Debiano
Debiano | |
| |
libera mastruma sistemo • distribuaĵo de GNUo/Linukso • operating system distribution • vikio • retejo • organizaĵo | |
---|---|
Evoluiganto: | projekto Debiano |
Familio: | Linux (UNIX-simila) |
Fonta kodo: | Malfermita kodo |
Lasta versio: | 10-a de februaro 2024: 12.5[1] |
Kernotipo: | Linuks-kerno; ankaŭ aliaj |
Licenco: | GPL, LGPL, BSDL |
Subteno: | Aktiva |
Retpaĝo: | www.debian.org |
Debian estas komunumo de disvolvistoj kaj uzantoj kies celo estas krei kaj manteni operaciumon de GNU bazita sur libera programaro antaŭkompilita en simpla formato por multaj maŝinoj kaj por multaj kernoj. Debiano estas la bazo por multaj aliaj distribuaĵoj, inkluzive de Knoppix, Linspire kaj Ubuntu.
Ĝi estas disvolvata sendepende de la entreprenoj, kreata de la uzantoj mem, do ĝi estas sendependa de komercaj bezonoj. Debiano ne vendas sian programaron, sed permesas ke ĉiu senpage elŝutu ĝin de interreto, tamen permesante pluvendi ĝin.
Historio
[redakti | redakti fonton]Debiano estis unue anoncita je 16a de Aŭgusto de 1993 de Ian Murdok, tiam studento de Purdue University, Murdok unue nomigis sian sistemon kiel la "Debian Linuksa Eldono". Antaŭe, Softlanding Linuksa Sistemo estis la unua konata provo por krei linuksan eldonon el pluraj softvaraj pakaĵoj, kaj estis populara elekto inter linuksaj uzantoj je 1994. Estis la videbla malbona zorgado kaj ne solvado de bugs kiu farigis Murdok krei novan linuksan eldonon.
En la Debiana Manifesto, Murdok vokis por kreado de eldono por esti zorgata per malferma maniero, kiel Linukso kaj GNU. Li kreis la nomon "Debian" per kunigado de unua nomo de lia amatino (nun edzino) Debra kun lia unua nomo.
Komence, Debiano pligrandiĝis malrapide, kaj eldonis unuan 0.9x version je 1994 kaj 1995. La unuaj ne-PK versioj komencis je 1995, kaj la unua 1.x versio de Debiano estis eldonita je 1996. Je 1996 Bruce Perens anstataŭis Ian Murdok kiel projektestro. Samjare kunlaboranto Ean Schuessler sugestis kreadon de sociala kontrakto inter la projekto kaj ĝiaj uzantoj. Perens filtris rezultantan diskuton en Debiana retlisto al la Debiana sociala kontrakto kaj la Debiana liberprograma gvidilo, kaj difinis la fundamentajn sindevigojn por la evoluado de la distribuo.
Eldonoj
[redakti | redakti fonton]Eldonoj de Debiano dividas en kvin branĉoj:
- maljunstabila (oldstable), enhavante pakaĵojn de la antaŭa stabila distribuaĵo;
- stabila (stable), enhavante pakaĵojn, kiuj envenis en antaŭan oficialan distribuaĵon (en kiu renovigo de pakaĵoj okazas nur por elimino de vundeblecoj);
- testata (testing), pro kiu formiĝos la sekva stabila distribuaĵo;
- malstabila (unstable), en kiu oni pretas pakaĵojn por movi en stabilan branĉon;
- eksperimenta (experimental); Ne estas plenvalora branĉo. En ĝi troviĝas pakaĵoj, kiuj estas postulanta testadon aŭ seriozajn ŝanĝojn de la distribuaĵo.
