nominativo
Kazo | Ununombro |
---|---|
Nominativo | nominativo |
Akuzativo | nominativon |
Vorterseparo |
Silabseparo |
- no - mi - na - ti - vo
Signifoj |
- [1] (lingvoscienco) kazo, kiu en diversaj lingvoj kun nominativa esprimordo montras aganton aŭ subjekton de ago. Por konstrui la kazon en lingvoj kun fleksio estas uzata la vortformo, en lingvoj sen fleksio estas uzata speciala pozicio de la vorto en propozicio.
- [2] (lingvoscienco) kaza vortformo en lingvoj kun fleksio kaj nominativa esprimordo per kiu estas esprimata nominativa kazo, kutime estas uzata:
- en vortaroj kiel baza formo de substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj;
- en Esperanto la formo estas uzata por konstrui diversajn kazojn:
- pura nomintiva formo en ajna pozicio (krom priskribitaj sube) de propozicio estas nominativa kazo;
- prepozicio plus nominativa formo estas iu kazo, sed ne nominativa, - en la vortkonstruaĵo la vortordo estas fiksita, tamen la tuta esprimo povas esti en ajna pozicio de propozicio; la ekzemplo "sur tablo" - tablo estas en kazo de loko;
- en pozicio tuj post rekta subjekto de la verbo en akuzativa formo - tio estas predikativa kazo, kiu esprimas iun kvaliton aŭ staton de subjekto, kiu estas esprimita per substantivo; la ekzemplo "ni elektu tiun personon prezidento" - ĉi tie nominativan formon havas du vortoj - "ni" kaj "prezidento", sed vorto "ni" estas en nominativa kazo, dum "prezidento" estas en predikativa kazo.
Hiperonimoj |
Vidu ankaŭ |
- kazo, fleksio, deklinacio, akuzativo, genitivo, dativo, instrumentalo, prepozitivo, lokativo, alativo, ablativo, posesivo, vokativo, partitivo, translativo, inesivo, adesivo, komparativo, komitativo
Tradukoj |
|
|
Referencoj kaj literaturo |
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "nominativo".
- La Simpla Vortaro, „nominativo“.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „nominativo“.
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "nominativo"
Fontoj kaj citaĵoj |