Scienca Universitato Loránd Eötvös
La budapeŝta Scienca Universitato Loránd Eötvös [otvoŝ] (hungare Eötvös Loránd Tudományegyetem, latine Universitas Budapestinensis de Rolando Eötvös Nominata - vaste konata ankaŭ la mallongigo ELTE) estas la plej malnova kaj plej granda universitato de Hungario, kiu funkcias kontinue. Sian hodiaŭan nomon ĝi ricevis en 1950, laŭ fizikisto kaj akademiano Loránd Eötvös (Roland Eötvös). La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La universitato fondiĝis en 1635 kiel Jezuita Universitato de Nagyszombat en Nagyszombat (hodiaŭ: Trnava, Slovakio) fare de Péter Pázmány, ĉefepiskopo kaj teologo. Li volis funkciigi la universitaton tuj en Buda-Pest, sed la necesaj konstruaĵoj mankis. Komence la universitato havis nur 2 fakultatojn (filozofian kaj teologian) kaj la gvidanta stabo konsistis el jezuitoj. La jura fakultato ekfunkciis en 1667, la medicina en 1769. La universitato estis deklarita Reĝa Universitato en 1769. Inter 1770-1784 instrua respondeculo estis György Fekete (reĝa juĝisto). La jezuita ordeno estis malpermesita en 1773, la universitato transformiĝis al sekulara instituto. La universitato translokiĝis al Buda en 1777, kie povis studi ankaŭ inĝenieroj kaj bestkuracistoj. Ekde 1784 la universitato funkcias en la najbara Pest (urbo), ekde 1873 pro unuiĝo de Pest kaj Buda la universitato funkcias en Budapeŝto. Ĝi estis nomita Reĝa Universitato de Pest ĝis 1873. Intertempe en 1787 Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) fondis veterinaran katedron en la medicina fakultato, post 3 jaroj la katedro jam estis aparta instituto (vidu plu: Veterinara Universitato de Budapeŝto). En 1921 ĝi prenis la nomon Scienca Universitato Pázmány Péter, en 1950 la universitato prenis la novan nomon de Loránd Eötvös.
Dum la Hungara revolucio de 1848 la revolucia stabo unue iris al la universitato por varbi junulojn.
Ĝis 1844 la de universitato la uzata lingvo estis Latino, poste la hungara lingvo. En 1895 laŭ ministra permeso la inaj studentoj rajtis viziti la universitaton.
Post la 1-a mondmilito laŭ nova leĝo judoj rajtis lerni nur en proporcio 20 %. Post la 2-a mondmilito la studentoj povis esti laboristoj aŭ kamparanoj.
Dum Hungara revolucio de 1956 la studentoj plejparte apogis la revolucion.
Disigoj en la universitato
[redakti | redakti fonton]- En 1782 oni fondis apartan fakultaton Institutum Geometricum el Reĝa Universitato de Buda por la inĝenieroj havu aparte universitatan nivelon. La hodiaŭa nomo estas Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto.
- El la supra Teknikuniversitato eligis apartaj fakultatoj por ekonomikistoj en 1948. La hodiaŭa nomo estas Universitato Corvinus de Budapeŝto.
- En 1851 la Veterinara Instituto iĝis plene sendependa.
- En 1950 la teologia fakultato memstariĝis al aparta Teologia Akademio. La hodiaŭa nomo estas Katolika Universitato Pázmány Péter.
- La medicina fakultato forlasis la universitaton en 1951 kaj funkciis plu memstara universitato. Ĝi prenis la nomon Universitato Semmelweis en 1969.
- En 1952 estis kreita interne Instituto Lenin. Post 2 jaroj la instituto plene sendependiĝis. Oni instruis kaj la rusan lingvon, kaj leninismon por estontaj instruistoj. En 1957 la instituto Lenin reintegriĝis al la universitato.
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]Hodiaŭ ĝi havas 8 fakultatojn kaj pli ol 30.000 studentojn.
Laŭ la Academic Ranking of World Universities (Akademia Takso de la Universitatoj de la Mondo) fare de Shanghai-Universitato en 2003, ĉi tiu estas kvalifikita kiel la 2-a plej bona universitato en Hungario, post Scienca Universitato de Szeged.
La universitato ankaŭ havas altlernejan Esperanto-fakon. Vidu la artikolon Esperanto-instruado ĉe ELTE kaj Katedro de Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko.
Ĝi kontrolas la instituton pri fremdaj lingvoj Idegennyelvi Továbbképző Központ (ELTE-ITK).
Fakultatoj
[redakti | redakti fonton]- Fakultato pri ŝtataj kaj juraj sciencoj de 1667
- Fakultato difektologia (handikapita) Gusztáv Bárczi de 1900 (ene de ELTE de 2000)
- Fakultato pri filozofio de 1635
- Fakultato pri informatiko de 2003
- Fakultato pri pedagogio kaj psikologio de 2003
- Fakultato pri instruo kaj infanĝardenistoj de 1869, (ene de ELTE de 2000)
- Fakultato pri sociologio de 2003
- Fakultato pri natursciencoj de 1949 [1]
En 1950 la teologia fakultato sendependiĝis kiel akademio, en la sekva jaro la medicina fakultato sendependiĝis kiel Universitato Semmelweis.
Rektoroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- György Dobronoki (1735, 1744, la unua rektoro)
- György Zsigmond Lakits, (1772, la unua sekulara rektoro)
- József Jakab Winterl (1779, 1790)
- Mátyás Vuchetich (1821)
- Ignác Frank (1832)
- Ede Flórián Birly (1842)
- Tivadar Pauler (1861)
- Béla Mauritz (1943)
- Imre Trencsényi-Waldapfel (1950–1953)
- Gyula Ortutay (1957–1963)
- Gyula Eörsi (1978-1984)
- István Klinghammer (2000–2006)
Studentoj (poste gajnintoj de la Premio Nobel)
[redakti | redakti fonton]Aliaj plej famaj studentoj
[redakti | redakti fonton]- Miĥaelo Babits, poeto
- István Bethlen, hungara ĉefministro
- Loránd Eötvös, nomdonanto de la universitato
- Gyula Juhász, poeto
- Dezső Kosztolányi, poeto
- Menyhért Lónyay, hungara ĉefministro
- Iuliu Maniu, rumana ĉefministro
- János Neumann, komputilisto
- Lajos Kossuth, hungara nacia heroo
- Ignaz Semmelweis, kuracisto
- Kálmán Széll, hungara ĉefministro
- Pál Teleki, hungara ĉefministro
- Mihály Vörösmarty, poeto
- Sándor Wekerle, hungara ĉefministro
Pliaj studentoj en ELTE (elekto)
[redakti | redakti fonton]- József Antall
- Emőke Bagdy
- Dénes Berinkey
- Péter Boross
- Kálmán Darányi
- Paul Erdős
- Móric Esterházy
- Ágnes Heller
- György Jánosi
- Gyula Kenézy
- Radó Kövesligethy
- Géza Kresz
- Viktor Orbán
- Karl Polanyi
- Sarolta Steinberger (la unua ina studento-kuracisto en la universitato)
- Lipót Szondi
Studentoj, poste instruistoj en ELTE (elekto)
[redakti | redakti fonton]Pliaj instruistoj en la universitato (elekto)
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [2] Arkivigite je 2015-06-13 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- oficiala paĝo hungare, angle, germane
- [3] hungare, angle