Aŭroroj
Aŭroroj | ||
---|---|---|
grupo de insuloj [+] | ||
Akvejo | Suda Atlantiko | |
Supermara alteco | 75 m [+] | |
Koordinatoj | 53° 32′ 51″ S, 42° 1′ 12″ U (mapo)-53.5475-42.02Koordinatoj: 53° 32′ 51″ S, 42° 1′ 12″ U (mapo) | |
Akvokolektejo | 0,2 km² (20 ha) [+] | |
Areo | 0,2 km² (20 ha) [+] | |
Horzono | UTC-04:00 [+] | |
Aŭroroj | ||
Vikimedia Komunejo: Shag Rocks [+] | ||
La Aŭroroj en hispana islas Aurora, islas de la Aurora aŭ islas Auroras, estas aro de oceanaj rokoj situantaj en la Suda Atlantiko, en la plej nordokcidenta regiono de la Sudaj Antiloj. Ili situantas ĉe ĉirkaŭ 1200 km oriente de la Insulo Estados en Fajrolando kaj je ĉirkaŭ 232 km O.N.O. de la insulo Sankta Petro de la Sud-Georgioj, arkipelago al kiu kutime oni atribuas ilin.
Geografio
Pro ties aktuala ega malgranda areo elakva malofte ili aperas en la komuna maparo. Fakte pro intensa erozio la areo superakva aktuale estas de nur 0,2 km² (20 ha).
La Aŭroroj estas konstituitaj de du grupoj: la Kormoranoj aŭ okcidenta insularo, kaj la Nigra Roko aŭ orienta insulo.
Ambaŭ estas konstituataj de sedimentaj rokoj, nome pintoj elkvigitaj de la nomita «Dorso de Sudaj Antiloj», submara pluigo de la Andoj.
La Kormoranoj (nome angle Shag Rocks) troviĝas ĉe 53° 33′ 00″ S 42° 02′ 22″ U / 53.55000 °S, 42.03944 °U (mapo). La Nigra Roko (Black Rock en angla) troviĝas je 18 km oriente de la antaŭe menciitaj, nome ĉe ĉirkaŭ 53° 39′ 07″ S 41° 48′ 01″ U / 53.65194 °S, 41.80028 °U (mapo).
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Bibliografio
- "Diario General del Viaje Corbeta Atrevida por José Bustamante y Guerra" Tomo IX. De Carmen Sanz Álvarez.