6-a de novembro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 6-a de novembro estas la 310-a tago de la jaro (la 311-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 55 tagoj restas.
Je la 6-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 355: Romia imperiestro Konstancio la 2-a atribuis al Juliano la Apostato la titolon de cezaro
- 447: Bizanca imperio: potenca tertremo detruis grandajn partojn de la muroj de Konstantinopolo
- 1429: Henriko la 6-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1500: En Romo pola astronomo Koperniko observis lunan eklipson
- 1528: Hispana konkistadoro Álvar Núñez Cabeza de Vaca kiel unua eŭropano ektroviĝis en la hodiaŭa Teksaso
- 1611: Formortis malnova ĉeĥa nobela familio Rožmberk (Petr Vok z Rožmberka)
- 1717: Johann Sebastian Bach estis enkarcerigita en Vajmaro pro la krimo je la majesto farita kontraŭ la duko Vilhelmo Ernesto - liberigita la 2-an de decembro
- 1736: Miĥail Lomonosov enskribiĝis al Universitato de Marburg
- 1772: Rusa turka-milito: marbatalo apud Patraso komenciĝis
- 1789: Papo Pio la 6-a nomumis John Carroll unua katolika episkopo en Usono
- 1792: Franca okupado de la hodiaŭa Belgio komenciĝis
- 1806: Armeo de Napoleono konkeris Lubekon
- 1844: Domingo sendependiĝis de Hispanio kaj akceptis unuan konstitucion
- 1846: Aŭstrio aneksis Respublikon Krakovo
- 1848: En Svislando Federacia Asembleo elektis Federacian Konsilion
- 1860: Abraham Lincoln iĝis prezidento de Usono
- 1861: Jefferson Davis iĝis prezidento de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko
- 1869: Nov-Ĵerzejo: en New Brunswick okazis unua matĉo de usona piedpilko
- 1880: Franca militkuracisto Charles Laveran malkovris ke parazito kaŭzas malarion, pro kio li ricevis en 1907 Nobel-premion pri medicino
- 1884: En Katowice komenciĝis konferenco dum kiu delegitoj de la Amantoj de Ciono decidis pri fondo de novaj judaj setlejoj en Palestino
- 1888: Benjamin Harrison gajnis prezidentan balotadon en Usono
- 1900: William McKinley la duan fojon gajnis prezidentan balotadon en Usono
- 1906: Rusia Imperio: Agrara reformo de Stolipin komenciĝis — imperiestro Nikolao la 2-a subskribas dekreton pri disdivido de kamparanoj laŭ bienoj
- 1911: Francisco I. Madero iĝis prezidento de Meksiko
- 1913: Mahatmo Gandhi estis arestita dum marŝo de barataj ministoj en la Unio de Sud-Afriko
- Unua mondmilito:
- 1914: Aŭstralia armeo aneksis la insulon Nauro en Pacifiko, ĝis tiam kontrolatan de germanoj
- 1917: Belgio: tria kvarmonata batalo de Ipro finiĝis senrezulte - Germana Imperiestra Regno perdis pli ol kvaronmilionon da soldatoj (mortigitaj, vunditaj, pereintaj) kaj armeoj de Britio, Kanado, Unio de Sud-Afriko, ANZAC kaj Francio preskaŭ duonmilionon
- 1918: Dum studenta manifestacio de varsoviaj altlernejoj oni kreis la volontulan Akademian Legion; Galicio: dum 30-milpersona kamparana manifestacio pola pastro kun parlamentano kreis komunistan Respublikon de Tarnobrzeg
- 1919: Germana Partio de Rumanio estis fondita en Sighișoara
- 1921: Finna armeo helpata de kareliaj taĉmentoj eniris orientan Karelion
- 1922: Pollando: en Toruń fondiĝis oficira Akademio de Mararmeo
- 1923: Rusa astronomo Vladimir Aleksandroviĉ Albickij malkovris asteroidon Lidino
- 1928: Herbert C. Hoover gajnis prezidentan balotadon en Usono
