nomon al speco de venengaso, kiu estis uzita unuafoje en la tria batalo kontraŭ malamikaj tranĉeoj en la ĉitiea apudeco: Iperito.
Fine de la milito la urbo estis liberigita de la germana okupado fare de polaj trupoj de Unua Kirasita Divizio de generalo Stanisław Maczek.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Partneraj municipoj
[redakti | redakti fonton]- Siegen, Germanio.
Esperanto en Ipro
[redakti | redakti fonton]En la aŭtuno de la jaro 2004 okazis 3-taga renkontiĝo (29 oktobro - 1 novembro), organizita de Flandra Esperantista Junulara Asocio kun la nomo 9a PSKK (PostSomera Klaĉ-Kunveno) kaj temo Halloween.
La 23-an de septembro 2022 Esperantistoj el Ipro partoprenis al evento dediĉita al memortago de UN por la paco. Alveturis ĉ. 70 E-istoj el Eŭropo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo (nederlande kaj angle)
- Beneluksa Kongreso okazis en 2022 en Ipro.
Alveringem | Anzegem | Ardooie | Avelgem | Beernem | Blankenberge | Bredene | Bruĝo | Damme | De Haan | De Panne | Deerlijk | Dentergem | Diksmuide | Gistel | Harelbeke | Heuvelland | Hooglede | Houthulst | Ichtegem | Ipro | Ingelmunster | Izegem | Jabbeke | Knokke-Heist | Koekelare | Koksijde | Kortemark | Kortrejko | Kuurne | Langemark-Poelkapelle | Ledegem | Lendelede | Lichtervelde | Lo-Reninge | Menen | Mesen | Meulebeke | Middelkerke | Moorslede | Nieuwpoort | Ostendo | Oostkamp | Oostrozebeke | Oudenburg | Pittem | Poperinge | Roeselare | Ruiselede | Spiere-Helkijn | Staden | Tielt | Torhout | Veurne | Vleteren | Waregem | Wervik | Wevelgem | Wielsbeke | Wingene | Zedelgem | Zonnebeke | Zuienkerke | Zwevegem | |
Belgio | Provincoj |