Historio de eldonoj:[2]
Versio | Kaŝnomo | Subtenantaj arkitekturoj | Pakaĵoj | Eldondato | Fino de subteno | Longtempa subteno | |
---|---|---|---|---|---|---|---|
Originala | Esperanta | ||||||
0.el93R6 | 1 | 26-a de oktobro 1995 | mankas | ||||
1.1 | Buzz | Bazz | 1 | 474 | 17-a de junio 1996 | 1996 | |
1.2 | Rex | Reks | 1 | 848 | 12-a de decembro 1996 | 1996 | |
1.3 | Bo | Bо | 1 | 974 | 5-a de junio 1997 | 1997 | |
2.0 | Hamm | Hem | 2 | ≈ 1,500 | 24-a de julio 1998 | 1998 | |
2.1 | Slink | Slink | 4 | ≈ 2,250 | 9-a de marto 1999 | decembro 2000 | |
2.2 | Potato | Potejto | 6 | ≈ 3,900 | 15-a de aŭgusto 2000[3] | aprilo 2003 | |
3.0 | Woody | Vudi | 11 | ≈ 8,500 | 19-a julio 2002[4] | aŭgusto 2006 | |
3.1 | Sarge | Sarĵ | 11 | ≈ 15,400 | 6-a junio 2005[5] | aprilo 2008 | |
4.0 | Etch | Etĉ | 11 | ≈ 18,000 | 8-a aprilo 2007 [6] | februaro 2010 | |
5.0 | Lenny | Leni | 12[7] | ≈ 23,000[7] | 14-a de februaro 2009 [8] | februaro 2012а[9] | |
6.0 | Squeeze | Skviz | 9+2* | ≈ 29,050 | 6-a de februaro 2011[10] | 19-a de julio 2014 | 29-a februaro 2016 |
7.0 | Wheezy | Ŭizi | 11+2* | ≈ 37,000 | 4-a de majo 2013[11] | 26-a de aprilo 2016 | 31-a majo 2018 |
8 | Jessie | Ĝesi | 10 | ≈ 43,000 | 25-a de aprilo 2015[12] | 17-a de junio 2018 | 30-a junio 2020 |
9 | Stretch | Streĉ | 10 | ≈ 52,000 | 17-a de junio 2017[13] | 2020 | junio 2022 |
10 | Buster | Baster | nekonate | ≈ 55,000 | 6-a de julio 2019[14] | 2022 | 2024 |
11 | Bullseye | Bulzaj | nekonate | 64,419 | 10-a de junio 2023[15] | nekonate | nekonate |
12 | Bookworm | Bukvorm | nekonate | nekonate | nekonate | nekonate | nekonate |
13 | Trixie | Triksi | nekonate | nekonate | nekonate | nekonate | nekonate |
14 | Forky[16] | nekonate | nekonate | nekonate | nekonate | nekonate |
Kondiĉaj notadoj: | |||
---|---|---|---|
planata / evoluata versio | kuranta versio | subtenata versio | ne subtenata |
- 9 arkitekturoj bazantaj sur kerno de Linukso + 2 arkitekturoj bazantaj sur FreeBSD.
Aliaj kernoj
[redakti | redakti fonton]La plej fama kerno de Debiano estas Linukso, sed la kompleta listo montras:
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.debian.org/News/2024/20240210 (kontrolita je 2024-02-17)
- ↑ La listo de eldonoj en oficiala TTT-paĝo de Debiano
- ↑ Debian 2.2 "Potato" released
- ↑ Debian 3.0 "Woody" released
- ↑ Debian 3.1 "Sarge" released
- ↑ Debian 4.0 "Etch" released
- ↑ 7,0 7,1 Debian GNU/Linux 5.0 released. Debian (2009-02-14). Arkivita el la originalo je 2009-02-19. Alirita 2009-02-15.
- ↑ Debian 5.0 "Lenny" released
- ↑ Security Support for Debian GNU/Linux 5.0 terminated on February 6th
- ↑ Debian 6.0 "Squeeze" released
- ↑ Debian 7 "Wheezy" released FINAL release update. debian.org. Alirita 2013-04-18.
- ↑ Debian 8 "Jessie" released
- ↑ Debian 9 "Stretch" released
- ↑ Debian 10 "Buster" released
- ↑ https://www.debian.org/News/2023/20230610
- ↑ https://wiki.debian.org/DebianForky
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|