- 1932: Nacisocialisma Germana Laborista Partio gajnis parlamentan baloton
- 1933: Stratbataloj eksplodis en Helsinko inter finnlingvaj kaj svedlingvaj lernejanoj
- 1935: Testoflugo de la brita ĉasaviadilo Hurricane
- 1937: Faŝisma Italio aliĝis al Antikominterna pakto kun Tria Regno kaj Japana Imperio
- 1938: En Dua Pola Respubliko komenciĝis parlamenta voĉdonado
- 1939: Belga astronomo Fernand Rigaux malkovris asteroidon Curie
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: kadre de Intelektul-kampanjo komenciĝis germana operaco kontraŭ polaj profesoroj de Krakovaj altlernejoj Sonderaktion Krakau; de rumana haveno Konstanco elnavigis ĉ. 1200 polaj aviadilistoj, kiuj iris tra Pireo kaj Napolo al Marsejlo
- 1940: Druskienniki, Soleczniki kaj terenoj orienten de Święciany estis transdonitaj al Litova Soveta Socialisma Respubliko; Mediteraneo: komenco de operacoj por plifortigi konvojojn al Malto kaj Grekio, kun ekplanita atako al itala ŝiparo en Taranto
- 1941: Holokaŭsto: operaca grupo de SS komencis en arbaro Sosenki murdi judojn el Równe - dum du tagoj ekstermis 17 000, kaj la ceterajn 10 000 fermis en geto; germanoj deportis de 6 vilaĝoj en Zamość-regiono pli ol 2000 polojn; Porajmos: germana polico alveturigis al Lodzo laŭvican transporton de 1000 ciganoj de Fürstenfeld; en Vilno germanoj murdis 1341 judojn; Orienta Fronto: finna marŝalo Carl Gustaf Emil Mannerheim ordonis al Karelia Armeo transiri al defendo
- 1943: trupoj de la 1-a Ukraina Fronto liberigis Kievon; brita-usona aviado bombis Plovdiv; registaro de Barato akceptis usonan proponon direkti trupojn al Bengalio kaj Asamo
- 1944: Ruĝa Armeo konkeris Ostrołęka; la Supera Komandantaro de Pola Soldataro arestis 439 estintajn soldatojn de Enanda Armeo servantaj en la Popola Pola Soldataro kaj internigis ilin; Royal Air Force bombadis Koblencon kaj atakis Gelsenkirchen; en Makedonio Nacia Armeo de Jugoslavi-Liberigo okupis Ohrid, kaj liberigis 4 urbojn en Nord-Makedonio (i.a. Radoviš kaj Valandovo); Okcidenta Fronto: kanada 2-a Armea Korpuso ekregis Middelburg; en norda Birmo infanteria regimento de ĉina 22-a Infanteri-Divizio post transiro de la rivero Iravadio okupis Shwegu (Kaĉino); Bulgario rompis diplomatiajn rilatojn kun Japanio; en Kairo estis murdita de juda Stern-grupo brita ministro-rezidanto en Proksima Oriento Walter Guinness, kiu rifuzis al hungaraj judoj alveni al Palestino; Hungario: laŭ rekomendo de Ferenc Szálasi, dekmiloj da judoj estas pelataj piede de Budapeŝto al deviga laboro sur la okcidenta landlimo
- 1944: En Usono komenciĝis produktado de plutonio, poste uzita en konstruado de la atombombo Fat Man
- 1949: Sovetia historiisto Lev Gumiljov estis arestita kaj akuzita pri kontraŭrevolucia agado; soveta marŝalo Konstantin Rokosovski estis nomumita marŝalo de Pollando kaj ministro pri defendo
- 1949: Papuo-Nov-Gvineo fondiĝis
- 1954: Latvio: regulaj televidaj elsendoj komenciĝis en Rigo
- 1956: Dwight D. Eisenhower la duan fojon gajnis prezidentan balotadon en Usono
- 1956: Sueza krizo: pro internacia premo oni ĉesigis ĉiujn militistajn operacojn en Egiptio
- Hungara revolucio de 1956: István Bibó formulis la Projekton de Rezolucio pri la Hungara Demando en la Parlamento, kaj forlasis Parlamentejon kiel lasta membro de la registaro de Imre Nagy; Nederlandanoj kaj hispanoj rezignis pri sia partopreno en Olimpikoj pro protesto kontraŭ sovetia interveno en Hungario
