[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Fuembellida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuembellida
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Poŝtkodo 19390
Demografio
Loĝantaro 11  (2023) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 2° 0′ U (mapo)40.756944444444-1.9975Koordinatoj: 40° 45′ N, 2° 0′ U (mapo) [+]
Alto 1 257 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Fuembellida (Kastilio-Manĉo)
Fuembellida (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Fuembellida
Fuembellida (Hispanio)
Fuembellida (Hispanio)
DEC
Situo de Fuembellida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuembellida [+]
vdr

Fuembellida [fŭembeĜIda] ("bela fonto") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 11 loĝantoj sur areo de 26 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,4 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas fuembellidenses.

Fuembellida situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1226 m super marnivelo; je 157 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 268 km el Toledo, regiona ĉefurbo, je 218 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je 428 km el Barcelono kaj je 262 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 26,05 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. La municipa teritorio estas inkludita en la Natura Parko de Alto Tajo. Najbaras la municipoj Baños de Tajo, Peñalén, Zaorejas, Corduente, Valhermoso kaj Tierzo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 178 loĝantoj en 1930 al 10, tio estis oni perdis pli ol 150 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fuembellida, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Fuembellida kie oni falis al la nunaj 11 loĝantoj en 2023.

Dum la somero la loĝantaro rimarkinde kreskas ĉar multaj personoj posedas tie duan loĝejon, ĝenerale personoj naskiĝintaj en la vilaĝo mem kaj devis elmigri por serĉi laborlokojn, aŭ posteuloj de tiuj, kiuj elmigris ĉefe al Madrido, Barcelono, Eŭskio kaj Valencilando.

Agrikulturo (legomoj) kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Reveno de elmigrintoj. Turismo: preĝejo kun belaj retabloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]