Lici Balla
Lici Balla | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Balla Alice |
Naskiĝo | la 14-an de decembro 1915 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 24-an de oktobro 1995 en Ascona (Svislando) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lici Balla, laŭ hungarlingve kutima nomordo Balla Lici estis hungara aktoro, infana aktoro. Ŝia origina persona nomo estis Alice, ŝia dua edzo estis Hans Habe.
Lici Balla [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1915 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1911) en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio), ŝi mortis la 24-an de oktobro 1995 en Ascona (Svislando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lici Balla devenis el juda familio. Ŝi aĝis 6, kiam ŝi estis infana aktoro en sia naskiĝurbo kaj en la proksima Vieno. En 1931 ŝi jam havis ĉefrolon en Teatro Komedien en Vieno, poste ŝi estis membro de Operetoteatro (Budapeŝto). Baldaŭ ŝi estis videbla en aliaj teatroj kaj kabaredoj. En fino de la 1930-aj jaroj ŝi migris al Usono pro la kontraŭjudaj leĝoj. Baldaŭ ŝi vivis en Svislando.
Ŝi edziniĝis dufoje.
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Egy éj Velencében (1933)
- Dunaparti randevú (1936) – Bella
- Comrade (1940)
- Gestatten, mein Name ist Cox (1955)