- 1960: Ukrainio: malfermo de la Metroo de Kievo
- 1962: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kondamnis en rezolucio la apartismon en Sud-Afriko
- 1975: En Londono okazis unua koncerto de Sex Pistols
- 1975: Verda marŝo lanĉita de la reĝo de Maroko Hasano la 2-a: 300 mil marokanoj transpaŝis en paca manifestacio la limon kun Hispana Saharo (nun Okcidenta Saharo) postulante ĉesigon de la hispana okupado
- 1982: Paul Biya iĝis prezidento de Kameruno
- 1984: Ronald Reagan refoje iĝis prezidento de Usono
- 1985: Generalo Wojciech Jaruzelski iĝis ŝtatestro de Pollando
- 1985: Aníbal Cavaco Silva iĝis ĉefministro de Portugalio
- 1987: Pollando: antaŭtage de la datreveno de la Oktobra Revolucio okazis kontraŭkomunista evento de Oranĝa Alternativo
- 1991: Jugoslava Popola Armeo atakis malnovan urbon de Dubrovnik
- 1992: Belorusia rublo estis enkondukita
- 1994: Emomalii Raĥmon gajnis prezidentan balotadon en Taĝikio
- 1996: Premiero de la usona filmo La angla paciento
- 1998: Hugo Chávez iĝis prezidento de Venezuelo
- 1999: civitanoj de Aŭstralio referendumis pri daŭrigo de la regado de brita reĝino Elizabeto la 2-a kiel ŝtatestrino - 54,5% de aŭstralianoj voĉdonis kontraŭ transformo de sia ŝtato en respublikon
- 2001: Usono: televida serio 24 komenciĝis
- 2005: Militistoj en Birmo translokigis ĉefurbon de la lando de Ranguno al planita urbo Nepjido, ĉirkaŭ 300 kilometrojn norde
- 2008: Jigme Khesar Namgyel Wangchuck kronita kiel reĝo de Butano
- 2008: Nord-Osetio: dum bombatenco en Vladikavkaz pereis 12 personoj, 41 vundiĝis
- 2012: Barack Obama la duan fojon gajnis prezidentan baloton en Usono
- 2013: Emomalii Raĥmon denove gajnis prezidentan baloton en Taĝikio
- 2013: En Parizo oni vendis dum aŭkcio kontraŭ 357 mil eŭroj solan kopion de testamento de Napoleono Bonaparte, transskribitan laŭ originalo de lia sekretario
- 2013: Tajuano: antaŭ oficejo de la Komunista Partio de Ĉinio eksplodis kelkaj etaj bomboj mortigante unu personon kaj vundante 8 aliajn
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- UNICEF aĉetis 5 mil tekokomputilojn por fakuloj pri socia helpo kaj infana prizorgo
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1479: Johana de Kastilio, reĝino el dinastio de Trastamaro (m. 1555)
- 1494: Sulejmano la 1-a, imperiestro de la Osmanida Imperio (m. 1566)
- 1562: Francisko Sforza, itala kardinalo (m. 1624)
- 1661: Karlo la 2-a, reĝo de Hispanio, Napolo kaj Sicilio (m. 1700)
- 1692: Louis Racine, franca poeto (m. 1763)
- 1755: Stanisław Staszic, pola pastro, verkisto, filozofo, geografo, geologo, pioniro de kooperativo (m. 1826)
- 1793: Frederiko Guntero (Schwarzburg-Rudolstadt), germana princo (m. 1867)
- 1794: Konstantin Thon, rusia arkitekto (m. 1881)
- 1800: Leonard Chodźko, pola historiisto, geografo, kartografo, arkivisto, eldonisto kaj elmigrinta aktivulo (m. 1871)
- 1802: Theodor von Bernhardi, germana diplomato kaj historiisto (m. 1887)
- 1811: Markijan Ŝaŝkeviĉ, ukraina kleriko, poeto, verkisto (m. 1843)
- 1814: Ábrahám Ganz, hungara entreprenisto pri mekanika inĝenierarto (m. 1867)
- 1814: Adolphe Sax, belga konstruisto de muzikaj instrumentoj, inventinto de saksofono (m. 1894)
