La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Pli frue keltoj loĝis tie. La hungaroj konstruis terfortikaĵon, kiun en la 15-a j.c. trakonstruis el ŝtono. La turkoj tenis la fortikaĵon inter 1555-1686. Ekde 1558 la komunumo iĝis grandvilaĝo. En 1702 la aŭstroj detruis la fortikaĵon. La loko estis centro de bienego de familio Eszterházi kaj en la 18. jc. evoluis al departementa centro kaj en la dua duono de la 19-a jarcento, kiam oni konstruis la fervojlinion inter Budapeŝto kaj Zagrebo, ĝi iĝis grava trafika centro. En februaro 1919 oni tie establis la unuan agrikulturan kooperativon. En 1950vilaĝo Kaposszentjakab, en 1973 Kaposfüred, Toponár kaj Töröcske aliĝis al la urbo.
La urbo estas episkopejo ekde 1993, havas universitaton, teatron kaj kuracbanejon. En sporto la futbala, basketbala kaj volejbala teamoj estas elstaraj. Apud la urbo fiŝkaptista lago troviĝas.