[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Helga Hajdu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helga Hajdu
Persona informo
Naskonomo Hajdú Helga
Naskiĝo la  11-an de majo 1907(nun 1907-05-11)
en  Aŭstrio-Hungario,  Hungara reĝlando Kamenica
Morto la 12-an de julio 1970
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Pécs (–1931) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o László Juhász (1955–)
Gyula Hantos Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bibliotekisto
literaturhistoriisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Helga Hajdu, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena Hajdu Anna Helga, estis hungara bibliotekisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, literaturhistoriisto. Ŝia malofta familia nomvarianto estis Hajdú, ŝiaj ambaŭ geedziĝaj nomoj estis Hantos Gyuláné kaj Juhász Lászlóné.

Helga Hajdu[1] naskiĝis la  11-an de majo 1907(nun 1907-05-11) en Kamenica (kiu povas esti es:Kamenica (Lepoglava) aŭ iama Nagykemence en la reĝlando), ŝi mortis la 12-an de julio 1970 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Helga Hajdu apartenis al la germana minoritato de la lando. Ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Erzsébet en 1931, poste ŝi estis stipendiulo en universitatoj de Vieno kaj Berlino, pli poste ŝi finis kurson en École nationale des chartes. Ŝi instruis en gimnazioj de Budapeŝto (1934–1941) kaj Kolozsvár (1941–1944), poste ŝi estis bibliotekisto en Tutlanda Biblioteko Széchényi (1945–1962). Intertempe ŝi akiris licencon pri privata instruisto en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste ŝi instruis en la universitato (inter 1952-1968 kiel docento). Ŝi kandidatiĝis en 1953 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Pro divorco ŝi edziĝis dufoje, en 1971, ŝiaj ambaŭ edzoj estis Gyula Hantos kaj László Juhász. Unufoje ŝi ricevis premion en 1954. Ŝia ĉefa laboro estis la mezepoka germana literaturo.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Lesen und Schreiben im Spätmittelalter. (disertaĵo, 1931)
  • Das mnemotechnische Schriftum des Mittelalters. (1936, 1967)
  • Német olvasó- és gyakorlókönyv. Leánygimnáziumok 1–5. osztálya számára. (5 volumoj, lernolibro, 1938–1942; 3-a eldono: 1945–1946)
  • Geschichte der deutschen Sprache und Literatur von den Anfängen bis zum Ende des XVII. Jahrhunderts. (2 volumoj, studenta lernolibro, 1951)
  • Régi német irodalom. (1958> 6-a eldono: 1964)
  • A német irodalom történetének áttekintése kezdeteitől a XV. század végéig. (studenta lernolibro, 1966> 17-a eldono: 2002)
  • Zwei Handschriften aus dem Bodenseeraum in Ungarn. (kunaŭtoro, 1968)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]