- 1825: Charles Garnier, franca arkitekto (m. 1893)
- 1835: Cesare Lombroso, itala psikiatro kaj antropologo, kreinto de la itala skolo en kriminologio (m. 1909)
- 1841: František Vymazal, ĉeĥa interlingvisto, poligloto, filologo, eldonisto de lingvaj, historiaj kaj sociologiaj lernolibroj, konversaciaj manlibroj, tradukanto, aŭtoro de lernolibroj pri volapuko kaj Esperanto por ĉeĥoj (m. 1917)
- 1852: Béni Grosschmid, hungara juristo, profesoro (m. 1938)
- 1854: John Philip Sousa, usona komponisto (m. 1932)
- 1858: József Vészi, hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto (m. 1940)
- 1861: James Naismith, kanada kuracisto, kreinto de korbopilkado (m. 1939)
- 1865: Alexander von Gleichen-Rußwurm, germana verkisto kaj kulturfilozofo (m. 1947)
- 1868: Felikso Zamenhof, pola farmaciisto, frato de L. L. Zamenhof, pioniro de Esperanto kontribuinta al disvastigo de la Unua Libro (m. 1933)
- 1872: František Bílek, ĉeĥa skulptisto, grafikisto, mistikulo, membro de la Eklezio ĉeĥoslovaka husana (m. 1941)
- 1874: Vilmos Csutak, rumania hungara historiisto (m. 1971)
- 1880: Robert Musil, aŭstria romanverkisto, dramisto, eseisto (m. 1942)
- 1884: Richard Weiner, ĉeĥa poeto, verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1937)
- 1886: János Bányai, rumania hungara geologo (m. 1971)
- 1893: Loránd Daday, rumania hungara verkisto (m. 1954)
- 1901: Eugeniusz Słuszkiewicz, pola lingvisto, poligloto, hindeŭropisto kaj orientalisto specialiĝinta pri la armena lingvo kaj sanskrito (m. 1981)
- 1903: György Kapussy, hungara pentristo (m. 1986)
- 1906: György Kese, rumania hungara kuracisto (m. 1977)
- 1910: Frigyes König, rumania hungara entomologo, muzeologo (m. 2002)
- 1919: Sophia de Mello Breyner Andresen, portugala verkistino (m. 2004)
- 1919: Teréz Mózes, rumania hungara arthistoriistino, etnografino (m. 2023)
- 1924: William Auld, skota instruisto de anglalingva literaturo, poeto de Esperantlingva literaturo, prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj de Esperanta PEN-Centro, redaktoro de Esperanta antologio kaj kompilinto de Nova Esperanta krestomatio, aŭtoro de la poemego La infana raso (m. 2006)
- 1932: Piroska B. Gergely, rumania hungara lingvistino (m. 2019)
- 1932: François Englert, belga Nobelpremiita fizikisto okupiĝanta pri la bosono de Higgs
- 1933: Ilona Varró, rumania hungara verkistino (m. 1993)
- 1935: Dezső Kozma, rumania hungara literaturhistoriisto (m. 2023)
- 1946: László Káli, rumania hungara geografo, priturisma verkisto
- 1949: Arturo Sandoval, kuba trumpetisto kaj ĵaza pianisto
- 1953: Reinhard Hauke, germana teologo, helpa episkopo en la Episkopujo de Erfurto
- 1955: Erich Karkoschka, germana astronomo kaj matematikisto, esploristo pri planedoscienco
- 1957: Ciro Gomes, brazila politikisto, advokato, guberniestro
- 1959: Halina Gorecka, rusia inĝenierino pri komputado, prezidantino de Sverdlovska Esperanto-klubo, vicprezidantino de Rusia Esperantista Unio, ĵuriano en Belartaj Konkursoj de UEA, eldonistino de "Ruslanda Esperantisto" kaj de "La Ondo de Esperanto", edzino de Aleksander Korĵenkov
- 1965: Valérie Benguigui, franca aktorino kaj teatro-reĝisoro (m. 2013)
- 1966: Laurent Lafforgue, franca matematikisto
- 1969: Jacek Sasin, pola aŭtonomeca oficisto, vojevodo de Mazovio, ministro pri ŝtataj aktivoj
