Siladice
Siladice, hungare Szilád [silAd], germane Siladitz estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Hlohovec.
Bazaj informoj
- 48° 21′ 30″ N 17° 44′ 30″ O / 48.35833 °N, 17.74167 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 21′ 30″ N 17° 44′ 30″ O / 48.35833 °N, 17.74167 °O (mapo)
- Areo: 8 km²
- Supermara alteco: 134 m
- Loĝantaro: 627 en 2001
- Poŝtkodo: 920 52
- Aŭtokodo: HC
- Telefonprefikso: 033
Situo
Siladice situas laŭ dekstra bordo de Váh, laŭ flankovojoj (fervojo kaj aŭtoŝoseo preteriras). Hlohovec troviĝas je 12 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1113 en formo "Zaladze". En 1663 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1831 pro ĥolero mortis 166 vilaĝanoj, en 1866 inundo okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szilád 882 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Siladice 627 homoj, (625 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1749, en la 19-a jarcento trakonstruiĝis
- luterana preĝdomo de 1914, en 1959 turo alkonstruiĝis
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio