Aŭtomatigo
Aŭtomatigo aŭ aŭtomata rego, estas la uzado de diversaj regsistemoj por funkciiga ekipaĵo kiel ekzemple maŝinaro, procezoj en fabrikoj, kaldronoj kaj varmectraktantaj fornoj, game al telefonaj retoj, stirado kaj stabiligo de ŝipoj, aviadiloj kaj aliaj aplikoj kun minimuma aŭ reduktita homa interveno. Kelkaj procezoj estis tute aŭtomatigitaj.
La plej granda avantaĝo de aŭtomatigo estas ke ĝi ŝparas laboron, aliflanke, kutimas ankaŭ ŝpari energion kaj materialojn kaj plibonigas kvaliton, akuratecon kaj precizecon.
La esprimo aŭtomatigo, inspirita per la pli frua vorto aŭtomata (venanta de aŭtomato), ne estis vaste uzita antaŭ 1947, kiam General Motors establis la aŭtomatigan sekcion.[1] Estis dum tiu tempo kiam industrio rapide adoptis sinsekvajn regilojn, kiuj estis enkondukitaj en la 1930-aj jaroj.[2]
Aŭtomatigo estas realigita per diversaj rimedoj inkluzive de mekanikaj, hidraŭlikaj, pneŭmatikaj, elektraj, elektronikaj kaj komputiloj, kutime en kombinaĵo. Komplikaj sistemoj, kiel ekzemple modernaj fabrikoj, aviadiloj kaj ŝipoj tipe uzas ĉiujn tiujn kombinitajn teknikojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rifkin, Jeremy. (1995) The End of Work: The Decline of the Global Labor Force and the Dawn of the Post-Market Era. Putnam Publishing Group, p. 66, 75. ISBN 0-87477-779-8.
- ↑ Bennett, S.. (1993) A History of Control Engineering 1930-1955. London: Peter Peregrinus Ltd. On behalf of the Institution of Electrical Engineers. ISBN 0-86341-280-7.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bennett, S. (1993). A History of Control Engineering 1930-1955. London: Peter Peregrinus Ltd. On behalf of the Institution of Electrical Engineers. ISBN 0-86341-280-7.
- Dunlop, John T. (eld.) (1962), Automation and Technological Change: Report of the Twenty-first American Assembly, Englewood Cliffs, NJ, USA: Prentice-Hall.
- Ouellette, Robert (1983), Automation Impacts on Industry, Ann Arbor, MI, USA: Ann Arbor Science Publishers, ISBN 978-0-250-40609-8.
- Trevathan, Vernon L. (eld.) (2006), A Guide to the Automation Body of Knowledge (2nd ed.), Research Triangle Park, NC, USA: International Society of Automation, ISBN 978-1-55617-984-6. [1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- IEEE Transactions on Automation Science and Engineering
- PLC Control Panels Arkivigite je 2020-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Jobs in Automation, Robotics and Process Control
- ISA (International Society of Automation)
- Need for Automation Training as part of the Recruitment Process in Industries
- Intel's Automation Process and Its Role in Process Development and High Volume Manufacturing