- 1972: Rebecca Romijn, usona aktorino kaj fotomodelino
- 1972: Thandie Newton, brita aktorino
- 1973: Simon Mol, kameruna verkisto, ĵurnalisto (m. 2008)
- 1973: Irakli Okruaŝvili, kartvela juristo, advokato kaj politikisto
- 1974: Krisztián Sárneczky, hungara instruisto kaj amatora astronomo
- 1980: Anri Ĝoĥadze, kartvela popmuzika kantisto
- 1988: Tom Neuwirth, aŭstra kantisto kaj transvestisma artisto
- 1990: André Schürrle, germana futbalisto
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1406: Inocento la 7-a, papo (n. 1339)
- 1492: Antoine Busnois, franca kleriko, komponisto, kantisto kaj poeto (n. ĉirkaŭ 1433)
- 1600: Ishida Mitsunari, japana samurajo (n. 1559)
- 1611: Petr Vok z Rožmberka, ĉeĥa nobelo (n. 1539)
- 1612: Henry Frederick Stuart, princo de Kimrujo kaj de Rothesay (n. 1594)
- 1632: Gustavo la 2-a Adolfo, reĝo de Svedio (n. 1594)
- 1672: Heinrich Schütz, germana komponisto (n. 1585)
- 1725: Nikolao Bercsényi, hungara militestro (n. 1665)
- 1795: Jiří Antonín Benda, ĉeĥa komponisto (n. 1722)
- 1822: Claude Louis Berthollet, franca kuracisto kaj kemiisto (n. 1748)
- 1836: Karlo la 10-a, reĝo de Francio (n. 1757)
- 1836: Karel Hynek Mácha, ĉeĥa poeto (n. 1810)
- 1876: Johann Emanuel Veith, aŭstra bestokuracisto, pastro kaj verkisto (n. 1787)
- 1887: Eugène Pottier, franca poeto kaj revoluciulo, aŭtoro de La Internacio (n. 1816)
- 1893: Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, rusa komponisto (n. 1840)
- 1929: Max von Baden, regna kanceliero de la Germana Imperiestra Regno (n. 1867)
- 1944: Walter Guinness, brita nobelo kaj politikisto, murdita de juda terorista grupo Leĥi (n. 1880)
- 1944: Arthur Weisbrodt, germana optikisto kaj komunista rezistadano (n. 1909)
- 1949: Dénes Bogáts, rumania hungara historiisto (m. 1882)
- 1951: Jindřich Plachta, ĉeĥa aktoro kaj verkisto (n. 1899)
- 1959: José P. Laurel, filipina juristo, verkisto, prezidento de marioneta ŝtato dum la japana okupado (n. 1891)
- 1960: Erich Raeder, germana granda admiralo (n. 1876)
- 1965: Edgar Varese, usona komponisto (n. 1883)
- 1972: Erna Kabdebó, hungara dramistino, deklamistino (n. 1886)
- 1976: Václav Čtvrtek, ĉeĥa verkisto (n. 1911)
- 1977: Josef Gorbach, aŭstra romkatolika pastro kaj publicisto (n. 1899)
- 1989: Margit Makay, hungara aktorino (n. 1891)
- 1997: Josef Pieper, germana katolika filozofo (n. 1904)
- 1998: István Szőts, hungara filmreĝisoro (n. 1912)
- 2000: Lyon Sprague de Camp, usona verkisto (n. 1907)
- 2000: Stanisław Janusz Sosabowski, pola kuracisto, justulo inter la popoloj (n. 1917)
- 2011: Géza Alföldy, hungara-germana profesoro kaj historiisto (n. 1935)
- 2012: Vladimír Jiránek, ĉeĥa desegnisto kaj reĝisoro (n. 1938)
- 2016: Bolesław Szafirski, pola matematikisto (n. 1935)
- 2016: Zoltán Kocsis, hungara pianisto, komponisto kaj dirigento (n. 1952)
- 2022: Hans Welling, germana esperantisto, radioamatoro (n. 1937)
- 2023: Antoni Martí, ĉefministro de Andoro (n. 1963)
- 2024: Daniel Spoerri, svisa dancisto kaj artisto (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Internacia Prevento-Tago de Medio-Ekspluato dum Militoj kaj Armitaj Konfliktoj - proklamita de Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en 2001
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 6-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.